Sigfrid Karg-Elert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sigfrid KARG-ELERT (fakte Siegfried Theodor Karg; * 21-a de novembro 1877 en Oberndorf am Neckar; † 9-a de aprilo 1933 en Lepsiko) estis germana komponisto, muzikteoriisto, muzikpedagogo, pianisto, orgenisto kaj harmoniumisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Siegfried Karg estis la lasta el dek du gefiloj de librovendisto Johann Jacob Karg (1823–1889) kaj ties edzino Marie Auguste nask. Ehlert (1840–1908). En 1882 la familio translokiĝis al Lepsiko, kie la alte talenta knabo eniris la ĥoron de la Johano-preĝejo, ricevis pianoleciojn kaj baldaŭ komponis unuajn muzikpecojn. Post kiam li en 1896 prezentintis al la komponisto Emil Nikolaus von Rezniĉek proprajn verkojn, tiu ĉi peris al li trijaran stipendion ĉe la konservatorio de Lepsiko, kie Karg studis ĉe Salomon Jadassohn, Carl Reinecke, Alfred Reisenauer, Robert Teichmüller kaj aliaj.

En 1901 li eklaboris kiel pianinstruisto ĉe la Sannemann-a Konservatorio de Muziko en Magdeburgo, kie li ŝangis sian nomon en Sigfrid Karg-Elert. Jaron poste li ankaŭ transprenis ankaŭ similajn funkciojn ĉe la Magdeburga Nova Konservatorio por Muziko, sed baldaŭ li revenis al Lepsiko. Tie li ekdediĉis sin laŭ konsilo de la komponisto Edvard Grieg prefere al la komponado, unue plejparte de pianmuziko. En 1904 li trafis sur la muzikeldoniston Carl Simon, kiu surmontris al li la eblecojn de la artoharmoniumo. Karg-Elert meminstruis al si la ludadon de ĉi tiu instrumento kaj kreis ĝis sia vivofino la plej ampleksan kaj gravan verkkatalogo pri harmoniummuziko entute. La orgenisto ĉe la Gewandhaus Lepsiko, Paul Homeyer, finfine kuraĝigis lin aranĝi harmoniumajn pecojn por la orgeno, antaŭ ol tiu en 1909 per la 66 ĥoralimprovizaĵoj op. 65 siajn unuajn originalajn kontribuaĵojn al la orgenliteraturo.

En 1910 Karg-Elert geedziĝis kun Minna Luise Kretzschmar (1890–1971), kvar jarojn poste naskiĝis la filino Katharina (1914–1984). Dum la Unua Mondmilito la komponisto militservis en 1915 kiel regimentmuzikisto. Ekde 1919 li estis docento por muzikteorio kaj kompozicio ĉe la Lepsika Konservatorio, en 1932 li profesoriĝis.

Dum kiam liaj verkoj ĉefe en Britio kaj Usono estis ege ŝatataj, Karg-Elert vidis sin malpreferata malantaŭ la kritike de li rigardatan Max Reger, kies defendantoj Karl Straube kaj Hermann Grabner ofte traktis Karg-Elert malamike. Ankaŭ la kultura klimato, inter la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj subiĝanta sub la influon de la ekĝermanta naziismo ege damaĝis al la prefere tutmonde aganta Karg-Elert. Kvankam jam ege suferante je diabeto, la komponisto pro tio akceptis en 1932 la inviton, koncerti en Usono per orgeno. La koncertvojaĝo tamen evidentiĝis pro la limigitaj kapabloj de Karg-Elert rilate la orgenludado kiel malsukceso. Post lia reveno al Lepsiko lia sanstato finfine tiom malboniĝis, ke li mortis – nur 55-jara – en aprilo 1933.

Post lia morto la nazioj enigis la nomon de Karg-Elert en la unuan eldonon de la fifama "Leksikono de judoj en la muziko" (fakte li ne estis judo). Ja lia filino povis atingi, ke oni en 1936 forigis lian nomon el la leksikono, tamen oni preskaŭ neniam ludis la verkojn de la komponisto. Post la Dua Mondmilito la orgenmovado orientiĝinta je barokaj sonidealoj baris la vojon de revivigo de liaj verkoj. Nur ekde la 1970-aj jaroj iom post iom oni rekonis la gravecon de la muziko de Karg-Elert.

Tonlingvo[redakti | redakti fonton]

Sigfrid Karg-Elert sin rigardis kiel ekstravaganca solulo. Lia verkado unuigas per individua maniero parte tre diferencajn influojn, ekz. de Johann Sebastian Bach (al kiu li multkomponaĵe omaĝis per la B-A-C-H-motivo), Edward Grieg, Claude Debussy, Alexander Skrjabin kaj la juna Arnold Schönberg. Entute lia stilo estas karakterizebla kiel malfruromantika kun impresionismaj kaj ekspresionismaj tendencoj. Liaj senmankaj muzikteoriaj konoj ebligis al li, elĉerpi la harmonikon ĝislime, sen ke perdiĝis la tonala koheremo. Karg-Elert komponis ĉefe por malgrandaj instrumentaroj, precipe por orgeno, harmoniumo kaj piano, ankaŭ ĉambromuzikon, kantojn kaj ĥoraĵojn. Kvankam li apenaŭ postlasis orkestran muzikon, en la ceteraj komponaĵoj tamen montriĝas, precipe je la orgenaĵoj, ke li nutris eksplicite simfoniajn sonidealojn.

Muzikteoria verkado[redakti | redakti fonton]

Karg-Elert validas kiel unu el la ĉefaj reprezentantoj de la polara maĵoro-minoro-koncepto fondita de Hugo Riemann, laŭ kiu la serio de malsuprotonoj estas la simetria malo al la suprotono. Maĵoro rezultas el la supratonaro, minoro el la serio de malsuprotonoj. Tiel laŭ Karg-Elert la minorakordo estas spegulaĵo de la maĵorakordo kaj sin konstruas malsupren per subtercio kaj subkvinto (ĉe gamnoto c´´ a bemola´ estas subtercio, f´ subkvinto), el kio por minoro rezultas inversaj funkcinomoj. Sur ĉi tiu bazo Karg-Elert evoluigis muziteorian sistemon, laŭ kiu ĉiu sono ene de tonala ordo estas interpretebla funkcionale. La teoriojn de Karg-Elert daŭrigis precipe liaj lernantoj Fritz Reuter kaj Paul Schenk.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Orgenmuziko[redakti | redakti fonton]

  • 66 Choral-Improvisationen op. 65
  • 2 Tondichtungen op. 70
  • Trois Impressions op. 72
  • Chaconne und Fugentrilogie mit Choral op. 73
  • Sonatine a-Moll op. 74
  • 3 Symphonische Kanzonen für Orgel op. 85
  • 10 Charakteristische Tonstücke op. 86
  • 3 Pastelle op. 92
  • Cathedral Windows op. 106
  • Drei Impressionen op. 108
  • Triptych op. 141
  • Drei neue Impressionen op. 142
  • Sinfonie fis-Moll op. 143
  • Kaleidoskop op. 144
  • Musik für Orgel op. 145
  • Passacaglia und Fuge über B-A-C-H op. 150 (Originalfassung verschollen)
  • Acht kurze Stücke op. 154

Harmoniummuziko[redakti | redakti fonton]

  • 3 Sonatinen op. 14
  • Passacaglia es-moll op. 25
  • Sonate Nr. 1 h-Moll op. 36
  • Fantasie und Fuge op. 39
  • Sonate Nr. 2 b-Moll op. 46
  • 33 Portraits op. 101

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

  • Sonate Nr. 1 fis-moll op. 50
  • Sonate Nr. 2
  • Sonate Nr. 3 cis-Moll op 105

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • 2 Stücke für Violine und Orgel op. 48b
  • Trio für Oboe, Klarinette und Englischhorn op. 49/1
  • Sonate für Violoncello und Klavier A-Dur op. 71
  • Sonate für Flöte und Klavier B-Dur op. 121
  • Sonate für Klarinette und Klavier H-Dur op. 139b

Voĉkanta muziko[redakti | redakti fonton]

  • 2 Gesänge mit Orgel op. 98

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Akustische Ton-, Klang- und Funktionsbestimmung, Leipzig 1930.
  • Polaristische Klang- und Tonalitätslehre, Leipzig 1931.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Thomas Lipski (eldonisto): Sigfrid Karg-Elert – Die theoretischen Werke. Eldonejo: Peter Ewers Verlag, Paderborn 2005, ISBN=978-3928243162

Sekundara literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann F. Bergmann: Harmonie und Funktion in den Klavierwerken von Sigfrid Karg-Elert (1877–1933). Münster 1991
  • Sonja Gerlach: Sigfrid Karg-Elert: Verzeichnis sämtlicher Werke. Zimmermann, Frankfurt/Main 1984, ISBN 3-921729-23-8
  • Günter Hartmann: Sigfrid Karg-Elert und seine Musik für Orgel. 2 Bände. Bonn 2002
  • Elke Völker: Sigfrid Karg-Elert – Music for Organ – Der Jugendstilkomponist im Spannungsfeld seiner Zeit, Peter Ewers Verlag, Paderborn 2007, ISBN=3928243152

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]