Spirulino
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 30 Jun. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Spirulino, sekigita | |
|---|---|
| Nutra valoro po 100 g (3,5 unsoj) | |
| Karbonhidrato | 23.9 g |
| - Sukeroj | 3.1 g |
| - Fibro | 3.6 g |
| Graso | 7.72 g |
| - saturitaj grasoj | 2.65 g |
| - mononesaturitaj | 0.675 g |
| - polinesaturitaj | 2.08 g |
| Proteino | 57.47 g |
| Akvo | 4.68 g |
| A-vitamino ekvivalento. 29 μg | 3% |
| beta-karoteno 342 μg | 3% |
| Tiamino (B1-vitamino) 2.38 mg | 183% |
| Riboflavino (B2-vitamino) 3.67 mg | 245% |
| Nikotina acido (B3-vitamino) 12.82 mg | 85% |
| Pantotena acido (B5-vitamino) 3.48 mg | 70% |
| Piridoksino (B6-vitamino) 0.364 mg | 28% |
| Foliata acido (B9-vitamino) 94 μg | 24% |
| Kobalamino (B12-vitamino) 0 μg | 0% |
| C-vitamino 10.1 mg | 17% |
| D-vitamino 0 IU | 0% |
| E-vitamino 5 mg | 33% |
| K-vitamino 25.5 μg | 24% |
| Kalcio 120 mg | 12% |
| Fero 28.5 mg | 228% |
| Magnezio 195 mg | 53% |
| Fosforo 118 mg | 17% |
| Kalio 1363 mg | 29% |
| Natrio 1048 mg | 70% |
| Zinko 2 mg | 20% |
| Procentoj estas relativaj al US rekomendoj por plenkreskuloj. Heimild: USDA Nutrient database (angl.) |
|
Spirulino aŭ Spirulina estas mikroalgo kiu povas esti konsumata de homoj kaj animaloj. Ĝi estas kutime manĝata de homoj kiel dieta suplemento kaj estas produktata ĉefe el du specioj de cianobakterio: Arthrospira platensis kaj Arthrospira maxima.
Arthrospira estas kultivata tutmonde; uzata kiel dieta suplemento same kiel normala manĝo; kaj estas disponebla en lozanĝoj, flokkj kaj polvo. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel furaĝa suplemento ĉe akvokulturo, akvarioj kaj industrioj de kortobirdoj.[1]
Enhavo |
Etimologio [redakti]
Tiuj specioj maxima kaj platensis estis iam klasitaj en la genro Spirulina. Estas nun interkonsento ke ili apartenas fakte al Arthrospira; tamen, kaj iome konfuzige, la malnova termino Spirulina restas uzata por historiaj tialoj.[1][2]

