Vagaduguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uagaduguo
urbo
Katedralo de Uagaduguo
Oficiala nomo: Ouagadougou
Kromnomo: Ouaga
Ŝtato Burkino Burkino
Regiono Centre
Provinco Kadiogo
Departemento Ouagadougou
Situo Uagaduguo
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 12° 21′ 26″ N 01° 32′ 07″ U / 12.35722 °N, 1.53528 °U / 12.35722; -1.53528 (mapo)
Areo 219,0 km² (21 900 ha)
Loĝantaro 1 031 330 (2005)
Denseco 4 709,27 loĝ./km²
Estro Simon Compaoré
Horzono GMT + 0
Situo enkadre de Burkino
Situo enkadre de Burkino
Situo enkadre de Burkino
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Ouagadougou
Retpaĝo: www.mairie-ouaga.bf
Moskeo de Uagaduguo
Ĉefstrato en Uagaduguo
Flankstrato de Uagaduguo

Uagaduguo estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" (respektive, en Esperanto, "Uago").

Situo

Uagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.

Historio

Kelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.

Industrio

La plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.

Trafiko

En la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Uagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.

Klimato

Em Uagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj