Sovetia Esperantista Junulara Tendaro
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Sovetia Esperantista Junulara Tendaro | |||
Regiono | Sovetunio, Rusio | |||
Periodo | Somere | |||
Organizanto | SEJM | |||
Ekzistas ekde | 1967 | |||
Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | {{URL|example.cz|nedeviga ekrana teksto}}
| |||
Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT) estas nomo de tradiciaj someraj tendaroj de sovetia esperantista junularo. Ĉi tiuj renkontiĝoj ekzistas ekde 1959, malgraŭ sian titolon la tendaroj ricevis nur en 1967.
El SEJT-oj plej famis OkSEJT (Okcidenta SEJT), sed dum longaj jaroj krom ĝi okazadis simila aranĝo OrSEJT en azia parto de la lando, kaj aliaj malpli amasaj tendaroj de simila stilo. Ĉeforganizantoj de la tendaroj estis lokaj esperanto-kluboj kaj ties aktivuloj, tamen kunordigis la tendarojn SEJM kaj SEJM-2, ASE, REU kaj REJM. Rolo de la menciitaj organizaĵoj dum tempo estis diversa, tamen evoluo de SEJT-oj kaj Esparanto-movado en Sovetio/eksSovetio estas nedisŝirebla.
Post 2006, post kelkaj eksperimentoj pri la koncepto de la aranĝo, SEJToj ĉesis okazadi. Ilin anstataŭis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj aliaj aranĝoj.
Unuaj renkontiĝoj
Dekomence la tendaroj okazis en ĉebaltmaraj respublikoj de Sovetunio kaj estis titolitaj BET.
En 1967 samtempe kun BET-9, kiu okazis en ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktiva junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9.
OkSEJT
la Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, poste Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (kurte OkSEJT) estis aranĝo kreskinta el SEJT. Ĝi estis organizata de SEJM kaj SEJM-2, poste de Rusia Esperantista Junulara Movado en la eŭropa parto de Rusio.
Ekde 2003 OkSEJT estis strikte instrua tendaro kun malpli da distraj programeroj, sed ekde 2005 la kerna ideo de la aranĝo estas ie en la mezo inter la du ekstremoj: instrua kaj amuza. En 2007 la aranĝo ne okazis unuafoje dum sia longa historio. Eblas supozi, ke ĝi ne plu ekzistos kiel aparta evento, — ĝin anstataŭos junulara programo dum la ĉefa somera Esperanto-renkontiĝo en Rusio (Rusiaj Esperanto-Tagoj).
En 2004, la jaro de rusia IJK, OkSEJT okazis inter la 5-a kaj 10-a de julio (tuj antaŭ IJK) en la bazejo "Berjozka" apud la urbo Kovrov, regiono de Vladimira provinco. Entute registriĝis 57 personoj, el kiuj 6 estis eksterrusianoj (2 kroatoj, germanino, italo, kazaĥianino kaj belarusiano).
En 2005 OkSEJT okazis en Ĉuvaŝio kaj tiam ĝi denove ŝanĝis siajn prioritatojn: en 2005 kaj 2006 OkSEJT estas ne nur instrua, sed "pli luda, teama".
En 2006 la temo de OkSEJT estis "Vivu kolore!", ĉiu tago de la aranĝo havis sian koloron (ruĝa tago, oranĝkolora tago ktp.).
En 2007 OkSEJT ne okazis, ekzistas proponoj entute ne plu okazigi ĝin, anstataŭigante per junulara programo en Rusiaj Esperanto-Tagoj.
Kritiko
Kelkaj OkSEJToj estis kritikataj pro nesufiĉa ligiteco kun Esperanto. Ekzemple, en 1999 okazis psikologiaj programeroj en la rusa lingvo, kiuj iĝis por multaj partoprenantoj la ĉefa evento de la aranĝo.
Kiam dum mallonga periodo OkSEJT estis nur-instrua aranĝo (2003, 2004), ĝi estis kritikata pro tio, ĉar kelkaj esperantistoj sentis mankon de kutima ĉefe distra somera evento.
Listo de SEJT-oj (inkluzive OkSEJT-ojn kaj OrSEJT-ojn)
Ilustraĵoj pri SEJT kaj OrSEJT
-
La stampo de SEJT-14
-
La alia stampo de SEJT-14
-
La partoprenantoj de OrSEJT-33
-
La murgazeto de OrSEJT-33
Ilustraĵoj pri OkSEJT
-
Popersona ŝildo de partoprenanto de OkSEJT-39
-
Popersona ŝildo de partoprenanto de OkSEJT-38
-
Insigno de OkSEJT-38
-
Popersona ŝildo de partoprenanto de OkSEJT-36
-
Popersona ŝildo de partoprenanto de OkSEJT-35
-
Insigno de OkSEJT-35
-
Insigno de OkSEJT-34
-
Invitilo al OkSEJT-34
-
La financa raporto de la OkSEJT 33 (parto 1)
-
La financa raporto de la OkSEJT 33 (parto 2)
-
La financa raporto de la OkSEJT 33 (parto 3)
-
Popersona ŝildo de partoprenanto de OkSEJT-32
-
Insigno de OkSEJT-31
-
Blazono de OkSEJT-31
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Esperanto en Sovetunio
- Sovetia Esperantista Junulara Movado
- Rusia Esperantista Junulara Movado
- Sovetrespublikara Esperantista Unio
- Rusia Esperantista Unio