Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleanor Roosevelt kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estas dokumento de Unuiĝintaj Nacioj, adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1948 en Palaco Chaillot, Parizo. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas grava, ankaŭ laŭ historia vidpunkto, ĉar ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu universale, t.e. en ĉiu tempo kaj en ĉiu loko, agnoskas homajn rajtojn. Tiu dokumento naskis el indigno kaŭzita fare de la kruelaĵoj okazintaj dum la dua mondmilito kaj do, ĉi tiu Universala Deklaracio konsistigas unu el la fundamentaj dokumentoj verkitaj de UN. Tiu dokumento estas simpla deklaro pri la principoj de Asembleo, do, ĝi ne havas rekte juran valoron, sed konsistigas nur etikkodo. Malgraŭ tio, ĝi estas kreita por difini la esprimon homaj rajtoj de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj mem, kaj aldone, en ĝi ĉeestas valoroj kiujn la ĝenerala internacia juro konsideras nemalhaveblaj (latine ius cogens); sekve multaj postmilitaj internaciaj Ĉartoj (kaj do kun jura valoro) baziĝis sur ĉi tiu Deklaracio.

Pri la preparlaboroj de René Cassin, la ĉefaj dokumentaj bazoj de ĉi tiu Universala Deklaracio estis unue Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kreita kaj proklamita dum Franca Revolucio (1789), la Dekkvar Punktoj de Woodrow Wilson (1918), la kvar principoj de Atlantika Ĉarto de Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill (1941) kaj parte Berna Konvencio pri ekvilibro inter aŭtorrajtoj, kopirajtoj kaj instrurajtoj. La filozofiaj bazoj troveblas ĝenerale ĉe la Klerismo, sed ankaŭ ĉe John Locke, Jean-Jacques Rousseau, Voltaire, Immanuel Kant, Nietzsche kaj ankaŭ Jacques Maritain, kiu persone partoprenis la redaktadon la deklaracion mem.

La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Dekraracio ankaŭ estas fundamento de internacia juro de homaj rajtoj kun Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Kio estas homaj rajtoj?

Ĉiu havas certajn rajtojn, simple pro la fakto esti homo. Tiuj estas rajtoj, ĉar oni rajtas esti tia, fari aŭ havi certajn aferojn. Ĉi tiuj rajtoj ekzistas por via protekto kontraŭ homoj kiuj volas damaĝi aŭ dolorigi vin. Ili ekzistas ankaŭ por realigi ke ni povas pace kunvivi.

Ekzistas tridek bazaj homaj rajtoj.

Iu, kiu kontrolis ĉu oni skribe fiksu ĉi tiujn rajtojn por ĉiu en ĉiu lando, estis sinjorino Eleanor Roosevelt, la edzino de Franklin D. Roosevelt, kiu estis prezidanto de Usono de 1933 ĝis 1945.

Sinjorino Roosevelt diris pri ĉi tiuj homaj rajtoj:

Kie fakte komenciĝas la universalaj rajtoj?

Ĉe ĉiu angulo de strato, en ĉiu vilaĝeto tro malgranda por mapo. Estas afero por la individuo aŭ la entrepreno kie laboras la individuo. Tiuj estas la lokoj kie ĉiu viro, ĉiu virino kaj ĉiu infano volas esti traktataj egale, volas esti juĝataj egale, volas havi egalajn ŝancojn. Se en tiuj ĉi lokoj la rajtoj ne havas sencon, ili havos sencon nenie. Se homoj ne respektas ĉi tiujn rajtojn etskale, ni ankaŭ ne povas esperi plibonigon grandskale.

Pri Unuiĝintaj Nacioj

Unuiĝintaj Nacioj estiĝis la 24-an de oktobro 1945, ĝuste post fino de la Dua Mondmilito. Ilin formis la kvin plej gravaj (tiutempaj) potencoj kiuj gajnis la militon: Britio, Francio, Usono, Sovetio kaj Ĉinio. Ili kunvenis kun 47 aliaj landoj kaj evoluigis organizaĵon por preventi ke ontaj generacioj iam devus sperti plian militon. En la postaj jaroj pliaj landoj decidis ke ili volas aliĝi al ĉi tiuj Nacioj. Nuntempe, 189 landoj membriĝas en Unuiĝintaj Nacioj.

Kio estas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj?

Pro tio ke la celo de Unuiĝintaj Nacioj estas alporti pacon al ĉiuj landoj de la mondo, grupo da homoj, gvidata de sinjorino E. Roosevelt, verkis specialan dokumenton kiu deklaras la rajtojn, kiujn ĉiu en la tuta mondo posedas. Ĉi tiu dokumento nomiĝas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La 30 homaj rajtoj

Jen versio kiu estas parte mallongigita, parte teksto ŝanĝiĝis kaj aldoniĝis. La originala teksto troveblas sur la paĝo Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉe UN.

1. Ni ĉiuj estas liberaj kaj egalvaloraj

Ni ĉiuj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Oni devas nin ĉiujn trakti same.

2.Ne diskriminaciu

Ĉi tiuj rajtoj apartenas al ĉiu, malgraŭ niaj diferencoj.

3.La rajto vivi

Ni ĉiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.

4.Sklaveco forpasis

Neniu havas rajton nin sklavigi. Ni povas sklavigi neniun.

5.Torturado

Neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.

6.Ni ĉiuj havas la saman rajton utiligi la leĝaron.

Mi estas persono, same kiel vi!

7.Ni ĉiuj estas protektataj de la leĝaro.

La leĝaro samas por ĉiu. La leĝoj devus trakti nin ĉiujn same.

8.Egala traktado de jure egalaj tribunaloj.

Kiam ni estas neegale traktitaj, ni ĉiuj povas konsulti la leĝaron.

9.Nejusta mallibereco

Sen bona kialo, neniu havas rajton sendi nin al malliberejo kaj teni nin tie aŭ ellandigi nin.

10.La rajto je proceso

Se ni estas prijuĝataj, oni faru tion publike. La homoj kiuj juĝas pri ni, ne lasu sin influi de aliaj.

11.Senkulpa, krom se kulpo pruvita.

Neniu estu kulpigita pri io, ĝis lia kulpo estas pruvita. Kiam iuj opinias ke ni faris ion maljustan, ni havas rajton evidentigi ke tio ne veras.

12.La rajto je privateco

Neniu provu nin misfamigi. Neniu havas la rajton eniri nian domon aŭ malfermi niajn leterojn.

13.Libereco moviĝi

Ni ĉiuj havas rajton iri en nia lando kien ajn ni volas kaj vojaĝi laŭ niaj deziroj.

14.La rajto je azilo

Se ni timas esti malbone traktotaj en nia propra lando, ni ĉiuj havas rajton fuĝi al alia lando por esti sekuraj.

15.La rajto je ŝtataneco

Ni ĉiuj havas rajton aparteni al iu lando.

16.Geedziĝo kaj familio

Ĉiu plenkreskulo havas la rajton edz(in)iĝi kaj fondi familion, se li aŭ ŝi tion deziras. Viroj kaj virinoj havas egalajn rajtojn.

17.Aferoj kiuj estas viaj

Ĉiu havas la rajton posedi aŭ dividi siajn posedaĵojn. Neniu devus forpreni niajn aferojn sen bona kialo.

18.Libereco pensi

Ni ĉiuj havas la rajton kredi kion ni volas kredi, havi religion aŭ ŝanĝi je religio se ni tion deziras.

19.Libere diri kion vi volas

Ni ĉiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas, diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj.

20.Renkonti homojn kie ajn

Ni ĉiuj havas la rajton renkonti niajn geamikojn kaj pace kunlabori por defendi niajn rajtojn. Neniu povas devigi nin aparteni al grupo, se ni tion ne volas.

21.La rajto je demokratio

Ni ĉiuj havas la rajton partopreni en la registaro de nia lando. Oni devus permesi al ĉiu plenkreskulo elekti siajn gvidantojn.

22.La rajto je sociala sekureco

Ni ĉiuj havas la rajton je loĝado, medicina zorgo, edukado, zorgo pri infanoj kaj, se maljunaj aŭ malsanaj, sufiĉe da mono por vivi kaj por medicina helpo laŭ la disponeblaj rimedoj.

23.La rajto de la dungito

Ĉiu plenkreskulo havas la rajton praktiki metion, kontraŭ justa salajro kaj la rajton membri en sindikato.

24.La rajto ludi

Ni ĉiuj havas la rajton ripozi post laboro kaj malstreĉiĝi.

25.Lito kaj ion por manĝi

Ni ĉiuj havas la rajton je bona vivo. Patrinoj kaj infanoj, maljunuloj, senlaboruloj aŭ handikapuloj, ĉiuj homoj rajtas je bonaj prizorgoj.

26.La rajto pri edukado

Edukado estas rajto. Elementa edukado devus esti senpaga. Ni devus lerni pri Unuiĝintaj Nacioj kaj pri tio kiel trakti kun aliaj homoj. Niaj gepatroj povas elekti kion ni lernu.

27.Kulturo kaj aŭtora rajto

La aŭtora rajto protektas ies artistajn kreaĵojn kaj tion kion li aŭ ŝi verkis. Laŭ ĉi tiu aŭtorrajta leĝo aliaj ne rajtas tion transpreni sen permeso. Ni ĉiuj havas la rajton je nia propra vivstilo. Ni havas la rajton profiti la bonajn aferojn de la vivo kiujn donas kulturo kaj scienco al ni.

28.Libera kaj egalrajta mondo

Devas ekzisti certa ordo tiel ke ni ĉiuj disponas niajn rajtojn kaj liberecojn en nia lando kaj ĉie en la mondo.

29.Niaj respondecoj

Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu sola estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco. Rilate aliajn homojn ni havas devon kaj ni devus protekti iliajn rajtojn kaj liberecojn.

30. Neniu povas de ni forpreni ĉi tiujn rajtojn kaj liberecojn.

Antaŭaĵoj

Estiĝo de la koncepto pri Homaj rajtoj en la okcidenta filozofio:


Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara