Sophie Marceau
El Vikipedio
| Sophie Marceau | |
|---|---|
Franca aktoro kaj reĝisoro |
|
| Naskiĝo | la 17-an de novembro 1966 en Parizo, Francilio, Francio |
| Portalo pri Homoj | |
Sophie MARCEAU [sofi marso] estas franca aktorino kaj reĝisorino. Ŝi naskiĝis la 17-an de novembro 1966 je la nomo de Sophie MAUPU en granda familio kies patro estis kamionisto. Ekde sia 14-a jaro, ŝi fariĝis tre fama en Francio dank'al la sentimentala filmo La Boum. Poste, ŝi ne ĉesis kumuli sukcesajn filmojn por fine fariĝi mondkonata stelulino.
Koramikino de la pola reĝisoro Andrzej Zulawski dum 17 jaroj kun kiu ŝi cetere konceptis filon, Vincent, naskita la 24-an de julio 1995, ili poste ĉesigis la rilaton. Ŝi estas nun kun la produktoro Jim LEMNEY kaj sia dua infano, Juliette, kiu naskiĝis la 13-an de julio 2002. Ŝi cetere tre ŝatas naturon kaj bestojn.
Filmografio kiel aktorino [redakti]
- 1980: La Boum de Claude Pinoteau: Vic BERETTON
- 1982: La Boum 2
- 1984: Fort Saganne de Alain Corneau: Madeleine de Saint-Ilette
- 1984: Joyeuses Pâques: Julie
- 1985: L'Amour braque: Mary
- 1985: Police de Maurice Pialat: Noria
- 1986: Descente aux enfers: Lola KOLBER
- 1988: L'Étudiante de Claude Pinoteau: Valentine
- 1988: Chouans!: Céline
- 1989: Mes nuits sont plus belles que vos jours
- 1990: Pacific Palisades: Bernardette
- 1991: Pour Sacha: Laura
- 1991: La Note bleue: Solange SAND
- 1993: Fanfan: Fanfan
- 1994: La Fille de d'Artagnan de Bertrand Tavernier: Eloïse D'ARTAGNAN
- 1995: Braveheart de Mel Gibson: Princino Isabelle
- 1995: Al di là delle nuvole
- 1997: Anna Karenina: Anna KARENINA
- 1997: Marquise de Véra Belmont: Markizino
- 1997: Firelight: Elisabeth
- 1999: Lost & Found: Lila DUBOIS
- 1999: A Midsummer Night's Dream: Hippolyta
- 1999: The World is not Enough: Elektra KING
- 2000: La Fidélité: Clélia
- 2001: Belphégor, le fantôme du Louvre de Jean-Paul Salomé: Lisa
- 2003: Je reste: Marie-Dominique DELPIRE
- 2004: À ce soir Nelly
- 2005: Anthony Zimmer de Jerome Salle
Filmografio kiel reĝisorino [redakti]
- 2002: Parlez-moi d'amour
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Actu Star (france)
- Biografio, anekdotoj kaj citaĵoj (france)
- Kompleta retejo pri la aktorino (angle)
- Retejo de admirantoj (angle)