Sebastián Miñano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastián Miñano
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1779 (1779-01-20)
en Becerril de Campos
Morto 6-an de februaro 1845 (1845-02-06) (66-jaraĝa)
en Bajono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistoĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Diccionario geográfico-estadístico de España y Portugal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sebastián de MIÑANO y Bedoya (Becerril de Campos, provinco Palencio, 20-a de januaro de 1779 - Bajono, Francio, 6-a de februaro de 1845) estis verkisto, ĵurnalisto, geografo, historiisto kaj politikisto afrancesado hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De hidalga deveno, ties patra familio devenis de Corella, Navaro, kie estis la familia sidejo. Meze de la 18a jarcento la patra avo, Baltasar de Miñano, pasis al Valadolido okupi la postenon de trezoristo. La patro, Andrés de Miñano y Las Casas (1756-1811), studis juron en Valadolido, edziĝis en 1775 en Becerril kun Margarita de Bodya, de familio setliĝinta en Kampartero. Andrés Miñano estis registo de Becerril kaj de Trujillo, kaj estis poste nomumita oidor de Kanarioj, posteno kiun ne ekplenumis. Estis klera homo, de tendenco klare klerisma, kiu ege influis super sia filo, la estonta verkisto. En 1791 la filo eniris en la seminario de Palencio, kie li estis ĝis 1794, kiam ekstudis juron en la Universitato de Salamanko.

En 1795 Miñano translokiĝis al Toledo, kie lia patro enirigis lin en la servistaro de la klerisma kardinalo Lorenzana kaj privata instruisto de la nepo de Karlo la 3-a, nome la infanto Luis María de Borbón y Vallabriga. Estis tie tri jarojn kaj duonon, kiujn li profitis por fini siajn jurajn studojn. Tiam iris al Sevilo akompane la infanton, kiu ĵus estis nomumita arkiepiskopo de Sevilo. Sed iom poste tiu estis nomumita arkiepiskopo de Toledo, en 1800, kaj Miñano revenis kun li al Toledo.

Post la falo de Urquijo en 1801 la Inkvizicio serĉis supozatajn jansenistojn kaj li estis procesata pro denonco; tio ne malhelpis ke li iĝis subdiakono en 1802 kaj ricevis laŭ propono de la kardinalo postenon de la katedralo de Sevilo. Inter 1801 kaj 1804 dediĉis sin al la aferoj de la Kardinalo Burbono en la Kortego. En 1804 la sevila kanonikaro nomumis lin sia negocdiputito en la Kortego, sed aŭguste samjare li ricevis ordonon reveni al Sevilo, de kie li ne foriris ĝis la franca invado. Tie amikiĝis kun Alberto Lista, Félix José Reinoso, José María Blanco White, Cea Bermúdez kaj aliaj kleristoj.

Post la Insurekcio de Aranjuez en 1808 oni sendis lin al la Kortego por gratuli la novan reĝon, kaj tie ĉeestis la insurekcion de la dua de majo. En Sevilo, lia patro estis nomumita membro de la Junta Suprema (provizora registaro), kiu komisiis Sebastián al diversaj komisioj. En unu el ili li akompanis la generalon Castaños en sia enirejo en Madrido (aŭgusto de 1808). Kiam la francoj eniris en Sevilon, Miñano iĝis kunlaboristo. Li aliĝis al la bonapartista framasonismo. Ne nur agnoskis Jozefo la 1-a sed ankaŭ li iĝis lia palaca konsilisto kaj devis elmigri al Francio; li alvenis en Bajonon en marto de 1813 kaj la venontan monaton li estis en Parizo. Li veturis tra diversaj lokoj de Francio.

En 1815 la eklezia tribunalo de Sevilo pristudis Miñanon pro esti afrancesado, kaj en marto de 1817 oni lin deklaris "purigita". Sed jam fine de 1816 li estis en Hispanio, dediĉata al literaturo, el la traduko de la Compendio histórico de las revoluciones de la ideologo Jean Cabanis, kiun li finis en 1818 sed povis esti publikata nur en 1820.

En 1820 li publikis ankaŭ kelkajn artikolojn en El Constitucional kaj ekspastrigita, dum la Liberala Jartrio kunlaboris en la 102 numeroj de El Censor, probable la revuo plej intelekta de tiu epoko, kun Alberto Lista kaj José Mamerto Gómez Hermosilla, kaj publikis tiam la dek broŝurojn kiuj konstituas ties plej faman verkon nome Lamentos políticos de un pobrecito holgazán (1820), unu el la grandaj sukcesoj de la satira kaj antiklerikala ĵurnalismo de la epoko, kie li miksas ĝenrismon kun kritiko al la klerikaro kaj al la Antikva Reĝimo, montriĝante sin kiel liberala konvinkita, same kiel la kvin leteroj Cartas de don Justo Balanza al Pobrecito Holgazán, ia pluigo de la Lamentos kaj la dekok leterojn Cartas del madrileño, tiuj du lastaj publikitaj en El Censor (1820-1822). Li kulaboris ankaŭ en El Imparcial, kiun ĉefredaktoris lia amiko, same afrancesado Francisco Javier de Burgos.

Iom post iom li seniluziiĝis el la liberalismo jartria, ĉefe post vidi la limigitan amnestion kontraŭ la jozefanoj, sed ankaŭ pro la denoncoj kiujn li devis fronti pri kelkaj el siaj artikoloj, unu el kiuj kaŭzis kondamnon al unu jaro de prizono; tiele finfine li iĝis partiano de la absolutismo ferdinandana. Ekde marto al julio de 1823 li publikis diversajn broŝurojn kontraŭ la liberaloj.

Ĉiukaze li preferis ekziliĝi ĉar estis absolutistoj kiuj ne pardonis al li lian antikvan liberalan pasinton. En Parizo li publikis anonime sian Histoire de la révolution d'Espagne de 1820 a 1823, kie li montras seniluziiĝon el la hispana revolucio, sed verkita ankaŭ intence atingi permeson por reveno; post kelkaj klopodoj, li atingis permeson en 1824. La eldono de lia monumenta Diccionario geográfico y estadístico de España y Portugal (geografia vortaro, 1826-1829), en 11 volumoj, akirigis al li postenon de akademiano en la Reĝa Akademio de Historio en 1825. Polemikis tamen pri la nesufiĉo de tiu verko kontraŭ la geografo Fermín Caballero.

Sub la protekto de la moderaj absolutistoj de López Ballesteros, li povis organizi kaj ĉefredakti la Gaceta de Bayona kaj La Estafeta de San Sebastián, gazetoj destinataj defendi la interesojn de tiu premgrupo kontraŭ tiu de Francisco Tadeo Calomarde, inspiranto de la absolutismaj diskursoj de Mariano Carnerero en La Quotidienne. Inter 1828 kaj 1830 li veturis al Francio por plenumi komisiojn laŭ ordonoj de la registaro: negoci pruntojn kun la bankisto Aguado, vigli ĉe la elmigrintaj liberaloj aŭtune de 1830...; li ankaŭ informis pri la franca gazetaro.

Li estis nomumita direktoro de la geografia servo de la Sekretario de Ŝtato. Tiam li estis tre bone rilata al la franca diplomataro kaj akiris la Honoran Legion en 1828, kaj en Hispanio la Ordenon de Karlo la 3-a (1830). La kalomardanoj, tamen, konspiris kontraŭ li en 1831 kaj tiele la ekleziaj aŭtoritatoj devigis lin reveni en Sevilon. Oni forigis lian postenon de direktoro de la geografia servo de la Sekretario de Ŝtato. Pro ĉio tio li decidis fiksi loĝejon en Bajonon, kie li estis aĉetinta domon en 1830.

La reenpovigo de la liberaloj suponis lian forpelon de la politika vivo, kaj oni nuligis definitive la komision kiun li estis ĝuinta. Li reverkis historion de la hispana revolucio, kiun li publikis en franca en 1836, Révolution d'Espagne-Examen critique, ampleksigante ĝin la venontan jaron kiel Examen critique des révolutions d'Espagne. Publikis ankaŭ kelkajn artikolojn, inter 1837 kaj 1839, en Le Phare de Bayonne, kulaboris per ses artikoloj en la Revuo Enciklopedia de la Civilizo Eŭropa de Parizo (1843) kaj tradukis du historiajn verkojn de Thiers, inter ili la Historia de la Revolución Francesa, San Sebastián, 1840-1841, 12 volumoj. Dum tiuj jaroj faris li veturojn al Cauterets, Bordozo, Chateau Margaŭ (por viziti Aguado) ktp. Li revenis en Hispanion en 1842 por akompani Aguadon al veturo kiun tiu faris tra Asturio, veturo dum kiu mortiĝis la bankisto.

En 1844, maljuna kaj malsana, vendis siajn propraĵojn en Bajono intence reveni en Hispanion por setliĝi en Donostio, kaj donis siajn librojn a tiu municipo por la kreo de publika biblioteko, sed li ne povis vidi la realigon de tiu projekto ĉar mortiĝis en Bajono la 6an de februaro de 1845.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lamentos políticos de un pobrecito holgazán (1820)
  • Histoire de la révolution d'Espagne de 1820 a 1823, par un espagnol témoir oculaire Paris: chez JG Dentu, 1824, 2 vols (Historio de la revolucio de Hispanio de 1820-1823 fare de vida atestinto).
  • Diccionario geográfico y estadístico de España y Portugal (1826-1829), 11 volumoj, la plej gravas antaŭ tiu de Pascual Madoz.
  • Sátiras y panfletos del Trienio Constitucional (1820-1823). Selección, presentación y notas de Claude Morange, Centro de Estudios Constitucionales («Clásicos del pensamiento político y constitucional español», 22), Madrid 1994.
  • Révolution d'Espagne-Examen critique 1820-1836, Parizo, 1836.
  • Examen critique des révolutions d'Espagne de 1820 à 1823 et 1836, Parizo, 1837, du volumoj.