Saladino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saladino.
"Saladin rex Aegypti", manuskripto de la 15a jarcento; tiele Saladino estis viditaj de postaj eŭropanoj.

Saladino (ĉ. 1138 - 4-a de marto 1193) (en araba: Ṣalāḥ ad-Dīn Yūsuf ibn Ayyūb, en kurda: Selahedînê EyûbîSelahedînê Eyûbî) fondis la etne kurdan Ajubidan dinastion de Egiptio kaj Sirio, kies unua sultano li estis.

Ĝeneralaĵoj

Li naskiĝis en kurda familio[1][2][3] en Tikrit ĉe la rivero Tigris. Post unua militista edukado sub la estrado de selĝuka ŝtatoficisto kaj soldato, Saladino defendis Egiption kontraŭ Krucmilitistoj, abolis la fatiman kalifujon en 1171 kaj restarigis la Sunaismon en Egiptio. Lia famo atingis sian pinton, kiam li rekaptis Jerusalemon je la 2-a de oktobro de 1187 post 88 jaroj da regado de la Krucmilitistoj kaj sukcese defendis la urbon en la Tria Krucmilito. Saladino estris la islaman oponon al la eŭropaj Krucmilitistoj en Levantenio. Je la pinto de sia povo, lia sultanlando inkludis Egiption, Sirion, Mezopotamion, Heĝazon, Jemenon kaj aliajn partojn de Norda Afriko.

Origine sendita al Fatimida Egiptujo fare de lia Zengida senjoro Nur ad-Din en 1163, Saladino surgrimpis la rangojn de la Fatimida registaro pro la valoro de siaj armeaj sukcesoj kontraŭ atakoj de Krucmilitistoj sur ĝia teritorio kaj lia persona proksimeco al la kalifo al-Adid. Kiam la onklo de Saladino nome Ŝirkuh mortis en 1169, al-Adid nomumis Saladino'n veziro, malofta nomumo por sunaisma islamano al tia grava posteno en la ŝijaisme estrita kalifujo. Dum lia periodo kiel veziro Saladino komencis subfosi la Fatimidan potencularon, kaj sekve la morton de al-Adid en 1171 li transprenis la registaron kaj harmoniigis la fidelecon de la lando kun la Bagdad-bazita Abasida Kalifujo. En la sekvaj jaroj, li gvidis ekspediciojn kontraŭ la krucistoj en Palestino, ordigis la sukcesan konkeron de Jemeno kaj forpuŝis por-fatimidajn ribelojn en Supra Egiptujo.

Ne longe post la morto de Nur-ad-Din en 1174, Saladino propre gvidis la konkeron de Sirio, pace enirante Damaskon laŭ la peto de ĝia reganto. De mezo de 1175, Saladino konkeris Hamaon kaj Homs, okazigante la malkonkordon de siaj iamaj Zengid-senjoroj, kiuj estis la oficialaj regantoj de Sirio. Baldaŭ poste, li venkis la Zengid-armeon en batalo kaj estis poste proklamita la "Sultano de Egiptujo kaj Sirio" fare de la abasida kalifo al-Mustadi. Li faris pliajn konkerojn en norda Sirio kaj Jazira, evitante du atencojn kontraŭ sia vivo fare de la Asasinoj, antaŭ reveno al Egiptujo en 1177 por trakti temojn tie. Antaŭ 1182, Saladino kompletigis la konkeron de Sirio post konkerado de Alepo, sed finfine ne transprenis la Zengid-fortikaĵon de Mosulo.

Sub la persona gvidado de Saladino, la Ajubida armeo venkis la krucistojn ĉe la decida Batalo de Hattin en 1187, malfermante la vojon al la islamanoj por rekapti Palestinon el la Krucistoj kiuj estis konkerinta ĝin 88 jarojn pli frue. Kvankam la krucisma Jerusalema reĝlando daŭrigus ekzisti por plilongigita periodo, ĝia malvenko ĉe Hattin markis turnopunkton en sia konflikto kun la islamaj potencoj de la regiono. Saladino fariĝis elstara figuro en islama, araba, turka kaj kurda kulturoj.[4] En 1193 li mortis en Damasko, donis multon da sia riĉaĵo al siaj subuloj. Saladino estas entombigita en maŭzoleo najbara al la Moskeo de la Umajadoj.

Malgraŭ lia fiera opozicio al la regado fare de la Kristanoj, Saladino akiris grandan reputacion en Eŭropo kiel kavaliro, tiagrade, ke ekzistis en la 14-a jarcento epikaj poemoj pri liaj glorfaraĵoj, kaj Danto enmetis lin inter la virtajn paganajn spiritojn en Limbo. Lia rilato kun la reĝo Rikardo la 1-a, kiu venkis lin en batalo en 1191, estis miksaĵo de reciproka respekto kaj de militista rivaleco. Kiam Rikardo estis vundita, Saladino eĉ proponis la servojn de lia persona kuracisto. Fakte ne longe post la foriro de Rikardo, Saladino mortis en Damasko, kie lia tombo nun estas grava turisma allogaĵo.

La nomo Salah ad Din signifas "Lumo de Konscio" aŭ "Rekteco de Konscio", kaj dum jarcentoj Saladin estadis inspiro por Islamanoj en multaj aspektoj. Gubernio ĉirkaŭ Tikrit en moderna Irako, Gubernio Saladino (Salah ad Din), estas nomata laŭ Saladino.

Frua vivo

Fruaj ekspedicioj

En Egiptujo

Akiro de Sirio

Reveno al Kairo kaj ekspedicioj transmare

Hejmaj aferoj

Imperiaj vastiĝoj

Militoj kontraŭ krucistoj

Morto

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Nombraj tiutempaj fontoj notis tion. La biografiisto Ibn Ĥalikan verkis, "Historiistoj interkonsentas aserti ke la patro kaj familio [de Saladino] apartenis al Duwin. Ili estis Kurdoj kaj apartenis al Rawādiya (tiele), kiu estas branĉo de la granda tribo al-Hadāniya": Minorsky (1953), p. 124. La mezepoka historiisto Ibn Athir, kiu estis kurda kaj tiele lia fidindeco estas pridisputebla, rakontas ion el alia komandanto: "... kaj vi kaj Saladino estas Kurdoj kaj vi ne povos pasi en manoj de la Turkoj": Minorsky (1953), p. 138.
  2. R. Stephen Humphreys, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus, 1193–1260, (State University of New York Press, 1977), 29; "Among the free-born amirs the Kurds would seem the most dependent on Saladin's success for the progress of their own fortunes. He too was a Kurd, after all ...".
  3. Encyclopedia of World Biography on Saladin. Alirita 20a de Aŭgusto, 2008.
  4. Moors' Islamic Cultural Home souvenir III, 1970–1976 Islamic Cultural Home, 1978, p. 7.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fidnet.com/~weid/medievalpeople.htm#saladin greke http://www.palden.co.uk/palden/p4-saladin.html greke http://medieval.shadowedrealm.com/articles/exclusive/article.php?id=17

Bibliografio

Unuarangaj fontoj

  • Bahā' al-Dīn Ibn Shaddād. (2002) The Rare and Excellent History of Saladin. Ashgate. ISBN 978-0-7546-3381-5.
  • Imad ad-Din al-Isfahani. (1888) C. Landberg: Conquête de la Syrie et de la Palestine par Salâh ed-dîn (france). Brill.


Duarangaj fontoj

  • Gabrieli, Francesco. (1984) Arab historians of the crusades. London: Routledge & Kegan. ISBN 978-0-7102-0235-2.
  • Gillingham, John. (1999) Richard I, Yale English Monarchs. New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-300-07912-8.
  • Grousset, René. (1970) The epic of the Crusades, tr. Lindsay, Noël, New York: Orion Press.
  • Minorsky, Vladimir. (1953) Studies in Caucasian history. London: Cambridge University Press.
  • Rossoff, David. (2001) Linas, Eli: Where heaven touches earth: Jewish life in Jerusalem from medieval times to the present. Jerusalem: Guardian. ISBN 978-0-87306-879-6.
  • Ter-Ghevondyan, Aram N.. (1965) Արաբական Ամիրայությունները Բագրատունյաց Հայաստանում (The Arab Emirates in Bagratuni Armenia) (armene). Yerevan: Armenian Academy of Sciences.


Plua legado

  • Scharfstein, Sol. (1997) Chronicle of Jewish history: from the patriarchs to the 21st century. Hoboken, N.J.: KTAV Pub. House. ISBN 0-88125-606-4. OCLC 38174402.


Eksteraj ligiloj