Várzea Paulista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Várzea Paulista
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Macro Metropolitana Paulista
Mikroregiono Jundiaí
Fondita 1886
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 771  (2022) [+]
Loĝdenso 3 343 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 13′ S, 46° 50′ U (mapo)-23.210833333333-46.827777777778Koordinatoj: 23° 13′ S, 46° 50′ U (mapo) [+]
Alto 745 m
Areo 34,63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Várzea Paulista (Brazilo)
Várzea Paulista (Brazilo)
DEC
Várzea Paulista
Várzea Paulista
Situo de Várzea Paulista

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Várzea Paulista [+]
vdr

Várzea Paulista (oficiale portugale Município de Várzea Paulista) estas municipo kaj urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista, en la mikroregiono Jundiaí kaj apartenas al urbaro de Jundiaí. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 115 771 loĝantoj sur areo de 34,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 343 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 81 348. La teritorio havas komunan limon kun Campo Limpo Paulista kaj Jundiaí.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Várzea Paulista situas en altebenaĵo en sudorienta parto de la lando inter San-Paŭlo (urbo) kaj Campinas apud Jundiaí. La najbaraj municipoj estas Campo Limpo Paulista, Jundiaí kaj Franco da Rocha. Campinas troviĝas 42, San-Paŭlo kaj Guarulhos po 43, Curitiba 348, Nova Iguaçu 350, Rio-de-Ĵanejro 370, Belo Horizonte 473, Goiânia 770, Braziljo 833, Campo Grande 860, Porto Alegre 875, Salvador de Bahio 1436, Maceió 1914, Teresina 2061, Recife 2112, Natalo (Brazilo) 2303, São Luís 2317, Belém 2426, Manaus 2647 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido al kirko en Várzea Paulista

Historio de Várzea Paulista komenciĝis inter 1867-1886, kiam la britoj konstruis fervojon inter Santos kaj Jundiaí. Pli frue estis tie kultivejo pri kafoj, sed granda frosto okazis en 1878. Post jaroj la unua produktejo de brikoj ekfunkciis, ekde 1888 jam oni produktis alkoholojn. En 1891 la fervoja stacidomo estis inaŭgurita. La loko apartenis al Jundiaí ĝis la memstareco en 1956. La oficiala nomo estis Secundino Veiga, sed ĝi apartenis al distrikto de Jundiaí. En 1965 ĝi iĝis komunumo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Várzea Paulista estas granda produktanto de orkidacoj en Brazilo. oni okupiĝas ankaŭ pri fruktoj, sed en la urbego gravas la industria sektoro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Várzea Paulista apartenas al la subtropika klimato. Averaĝe pluvas jare ĉ. 1350 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La plej ofte pluvas januare, plej malofte aŭguste. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Várzea Paulista havas la plej proksiman flughavenon en Jundiaí (9 km), krome vojajn kaj fervojajn kontaktojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]