Somera Olimpiko 1896
I Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Ateno ( Grekio) |
Komenca dato: | La 6-a de aprilo 1896 |
Fina dato: | La 12-a de aprilo 1896 |
Oficiala malfermanto: | Georgo la 1-a (Grekio) |
Nombro de nacioj: | 14
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 241
(241 / 0) |
Nombroj de sportoj: | 43 (9 sportfakoj)
akvosportoj, atletiko, biciklado, skermo, gimnastiko, pafado, teniso, halterlevo, lukto |
La 1-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 6-a de aprilo 1896 ĝis la 12-a de aprilo 1896 en Ateno, Grekio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Georgo la 1-a (Grekio). Kvankam minacis, ke pro financaj malfacilaĵoj ili fine okazos en la hungara Budapeŝto.
Budapeŝto proponis, ke ĝi transprenos la olimpikojn, sed greka kronprinco Konstantino fondis organizad-konsilantaron kaj fonduson, kie oni komencis sendi donacojn.
Tiam konkursis en sume 43 konkursoj nur proksimume 200 viroj reprezentantaj 14 landoj.
Plimulto da konkursantoj estis el la gastiganta lando. Oni konkursis en teknikaj disciplinoj, teniso, skermado, halterlevado, biciklado, pafado, kurado kaj gimnastiko.
Konkursoj en kriketo kaj futbalo fine ne okazis pro manko de konkursantoj. Konkursantoj en jaĥtado havis misŝancon pro malbona vetero.
Gajnintoj ricevis arĝentan medalon, certifikaton kaj kronon el olivfolioj. La duaj gajnis bronzan medalon kaj laŭrokronon. Tiuj, kiuj finis en la tria posteno, veturis hejmen sen medaloj.
La unua gajninto de olimpiko estis usonano James Brendan Connolly, kiu en trisalto saltis ĝis distanco 13,7 m.
La ludojn akompanis granda entuziasmo de grekoj kaj sume ili estis konsiderataj kiel tre sukcesaj.
Disciplinoj
En la 1-a Olimpiko estis 9 disciplinoj: akvosportoj, atletiko, biciklado, skermo, gimnastiko, pafado, teniso, halterlevo kaj lukto.
Vidu ankaŭ
1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |