Tri koloroj: Blua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri koloroj: Blua
filmo
Originala titolo Trois couleurs: Bleu
Originala lingvo franca lingvo • pola lingvo
Kina aperdato 1993, 4 nov. 1993, 8 sep. 1993, 10 okt. 1993, 5 dec. 1993
Ĝenro filma dramo, arta filmo
Kameraado Sławomir Idziak
Reĝisoro(j) Krzysztof Kieślowski
Produktisto(j) Marin Karmitz
Scenaro Krzysztof Kieślowski • Krzysztof Piesiewicz • Sławomir Idziak • Agnieszka Holland • Edward Żebrowski
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Zbigniew Preisner
Rolantoj Juliette Binoche • Emmanuelle Riva • Julie Delpy • Benoît Régent • Florence Pernel • Guillaume de Tonquédec • Claude Duneton • Florence Vignon • Hélène Vincent • Hugues Quester • Julie Gayet • Philippe Volter • Yann Trégouët • Alain Ollivier • Philippe Morier-Genoud • Zbigniew Zamachowski • Isabelle Sadoyan • Pierre Forget • Daniel Martin • Philippe Manesse • Arno Chevrier • Idit Cebula • Stanislas Nordey • Alain Decaux • Charlotte Véry
Produktinta firmao Eurimages 
France 3 
Canal+
Honorigoj Ora Leono
IMDb
vdr

Tri koloroj: Blua (en franca: Trois couleurs: Bleu, en pola: Trzy kolory: Niebieski) estas drama filmo de 1993 reĝisorita kaj kunverkita de pola Krzysztof Kieślowski. Ĝi estas la unua de tri filmoj kiuj formas parton de la trilogio Tri koloroj, kiu temas pri la idealoj de la Franca Revolucio nome libero, egalo kaj frateco, reprezentataj per la tri koloroj de la Flago de Francio, sekvita de Tri koloroj: Blanka kaj Tri koloroj: Ruĝa. Laŭ Kieślowski, la temo de la filmo estas libero, specife la emocia libero, anstataŭ la plej ofta socia aŭ politika signifo.[1]

La agado okazas en Parizo, kaj la filmo sekvas la historion de virino kies edzo kaj filino mortas en aŭtakcidento. Subite liberigita el siaj familiaj ligoj, ŝi klopodas izoliĝi kaj vivi aparte el siaj iamaj devoj. Tamen, ŝi malkovras, ke ŝi ne povas eviti la homajn konektojn.[2]

Post sia publikigo, Blua ricevis kritikajn laŭdojn kaj kelkajn premiojn, kiel la Ora Leono kaj Pokalo Volpi por la Plej Bona Aktorino en la Festivalo de Venecio. Ĝi restas unu el la plej famaj verkoj de Kieślowski.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Trois Couleurs: Bleu estas kompleksa psikologia studo pri libero (reprezentata per la blua koloro). La agado okazas en Parizo, kie Julie, edzino de fama komponisto Patrice de Courcy, survivas al aŭtakcidento, en kiu li perdas sian edzon kaj sian filinon, Anna. Dum konvalesko, ŝi klopodis memmortigi sin, malsukcese. Kiam ŝi elhospitaliĝis, Julie decidas izoliĝi totale for de la ekstera mondo kaj de la memoroj de sia iama vivo akompanata de sis familio: ŝi vendas sian domon, siajn vestaĵojn kaj ĉiujn siajn posedaĵojn, distanciĝas for de siaj amikoj, reprenas sian fraŭlan familinomon (Vignon), memenfermiĝas en apartamenteto en la urbo dirinte tion al neniu kaj detruas la skizon de la lasta komisio farita al sia edzo, nome klasika peco nefinita kiu estis ludota por la celebro de la kreado de la Eŭropa Unio.

Spite al siaj memdetruaj deziroj, Parizo pelas Julie fronti aspektojn de la pasinteco kiu malhelpas ŝin sekvi antaŭen. Ŝi enamiĝas de Olivier Benoît, la helpanto de sia edzo (kiu ĉiam estis aminta ŝin sekrete) kaj malkovras, ke ŝia edzo Patrice havis amantinon, nome Sandrine, kiu estas graveda el li.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Juliette Binoche: Julie Vignon-de Courcy
  • Benoît Régent: Olivier Benoit
  • Charlotte Very: Lucille
  • Emmanuelle Riva: Madame Vignon (patrino de Julie)
  • Florence Pernel: Sandrine

Simboleco kaj interpretado[redakti | redakti fonton]

La muziko en la filmo estas centra ĉeftemo kiel esprimo de la emocia mondo de Julie, kaj pli precize, esprimo de la eksplodo de emocio spite al ŝia provo izoli sin emocie. Foje, ŝajnas ke la muziko funkcias kiel dialogo inter Julie kaj la roluloj kun kiuj ŝi estas rilata, aŭ kiel sia propra interna dialogo. La nefinita simfonio forlasita fare de ŝia edzo havas profundan rakonton kaj simbolan rolon dum la verkaĵo, kiu reflektas la funebron kaj resanigprocezon de Julie.

Plie, plurajn fojojn dum la filmo, Jolie vidiĝas en naĝejo. La akvo (kiu ofte simbolas emocion), permesas al Julie plonĝi en certa signifo sub realeco, al la emociaj lokoj kiujn ŝi provas eviti, kaj trovi iom da komforto en stato de flosado (en unu el la scenoj, Julie vidiĝas en la akvo en feta pozicio). Alia elemento kiu transdonas la emocian staton de Julie estas la televido, kiam komence de la filmo Julie spektas la entombigon de siaj edzo kaj filino sur televidekrano, simulante specon de emocia dispartigo inter ŝi kaj realeco. Alia uzo de televido okazas kiam Julie vizitas sian patrinon, kiu suferas de Alzheimer-malsano, kaj vivas tute izolite de la mondo kaj homoj, kaj pasas la tempon spektante televidon, kiu ĉi-kaze estas nur reprezento de la realo kaj ne la realo mem. La mens-emocia stato de la patrino de Julie ŝajnas esti la stato kiun Julie povas atingi, kaj tiun mensstato kiun ŝi alfrontas dum la filmo. Krome, la bildoj projekciitaj en televido estas de homoj kiuj faras paraŝutadonbungee, Situacio kiu simulas la provon de Julie ellasi vivon, kaj fali. Sed kiel en la bungea salto, Julie ankaŭ estas ligita al homa fadeno kiu tiras ŝin supren, savante ŝin de perdo.

La filmo levas malfacilan demandon: se homo perdis ĉion, kio estis al li kara, ĉion, kion li amis, ĉu li povos rekomenci? Ĉu nia bezono kiel homoj por emocio kaj homa ligo estas instigo kiu povas esti venkita? La respondo, kiun la filmo donas al ĉi tiu demando, estas, ke ĉi tiu bezono ne povas esti venkita, kaj ke ĝi estas tiu, kiu permesos al ni resaniĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insdorf, Anne, et al. "A Look at Blue". (Featurette) DVD. The Criterion Collection. Three Colors: Blue. 15a de Novembro, 2011.
  2. Kieślowski, Krzysztof. Kieślowski on Kieślowski. Danusia Stok. London: Faber kaj Faber, 1998, p. 212.
  3. "Krzysztof Kieslowski's Acclaimed Films". They Shoot Pictures, Don't They. Arkivita el la originalo la 8an de Julio, 2014. Alirita la 22an de Oktobro, 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Three Colours: Blue en la angla Vikipedio.