Longavosta sturnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longavosta sturnelo
Longavosta sturnelo
Longavosta sturnelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. loyca'
Sturnella loyca
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longavosta sturnelo (Sturnella loyca) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.

La Longavosta sturnelo reproduktiĝas en suda Sudameriko kaj Falklandoj.

Ĝi estas 25 al 28 cm longa kun tre longa vosto kaj longa, pintakra beko. La masklo estas ĉefe malhelbruna kun nigreca strieco. La brusto kaj gorĝo estas brilruĝaj kaj estas blanka mustaĉa punkto ĉe la bekobazo. La tre markata superokula strio estas blanka malantaŭ la okulo al la nuko kaj ruĝa antaŭen al la beko kiel superbrida. Tiele li similas al la Pampa sturnelo el kiu diferenciĝas ĉefe pro la longa vosto, kio nomigas la specion en la komuna nomo.

La inoj estas pli palaj ol la maskloj. La ruĝaj partoj estas limigitaj al nuanco en ventro kaj la superokula strio kaj gorĝareo estas sablokoloraj.

Ili reproduktiĝas en suda Ĉilio kaj sudaj kaj okcidentaj partoj de Argentino. Kelkaj birdoj migras norden vintre. Endemia subspecio loĝas en la Falklandoj. La Longavosta sturnelo troviĝas en malfermaj habitatoj kiaj herbejoj kie ili manĝas surgrunde, ĉefe senvertebrulojn.

La nesto estas farata el seka herbo kaj konstruita de la ino. Ĝi situas sur aŭ ĉe grundo inter herboj. Okazas du ovaroj de po 2 al 4 ovoj en ĉiu reprodukta sezono. Ili estas bluecblankaj kun malhelaj punktoj kaj strioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jaramillo, Alvaro; Burke, Peter & Beadle, David (2003) Field Guide to the Birds of Chile, Christopher Helm, London.
  • Woods, Robin W. (1988) Guide to Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Oswestry.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]