Sincelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sincelejo
city in Colombia • urbego • municipo de Kolombio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 700001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 286 716  (2018) [+]
Loĝdenso 1 043 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 18′ N, 75° 24′ U (mapo)9.2994444444444-75.395833333333Koordinatoj: 9° 18′ N, 75° 24′ U (mapo) [+]
Alto 218 m [+]
Areo 275 km² (27 500 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Sincelejo (Sukreo)
Sincelejo (Sukreo)
DEC
Sincelejo
Sincelejo
Situo de Sincelejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sincelejo [+]
vdr

Sincelejo [sinseleho] estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en norda Kolombio, en departemento Sukreo. Ĝi estas ankaŭ departementa kaj regiona ĉefurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sincelejo troviĝas sur montetaro en la norda parto de la lando. Kariba Maro troviĝas 30, Monteria 81, Kartageno (Kolombio) 122, Soledad (Atlantiko) 192, Barranquilla 196, Santa Marta 253, Valledupar 269, Medeĝino (Kolombio) 336, Bucaramanga 348, Cúcuta 355, Pereira 501, Armenia (Kindio) 532, Soacha 541, Ibagué 542, Bogoto 543, Santiago de Cali 664, Neiva 709, San Juan de Pasto 924 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna Sincelejo estis loĝata jam antaŭ alveno de hispanoj. Ĝi estis fondita en 1535 (tiam hispanoj alvenis en la indianan vilaĝon) por profiti la laborfortojn. Vera hispana fondo okazis en 1775. La konstruado de la urbo komenciĝis per kirko. En 1812 Sincelejo iĝis ŝirmejo por la revoluciemaj pastroj. En 1912 la urbo preskaŭ malaperis pro incendio. En 1966 kun la kreado de la Sukreo Sincelejo iĝis la ĉefurbo. En 1980 la stadiono kolapsis, mortigante almenaŭ 200 homojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Motoro de la ekonomio de Sincelejo estas la butaro-bredado. Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo maizojn, maniokojn, ignamojn, bananojn. La industrioj ĵus komencas vekiĝi.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sincelejo situas en tropika klimato, tial la temperaturoj ne ŝanĝiĝas tro multe laŭ la jaro. La averaĝa temperaturo varias inter 18-38 . Jare pluvas po 1161 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pluvas pli.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sincelejo situas laŭ la ĉefa ŝoseo, kiu ligas Barranquilla kaj Medeĝino. En la urbego mikrobusoj, taksioj kaj motorciklo-taksioj liveras la pasaĝerojn. 15 kilometrojn de Sincelejo enlanda flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]