Kuprofazano
Kuprofazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuprofazano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Syrmaticus soemmerringii (Temminck, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kuprofazano, Syrmaticus soemmerringii konata ankaŭ kiel Soemeringa fazano estas granda, ĝis 136 cm longa birdo de la familio de fazanoj nome Fazanedoj kun tre markata kuprokolora bruna plumaro, flaveca beko, brunaj irisoj kaj ruĝa nuda vizaĝa haŭtaĵo kiu grandiĝas por la reprodukta sezono. En la longa vosto estas horizontalaj malhelaj strioj kaj la suba dorso kaj puga estas blankeca punkteca. La ino estas bruna birdo kun grizecbrunaj supraj partoj kaj sablokolore strieca malhelbruna sube. La masklo havas mallongajn spronojn en siaj grizaj kruroj, neniu ĉe ino.
La Kuprofazano estas distribuata kaj endemia ĉe montetoj kaj montararbaroj de la insuloj de Honshū, Kyūshū kaj Shikoku de Japanio. Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj, artropodoj, radikoj, folioj kaj grenon.
La latina scienca nomo rememoras tiun de la germana sciencisto Samuel Thomas von Sömmering.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Kuprofazano estis taksata kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Syrmaticus soemmerringii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 30a Oktobro 2006. Preskaŭ Minacata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
- Red Data Book Arkivigite je 2006-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
|