Pampa sturnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pampa sturnelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. defilippii'
Sturnella defilippii
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pampa sturnelo (Sturnella defilippii) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Perua sturnelo reproduktiĝas en norda Argentino, suda Brazilo, kaj Urugvajo.

Ties natura habitato estas moderklimataj arbustaroj, pampaj herbejoj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj, kaj paŝtejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La pampaj herbejoj estas eble la plej degradita ekosistemo de Argentino, ĉefe pro antaŭenigo de la agrikulturaj kaj brutobredaj aktivecoj, kaj tion suferas la Pampa sturnelo.

Ili loĝas ĉefe en naturaj herbejoj (altaj je 29–45 cm), inklude abandonitajn terojn dum 5-15 (aŭ pli) jaroj. Kelkaj birdoj reproduktiĝas kaj vintrumas en plantitaj paŝtejoj kaj kultivataj kampoj kun simila vegetaĵaro. Tamen studo en la provinco de Bonaero montris ke 90 % de la reproduktaj grupoj loĝas en naturaj herbejoj kun alta vegetaĵaro. Ili povas kunesti kun gregaro, sed ŝajne ili evitas plantitajn paŝtejojn, kaj areojn kie paŝtado estas pli intensiva kaj vegetaĵaro sekve pli malalta.

Estas iom da nordena movo vintre, sed ĝi estas specio de loĝantaj birdoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas 21 cm longa. Maskloj havas nigrecajn (kun brunaj plumobordoj) supraj partoj kaj plej parto de subaj areoj. Antaŭ tiu senkolora fono estas rimarkindaj brilruĝaj superbrida strio, gorĝareo, brusto kaj ventro. La ruĝa superbrida strio pluas kiel tre klare markata blanka superokula strio kiu pluas ĝis la nuko. Ĝis ĉi tie la specio ege similas al la pli nordokcidenta Perua sturnelo, sed krome la Pampa sturnelo havas ankaŭ blankan mustaĉan strion kio utilas kiel diferencilo.

La ino estas multe pli bruna kaj pli strieca, kun rozecruĝa centro en ventro sed sablokolora gorĝareo anstataŭ ruĝeca.

Similaj specioj estas la Longavosta sturnelo, S. loyca, kiu havas palajn subflugilojn, pli longan voston kaj pli brunan koloron. La Blankabrova sturnelo, Leistes superciliaris, havas multe pli mallogan bekon kaj nek ruĝan superbridan strion nek blankan mustaĉan strieton.

La voĉo de tiu specio estas mallonga, zumanta serio de altatonaj notoj. Akra, raspa alvoko “jziit”.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio ariĝas en aroj de 7 al 10 individuoj antaŭ pariĝado. Maskloj ceremonie memmontradas per ascenda flugo al 10 m kaj posta oblikva descendo dum elsendas flugilan bruon uzatan nur tiele. Poste ili defendas teritorion de ĉirkaŭ 30 m de diametro el aliaj birdoj kaj birdospecioj kiaj ekzemple la Longavosta sturnelo. La nestoj estas tasformaj kun granda diametro de 9.5 cm, malgranda diametro de 8.9 cm kaj profundeco de 5.2 cm. Estas konstruitaj ĉefe el herboj kaj situaj rekte surgrunde, ĉe herbotufoj de Stipa spp. kaj Piptochaetium spp. La ovaro estas de 3 aŭ 4 ovoj.

La Pampa sturnelo manĝas semojn foje kun la proksima parenco Longavosta sturnelo kaj ofte insektojn kaj burĝonojn.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Pampa sturnelo, Sturnella defilippii, estis iam komuna kaj disvastigata en orienta centra Argentino kaj Urugvajo, sed ĉiam estis rara en suda Brazilo. Ekde 1900, la teritorio malpliiĝis je 90 %, ĉefe inter 1890 kaj 1950. En 1992-1993, la etendo estis ĉirkaŭkalkulita en Argentino je 8,000 km², la areo okupata je 150 km² kaj la populacio je ĉ. 7,500 birdoj, dum en Urugvajo la reprodukta populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 78-90 paroj en la areo de Arerunguá. En 2004, detala studo ĉirkaŭkalkulis la etendon en Argentino je 4,810 km², kaj tio estus malpliigo de la teritorioj je 30 % en dek jaroj, kvankam aliaj studoj montris densecojn kun areo okupata de 512 km² kaj minimuma populacio de 28,000 individuoj. Tio koncentras en sudokcidenta Bonaero kaj apuda Pampo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Sturnella defilippii. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.

Por vidi la teritorion de la Pampa sturnelo kliku tiun ligilon jene: [1]