Unio de Kalmar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalmara unio
Plena origina nomo:
Kalmarunionen
 Danio
 Norvegio
 Svedio
13971523 Danio-Norvegio 
Svedio 

historia lando • persona unioreĝlandokonfederacio • dinastia unio
Geografio
Kalmara unio en ĉ. 1500
Kalmara unio en ĉ. 1500
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
4 000 000
Ŝtat-strukturo
persona unio • monarchie aristocratique Monarĥio
Antaŭaj ŝtatoj:
Danio Danio
Norvegio Norvegio
Svedio Svedio
Postsekvaj ŝtatoj:
Danio-Norvegio Danio-Norvegio
Svedio Svedio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La Unio de Kalmar komence de la 16-a jarcento

La Unio de Kalmar estis unio de la reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio, kiu konsistis inter la jaroj 1397 ĝis 1523. La unio estis fakta politika realaĵo, kvankam ĝi formale neniam estis oficialigita.

Teritorio

Krom la nunaj ŝtatoj Danio, Norvegio kaj Svedio la unio ampleksis ankaŭ partojn de Finnlando, kiuj tiam estis parto de Svedio, la insulon Islando kaj la insularon Ferooj, kiuj estis parto de Norvegio, kaj dumtempe ankaŭ Ŝlesvigo-Holstinion, la plejan nordon de Germanio. La Regnaj Konsilantaroj en Danio, Svedio kaj Norvegio neniam subskribis la unian dokumenton, ĉar la reĝino Margareta la 1-a volis multe pli unuecan union ol la nobelaro en la tri nordiaj ŝtatoj. La insuloj kaj urboj de la burĝa komerca Hansa ligo en la regiono ne estis parto de la unio, kaj estis en forte konkurenca rilato al la najbaraj monarkioj. La okcidenta marbordo de Svedio kaj la insulo Bornholm tiuepoke estis okupitaj de Danio.

Krom la Unio de Kalmar, kiu dominis preskaŭ la tutan nordon de la Balta Maro, en la sudo de la maro ekzistis pluraj regnoj de la germanlingva Sankta Romia Imperio, nome la duklandoj Holstinio, Meklenburgo kaj Pomerio, la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj ĉirkaŭ la urbo Königsberg (ekde 1945 Kaliningrado), aldone la regnoj Pollando kaj Litovio kaj dumtempe flanke la Grandduklando Moskvo, kiu kun ŝanĝiĝanta sukceso bataladis kontraŭ Svedio, Litovio kaj la germanlingva Livonia ordeno pri iom da aliro al la Balta Maro.

La Unio de Kalmar estis dominita de la reĝlando Danio, kaj en Svedio kaj Norvegio nur estis tolerita fare de parto de la nobelaro kaj la ekleziaj gvidantoj. Gravaj temoj en la unio daŭre estis la libera aŭ monarkie kontrolita komerco, aparte pro la komerce fortaj Hansaj urboj de la regiono, la propraj interesoj de la plej altaj svedaj nobeloj kaj la posedo de la duklando Schleswig (Ŝlesvigo) en norda Germanio.

Antaŭhistorio

Dum 970 la dana reĝo Harald Bludenta (Harald Blåtand) konkeris grandan parton de Norvegio kaj nomumis la orienton de la lando parto de Danio. Dum 995 Norvegio denove ricevis norvegan reĝon, Olav la 1-a Tryggvason.

Dum la jaro 1035 la Ferooj iĝis parto de Norvegio, dum 1261 Grenlando kaj inter 1262 kaj 1264 Islando. Ekde 1319 la sveda reĝo ankaŭ restis reĝo de Norvegio, kaj tiel restis ĝis 1355.

Margareta la 1-a

Margareta la 1-a estis la filino de la dana reĝo Valdemaro la 4-a kaj edzino de la norvega reĝo Håkon la 6-a Magnusson. Kiam ŝia patro mortis dum la jaro 1375 kaj ne havis filon, ŝi helpe de diplomatoj kaj konsilantoj aranĝis, ke la dana Regna Konsilio elektis ŝian neplenaĝan filon Olaf la 3-a reĝo de Danio. Ŝi mem transprenis la regadon por sia filo.

Dum 1380 ankaŭ mortis reĝo Håkon, kaj Olav iĝis infana reĝo de Norvegio. Fakte Margareta nun estis reĝino de ambaŭ regnoj. Dum 1387 Olav mortis, ankoraŭ ne plenaĝa, kaj formale la regado de Margareta nun estus finita. Tamen ŝi konvinkis la Regnajn Konsiliojn de ambaŭ ŝtatoj konfirmi ŝian regadon: Ŝia juna parenco Eriko de Pomerio iĝis unue reĝo de Norvegio, poste ankaŭ de Danio, kaj fakte Marareta ĝis ŝia morto restas regantino de ambaŭ regnoj.

Dum 1397 Margareta krome sukcesis establi la Union de Kalmar kaj unuigi la duoblan regnon Danio-Norvegio kun Svedio. Post ŝia morto Eriko transprenis la regadon de ĉiuj tri regnoj, kvankam la rilato al la sveda Regna Konsilio restis problema.

Nur dum 1523 Svedio sub la reĝo Gustavo Vasa malmembriĝis el la Unio. Norvegio kun siaj kolonioj plue restis ligita al Danio.

Regantoj

Listo de regantoj de la Kalmara unio.

Nomo Regado Danio Regado Norvegio Regado Svedio Rimarkoj
Margareta la 1-a 1387–1412 1388–1412 1389–1412 Regentino
Eriko de Pomerio 1412–1439 1412–1441 1412–1442 Dinastio Greifen. Pranevo de la antaŭa
Kristoforo de Bavario 1439–1448 1441–1448 1442–1448 Dinastio Vitelsbaĥoj. Nevo de la antaŭa
Karolo la 1-a / 8-a 1449–1450 1448–1470 Dinastio Bonde
Kristiano la 1-a 1448–1481 1450–1481 1457–1464 Oldenburga dinastio
Johano la 1-a 1481–1513 1481–1513 1497–1501 Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa
Kristiano la 2-a 1513–1523 1513–1523 1520–1521 Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa. Lia posteulo estis Frederiko la 1-a por Danio-Norvegio kaj Gustavo Vasa por Svedio.

Vidu ankaŭ