Unukornula kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La hodiaŭa enirejo.

La Unukornula kaverno estas la plej granda elmontra kaverno en la okcidenta harca regiono. Ĝi troviĝas apud Scharzfeld, urboparto de Herzberg am Harz.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1541-a la kaverno unue en dokumentoj estis menciita. Baldaŭ ĝi iĝis fama pro ke oni atribuis la tie elfositajn ostojn kaj dentojn al unukornulo, mita besto.

En 1686 vizitis la lokon Gottfried Wilhelm Leibniz kaj raportis pri ĝi kiel ankaŭ pri la komerco de unukornulaĵoj, ĉefe kiel sekspotencfortigilo. Otto von Guericke, la tiama urbestro de Magdeburgo, en sia verko Neue Magdeburger Versuche interpretis fosilian trovon kiel skeleton de unukornulo: "Es trug sich auch in diesem Jahre 1663 zu, (...) daß man das Gerippe eines Einhorns fand."[1] Tio pli malfrue incitis Leibniz desegni en sia artikolo Protagaea imagan bildon de tia besto. Ĝin hodiaŭ oni uzas kiel reklamilon por la kaverno.

En 1872 Rudolf Virchow komencis sistemajn esplorojn surloke kaj eltrovis ke la ostoj apartenis al grandaj mambestoj. Ĝis hodiaŭ oni science identigis pli ol 70 bestospecojn entute, inter kiuj estas 60 mamuloj kiel la kaverna urso, kaverna leono kaj lupo. La kavernon oni petole kromnomi povus giganta tombejo de homoj kaj bestoj, kies spuroj kaŝas en la multajn metrojn dika tavolo argila. Troviĝas prempiedsignoj de aliaj scienculoj, kiuj vizitadis kaj esploradis, ekzemple de Goeto, William Buckland, Georges Cuvier.

Komence de la 20-a jarcento la germandevena geologo Anselmo Windhausen, kiu poste vivis kaj laboris plejparte en Argentino, estis gvida sciencisto pri la kaverno. En 1905 la aliro al la kaverno al la vizitantoj ege plifaciliĝis per konstruo de alirgalerio. De la entute 610 metroj elmontriĝas nur 270 metroj. La kaverno estas prizorgita fare de societo kiu aranĝis de aprilo ĝis novembro rondgvidadojn. Krome tie troviĝas etapa celo de la migradopado Harzer Baudensteig, same kiel ekzemple ĉe Großer Knollen, Bismarka turo apud Bad Lauterberg, HanskühnenburgRavensberg. La atingo de etapaj celoj kutime dokumentiĝas per stampo.

La kaverno kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sur diversaj informŝildoj ĉe la apuda gastejo oni informas la vizitantojn pri la kaverno ankaŭ en la internacia lingvo. Gvidadoj regulaj en Esperanto bedaŭrinde ne okazas.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ onidiroj estas konekso inter la malkovro de la kaverno kaj la proksime situanta Ŝtona preĝejo (Steinkirche). Tie dum pagana tempo vivis saĝulino konsilanta helpopetantojn. Ŝi estis forpelita fare de monaĥo en froko nigra, kiun akompanis soldatoj frankaj kaj estis helpita de unukornulo. Poste ŝi aliĝis al la sorĉistinaro de la Hexentanzplatz. Poste malaperis la monaĥo en la tero ekzakte tie, kie oni malkovris la kavernon. Direndas tamen, ke malkovro de la kaverno neniam estis, ĉar ĝi estas konita ekde la ŝtonepoko kaj ŝajne neniam estis forgesita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Andreas Friedrich: Naturdenkmale Niedersachsens. Hannover, 1980. ISBN 3-7842-0227-6
  • Ralf Nielbock: Die Einhornhöhle . München 2010. ISBN 978-3-89937-123-9
  • Ralf Nielbock: Die Suche nach dem diluvialen Menschen - oder: Die Erforschungsgeschichte der Einhornhöhle. En: Die Kunde/nova serio 53; 2002 (surrete)
  • Kaufmann; Nielbock; Romanov: Geophysikalische Untersuchungen an der Einhornhöhle, Südharz in: Mitt.Verb.dt. Höhlen- u. Karstforscher 56 (3). München 2010 ISSN 0505-2211
  • R. Nielbock, H.-G. Röhling: Geotop-Ensemble Zechsteinkarstlandschaft Südharz: Einhornhöhle und Rhumequelle - Geotope von nationaler Bedeutung en: SDGG kajero 42, Hannover, 2006 ISBN 978-3-932537-38-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵo ĉe: Harald Gebhard/Mario Ludwig Von Drachen, Yetis und Vampiren - Fabeltieren auf der Spur, BLV Buchverlag, München, 2005, p. 19