Sudafrika frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudafrika frankolino
Sudafrika frankolino
Sudafrika frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. africanus
Francolinus africanus
(Stephens, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudafrika frankolino (Francolinus africanus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi formas superspecion kun la frankolinoj F. streptophorus, F. levaillantii kaj F. finschi. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Scleroptila kun F. streptophorus, F. levaillantii, F. finschi, F. psilolaemus, F. shelleyi kaj F. levaillantoides. Ĝi estas monotipa.

Ĝi troviĝas kiel endemio en Sudafriko nome el Kaburbo orienten tra Oranĝoŝtato kaj Natalo al sudorienta Transvalo kaj Lesoto.

La Sudafrika frankolino estas grizbruna birdo kun rimarkinda kapobildo konsista je nigrablankaj striecaj strioj ĉe krono, el malantaŭokulo kaj ĉirkaŭ la blankeca gorĝareo; ĉirkaŭokule estas pli larĝa helbruna al ruĝecbruna zonostrio el la beko al la kolflanko kaj al brusto, kaj iĝas pli ruĝeca al la ŝultroj. La supraj partoj estas brunecaj kun strioj; laventro estas blankeca. La beko estas nigreca kaj la kruroj flavecaj.

Referencoj