Sturneloj
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Genroj de subdivizioj
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Sturneloj estas birdoj apartenantaj al la genro Sturnella de la familio de Ikteredoj de amerikaj birdoj.
Enhavo |
Priskribo[redakti]
Tiu genro inkludas sep speciojn de tre insektomanĝulaj herbejaj birdoj. En ĉiuj specioj almenaŭ la masklo havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn. Tiu kombino de koloroj estis uzata tradicie por nomigi la speciojn metafore per aludaj rilatoj al militarmeaj rangoj, kaj tiel eĉ en la latina scienca nomo estas specioj nomataj S. militaris kaj S. bellicosa respektive "armea" kaj "militema", krom la lokaj nomoj similsencaj.
Specioj[redakti]
La genro Sturnella enhavas la jenajn speciojn:
- Ruĝbrusta sturnelo, Sturnella militaris
- Blankabrova sturnelo, Sturnella superciliaris
- Perua sturnelo, Sturnella bellicosa
- Pampa sturnelo, Sturnella defillippi
- Longavosta sturnelo, Sturnella loyca
- Orienta sturnelo, Sturnella magna
- Okcidenta sturnelo, Sturnella neglecta
- Liliana sturnelo, Sturnella lilianae
Referencoj[redakti]
- New World Blackbirds de Jaramillo kaj Burke, ISBN 0-7136-4333-1
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Sturneloj ĉe Enature
- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Sturneloj ĉe Internet Bird Collection
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |