Setúbal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Setúbal en Portugalio

Setúbal (Setubalo) estas portugala urbo kaj ĉefurbo de la distrikto de Setubalo en la regiono de Lisbono kaj subregiono Duoninsulo de Setubalo en la centrokcidento de Portugalio, kiu enhavas ĉirkaŭ 91,300 loĝantojn kaj ĝis 100,800 enkalkulante la urban ĉirkaŭon.

Urba ferio estas la 15a de Septembro.

La urbo estas sidejo de municipo de 170,57 km² de areo kaj 113,934 loĝantoj (2001), subdividita en 8 komunumoj.

Geografio

Troviĝas en la estuaro de la rivero Sado kaj pli precize en la suda flanko de la Duoninsulo de Setubalo, en kies norda flanko troviĝas la estuaro de la rivero Taĝo. Tiu duoninsulo de Setubalo estas pli alta regiono eĉ kun montetoj kaj montaroj kontraste kun la tre malalta reĝiono sude de la rivero Sado nome loko Troia kaj malantaŭ Setubalo.

La municipo limas norde kaj oriente kun la municipo de Palmela, norde kaj okcidente kun Barreiro, okcidente kun Sesimbra sude kun la estuaro de la rivero Sado kiu apartigas ĝin de la municipo de Alcácer do Sal kaj Grândola kaj havas marbordon kun la Atlantika Oceano.

Historio

Setubalo estis fondita de la fenicoj, ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. Ĝi estis dediĉita al la dio Baal, la ĉefa dio de tiu gento. Kiel la najbaraj fenicaj urboj Lisbono kaj Alcácer do Sal, produktis salon, salajn fiŝojn kaj ĉevalojn por eksportado kaj manĝaĵojn por la ŝiparo kiu komercis stanon kun Kornvalo. Poste estis romiana urbo ligata al la industrio de la fiŝkaptado kaj eksportado; ĉirkaŭ la 6-a jarcento estis abandonita ĉu pro manko de sekureco ĉu pro problemoj pro sablinvado. La nova urbo estus en la mala flanko de la estuaro. Estis poste kompreneble araba urbo ĝis la konkero de la kristanoj en la 12-a jarcento, sed fine de tiu jarcento la araboj rekonkeris kaj detruis ĝin. Komence de la 13-a jarcento la kristanoj konkeris tiun kaj la kastelon de Palmela, kio sekurigis la regionon de tiam en la manoj de la Ordeno de Santiago.

Marte de 1249, Setúbal ricevis propran leĝaron kiel memstara urbo de la Ordeno de Santiago, kiu estis ĝis tiam feŭdisma posedanto de la regiono, kaj nome de Sinjoro Moŝto Paio Peres Correia, Estro de la Ordeno de Santiago, kaj de Gonçalo Peres, komandoro de Mértola. Ekde la 14-a jarcento estis unu el la plej gravaj portugalaj havenoj kune kun Lisbono, Porto kaj Faro.

En 1525 Setubalo ricevis la titolon de Notável Vila (Elstara vilaĝo).

Statuo de Bocage en Setubalo

En 1765 naskiĝis en Setubalo kiu estos la fama kaj popola poeto Bocage.

La 19an de Aprilo de 1860 ĝi supreniris al rango de urbo.

La distrikto de Setúbal estis fondita en 1926.

Loĝantaro

Loĝantaro de la municipo de Setúbal (1801 – 2004)
1801 1849 1900 1930 1960 1981 1991 2001 2004
15442 15060 35990 50456 56344 98366 103634 113934 120117

Gastronomia kulturo

Krom la entuziasmo pro la samurbana poeto Bocage kaj la ĉiutaga kultura vivo, Setubalo elstaras pro la graveco de ties produktoj por manĝado kaj trinkado. La marproduktoj estas la ĉefa ingredienco de la popola gastronomio: fiŝoj, moluskoj, grandaj kraboj (sapateira), ktp. Por la trinkado estas du famaj lokaj produktoj. La Arrabidine estas likvoro produktata de la monaĥoj de la monaĥejo de la Arrabida laŭ sekreta recepto surbaze de sovaĝaj fruktoj kolektataj en la Montaro de Arrabida. La dolĉa moskatelo estas ekzemplo de la tre famaj vinoj de la Duoninsulo de Setubalo. Dolĉaĵoj kaj fromaĝo kompletas la tipajn regionajn produktojn.

Vidindaĵoj

  • La Fortreso de Sankta Filipo sur monto superregas la urbon, la estuaron de la rivero Sado, la mala flanko de tiu kaj la elirejo al la Atlantiko. Ĝi estis konstruita ekde la 14-a jarcento. Ĝi enhavas belan kapelon interne ornamita de la tipaj portugalaj azuleĥoj bluaj kaj blankaj kaj hotelon kaj trinkejon (Pousada).
  • Estas du aliaj fortresoj, nome de Santiago kaj Albarkel, la unua uzita kiel hospitalo kaj la dua kiel armea konstruaĵo.
  • La murego konstruita en la 14-a jarcento. Defendis la urbon el la arabaj piratoj. Ĝi konservas ankoraŭ 14 pordojn kaj ekzistis aliaj 4 ne malkovritaj ankoraŭ.
  • La preĝejo de la Monaĥejo de Jesuo de stilo gotiko kun kurvitaj kolonoj, ekzemplo de la tipportugala stilo manuelino.