Stefan Korboński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Korboński
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1901 (1901-03-02)
en Praszka
Morto 23-an de aprilo 1989 (1989-04-23) (88-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Pantheon of Great Polish People
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration of Adam Mickiewicz University in Poznań
Okupo
Okupo publikigistopolitikistoadvokato • lerneja majstro • ĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.korbonski.ipn.gov.pl/
vdr

Stefan Korboński (naskiĝis la 2-an de marto 1901 en Praszka, mortis la 23-an de aprilo 1989 en Vaŝingtono) – pola politikisto de la popola movado, juristo, publicisto, aktivulo de Pola Subtera Ŝtato, Delegito de Registaro pri la Lando ekde la 27-a de marto ĝis la 28-a de junio 1945, delegito de Leĝofaranta Sejmo laŭ listo de PSL (Pola Popola Asocio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1908 loĝis en Częstochowa, kie lernis en loka gimnazio (nun liceo je la nomo al Henryk Sienkiewicz). Kiel lernanto partoprenis defendon de Lvovo en la jaroj 1918/1919. Refoje soldatservis dum pola-bolŝevika milito (1920), kaj en 1921 partoprenis la 3-an silezian ribelon. Distingita per la Kruco sur la Silezia Rubando de Bataleco kaj Merito kaj per la Kruco Virtuti Militari.

Dum la septembra kampanjo soldatservis en la 57a Regimento de Infanterio en la rango de leŭtenanto. Lia taĉmento ektroviĝis en la teritorio de Pollando okupata de Ruĝa Armeo post la agreso de Sovetunio kontraŭ Pollando la 17-an de septembro 1939. Korboński ne evitis sovetan malliberejon, sed sukcesis fuĝi kaj revenis al okupata de germanoj Varsovio, kie entreprenis konspiran agadon kadre de Pola Enlanda Armeo. Kune kun sia edzino Zofia gvidis radiostacion, kiu de la okupata Pollando ĉiutage transdonis al Londono aktualajn informojn, kiuj sekve estis retransmisiataj Pollanden pere de radiostacio "Świt" (Tagiĝo). La radiostacio, lokigita en Anglio laboris efike ĝis 1944 danke al rapida informado.

Lige al kreskiĝantaj reprezalioj de registaro kaj sekurecaj servoj li decidis forlasi Pollandon. Fuĝis al Svedio kaj poste iris al Usono, kie ekloĝis. Tie aktivis kiel publicisto. Fariĝis aktiva partoprenanto de la vivo de pola politika elmigrantaro. Membriĝis al Pola Scienca Instituto en Ameriko kaj al PEN-klubo internacia en Ekzilo.

Dum tempo de la Pola Popola Respubliko estis unu el emigraciaj aktivuloj, kontraŭ kiuj cenzuro postulis malpermeson diri lian nomon en amaskomunikiloj.

Aŭtoro de multaj publikaĵoj en la pola kaj angla lingvoj, dediĉitaj precipe al heredaĵo de la Pola Subtera Ŝtato kaj la Landa Armeo.

Aliaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

  • W imieniu Polski (Nome de Pollando), reĝisoro Alina Czerniakowska, 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]