Theodor Däubler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Däubler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1876 (1876-08-17)
en Triesto
Morto 14-an de junio 1934 (1934-06-14) (57-jaraĝa)
en St. Blasien
Tombo Friedhof Heerstraße vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Gefratoj Edith Bell vd
Parencoj Arthur Brehmer vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • literaturteoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Däubler, fare de Otto Hettner

Theodor DÄUBLER (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1876 en Triesto, mortinta la 13-an de junio 1934 en St. Blasien estis aŭstra verkisto. Li famiĝis per patosaj-viziosaj penslivera poeziaĵaro laŭ la stilo de Ekspresionismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo el riĉa aŭgsburga komercista familio en Triesto li pasigis la junajn jarojn dulingve edukita en Triesto kaj Venecio. Post la militoservo en Vieno li ekde 1898 ĝismorte vivis maltrankvilan migradan vivon kun pli longaj restadoj en Parizo, Berlino kaj Greklando. La lastajn du vivojarojn li estis en sanatorio en la Nigra Arbaro suferante je tuberkulozo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Däubler regis la historismajn kaj romantikajn stilojn perfekte (Hymne an Italien, 1916; Attische Sonette, 1924). Konsideratas kvazau ĉefverko la malfacile alirebla, epika-lirika kreitaĵego Das Nordlicht (5 vol., 1910-1921), kiu rekomendas al oni per ekspresionisma patoso novan, panteisman tutmondan unuiĝsenton. Impresite per siaj travivaĵoj italiaj kaj grekiaj li propagandis unuigon de pagana dionizismo kun apolonaj-kristanaj elementoj.

Liaj rakontoj temas pri la malharmonio inter naturo kaj civilizo en la moderna mondo, kiel en Der Marmorbruch (1930) aŭ Die Göttin mit der Fackel (1931). De kulturhistoria valoro estas liaj mediteraneaj vojaĝlibroj kiel Der Fischzug (1930) aŭ Griechenland (1946).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fischer, Cornelia: "Däubler, Theodor", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]