Traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la fondaj membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumaro
salono en la Kapitolaj Muzeoj en Romo, en kiu subskribiĝis la traktatoj de Romo

La traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo kaj la traktato pri Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kune konsistigas la traktatoj de Romo, kiuj kreis la politikan fundamenton por forta kunlaboro kaj alproksimiĝo ĝis federacio de pluraj eŭropaj ŝtatoj post la Dua Mondmilito. Origine la interkonsento nomiĝis "traktato pri la fondo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo", pro la traktato de Mastriĥto pri la fondo de Eŭropa Unio ĝi rebaptiĝis kaj per la traktato de Amsterdamo nove numerigita. Per la traktato, kiel klare indikas la nomo, fondiĝis la Eŭropa Komunum(ar)o. Ĝi estas inter la unuarangaj eŭropaj juraj fontoj. Ekde la ratifikiĝo de la traktato de Lisbono la Eŭropa Komunumo estos kunigita kun la ĝisnuna Eŭropa Unio – pluekzistos sola jura subjekto kun la nomo "Eŭropa Unio". La detaloj de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo plejparte retroveblas en la dua parto de la traktato de Lisbono, la " traktato pri la labormaniero de la Eŭropa Unio".

La traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo origine interkonsentiĝis per la reprezentantoj de la registaroj de wurde Belgio, Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Luksemburgios kaj Nederlando la 25-an de marto 1957 en Romo, post kiam la traktata enhavo antaŭe estis ellaboritaj kadre de la Bilderberg-konferenco. Ĝi ekvalidis la 1-an de januaro 1958, post kiam la lasta ratifikiga dokumento estis deponita ĉe la regiastaro de la Itala Respubliko. La traktato validos dum nelimigita tempo.

La traktaton pri la fondo de la EK kaj la same dum la jaro 1957 subskribitan traktaton pri la fondo de la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio (EURATOMo) oni kune nomas la "traktatojn de Romo".

Pli poste la sekvaj ŝtatoj aliĝis al la traktato:

Aldone al ĝi nerekte aliĝis la kvin novaj federaciaj landoj de Germanio, per la Germania reunuiĝo la 3-an de oktobro 1990. La dek pliaj ŝtatoj, kiuj la 1-an de majo 2004 aliĝis al la Eŭropa Unio, estis rekte akceptitaj en la Union.

La traktato pri la fondo de la EK reprezentas la daŭrigon de la strebo de forta interŝtata kunlaboro en Eŭropo en difinitaj temaroj post la Dua Mondmilito kaj post la fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo. La interkonsenton antaŭis provoj krei traktaton pri Eŭropa Defenda Komunumo, kiuj tamen fiaskis, ĉar la Nacia Asembleo de Francio kun plimulto de la parlamentanaj voĉoj rifuzis voĉdoni pri ĝi. Sekve oni provizore rezignis pri eŭropigo de la defenda politiko kaj koncentriĝis pri la ekonomia eŭropigo integriĝo de la kunlaborantaj membroŝtatoj.

Post la fino de la tempe limigita traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, ties esencaj interkonsentoj dum la jaro 2002 estis integrigitaj en la traktaton pri la fondo de la EK.

La traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo havas interŝtata traktato kaj laŭ la eŭropa juro nomatas "unuaranga jura dokumento". Ĝi havas supernacian norman karakteron kaj pli pezas ol naciaj leĝoj. La jaro de la subskribo de la traktato konsideriĝas la oficiala naskojaro de la Eŭropa Unio. Koresponde dum la jaro 2007 oni festis ties 50-jariĝon.

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

Vidu ankaŭ