Sumaré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sumaré
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Campinas
Mikroregiono Campinas
Fondita 1868
Poŝtkodo 13170-000 a 13182-999
Telefonkodo 19
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 265 955  (2015) [+]
Loĝdenso 1 738 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 49′ S, 47° 16′ U (mapo)-22.821944444444-47.266944444444Koordinatoj: 22° 49′ S, 47° 16′ U (mapo) [+]
Alto 583 m
Areo 153,03 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Sumaré (Brazilo)
Sumaré (Brazilo)
DEC
Sumaré
Sumaré
Situo de Sumaré

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sumaré [+]
vdr

Sumaré (oficiale portugale Município de Sumaré) estas municipo kaj urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, apartenas al urbaro de Campinas, al la statistika mezoregiono Campinas kaj al la samnoma statistika mikroregiono Campinas. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 265 955 loĝantoj sur areo de 153,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 738 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 194 301. La teritorio havas komunan limon kun Paulinjo, Hortolândia, Campinas, Monte Mor, Nova Odessa kaj Santa Bárbara d'Oeste.

Situo[redakti | redakti fonton]

la centro de Sumaré en ĉiutaga sceno
kaj pitoreske garnita per palmoj

Sumaré situas en nordorienta parto de la lando en altebenaĵo. Campinas troviĝas 23, San-Paŭlo (urbo) 106, Guarulhos 107, Curitiba 353, Nova Iguaçu 393, Rio-de-Ĵanejro 415, Goiânia 713, Belo Horizonte 472, Braziljo 783, Campo Grande 802, Porto Alegre 894, Salvador de Bahio 1432, Maceió 1911, Teresina 2028, Recife 2108, São Luís 2279, Natalo (Brazilo) 2293, Belém 2378, Manaus 2585 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri tiu loko en 1799, sed Sumaré mem estis fondita nur en 1868, tiam estis konstruita kapelo. Tiutempe oni okupiĝis pri kulturo pri kafoj. Komence la enmigrintoj estis portugaloj, kiujn italoj sekvis, poste ankaŭ rusoj, germanoj, hispanoj. En la jaro 1875 alvenis la unua trajno, kiu portis evoluon. La haltejo (same la vilaĝo estis nomumita Rebouças, kiu estis brazila inĝeniero. La vilaĝo kreskis ĉirkaŭ la stacidomo Rebouças, kie jam aperis la komerco kaj , la industrio. En 1914 la vilaĝo ricevis paroĥan statuson. En 1934 la akvoproviza servo estis inaŭgurita. Sumaré estas levita al distrikta statuso en 1964.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]