Dua Vatikana koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vatikana Dua Koncilio)
2-a Ekumena Vatikana Koncilio
koncilia dato 11-a de oktobro 1962 – 8-a de decembro 1965
akceptita de la katolika eklezio
antaŭa koncilio Unua Vatikana koncilio
posta koncilio
kunvokita de papo Johano la 23-a
prezido papo Johano la 23-a (1962)
papo Paŭlo la 6-a (1963-1965)
partopreno 2450
temoj Eklezio, liturgio, Biblio, moderniĝo, ekumenismo, religia libereco, nekristanaj religioj
konciliaj dokumentoj 4 konstitucioj, 9 dekretoj, 3 deklaroj
vdr

La Dua Vatikana Koncilio estis la 21-a ekumena koncilio de la katolika eklezio (1962-1965) kaj unu el la plej gravaj.

Preparoj kaj paso[redakti | redakti fonton]

La koncilio estis kunvokita de papo Johano la 23-a je la 25-a de januaro 1959. La oficialan kunvokon sekvis tri jaroj da laboro, dum kiuj prepara komisiono konsultis ĉiujn katolikajn episkopojn kaj difinis la temojn traktotajn dum la plenkunsidoj de la koncilio.

Johano la 23-a oficiale malfermis la Duan Vatikanan Koncilion la 11-an de oktobro 1962 en la Vatikana Baziliko.

Post la morto de Johano la 23-a lia posteulo Paŭlo la 6-a daŭrigis la koncilion. Ĝi dividiĝis en naŭ sesiojn kaj kvar periodojn kaj finiĝis la 7-an de decembro 1965. Ĝi promulgis 16 dokumentojn: kvar konstituciojn, tri deklarojn kaj naŭ dekretojn.

La koncilio subtenis la liberecon de religio kaj la dialogon kun anoj de aliaj fidoj. Jam laŭ la kunvoko ĝi estis "paŝtista" koncilio; tio signifas, ke ĝia celo ne estis difini dogmojn aŭ kondamni herezaĵojn. Unu el ĝiaj agoj estis reformo de la liturgio, per kiu ĝi interalie reduktis la signifon kaj uzon de la latina lingvo en liturgio. Tamen dum ĉi tiu koncilio mem ĉio ankoraŭ faritis en la latina lingvo; unu oficiala spertulo pri lingvaj demandoj estis Karl Egger. Ĝi kompetigis la decidojn de la Unua Vatikana Koncilio (1868 ĝis 1870) precipe rilate al la rilato inter la papo kaj la episkopoj en la eklezio.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La eklezio[redakti | redakti fonton]

Elirejo de la Baziliko de Sankta Petro.
Kardinaloj elirantaj el la Baziliko de Sankta Petro

Sendube la plej rezultohava dokumento redaktita de la Dua Vatikana Koncilio estis la dogma konstitucio pri la Eklezio Lumen Gentium (Lumo de la gentoj), promulgita de Paŭlo la 6-a la 21-an de novembro 1964. La teksto forlasis la institucian koncepton de la Eklezio, kies kerno estis la monarĥa aŭtoritato de la papo. La demando de povo en la Eklezio ja rolis, sed nur ekde la 3-a ĉapitro.

Laŭ J. O’Malley, sur la ĉefe institucia koncepto de la Eklezio, naskita en la 16-a jarcento en etoso de kontraŭstaro al protestantismo, baziĝis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj manlibroj celitaj por seminarioj. Tie la Eklezio priskribiĝis kiel "perfekta societo", sankta kontraŭpezo al la laikaj publikaj povoj. Tiu koncepto ankoraŭ inspiris la unuan version de la malneto pri la Eklezio. La episkopo de Bruĝo, Émile-Joseph De Smedt, denuncis tiun version per fama parolado, riproĉante ĝiajn "triumfismon", "klerikismon", kaj "jurismon"[1].

Dokumentoj[redakti | redakti fonton]

La koncilio formulis, decidis kaj promulgis jenajn 16 dokumentojn:

Unua sesio[redakti | redakti fonton]

La unua sesio (11-a de oktobro ĝis 8-a de decembro 1962) ne promulgis dokumentojn.

Dua sesio[redakti | redakti fonton]

La dua sesio (29-a de septembro ĝis 4-a de decembro 1963) promulgis jenajn dokumentojn:

Tria sesio[redakti | redakti fonton]

La tria sesio (14-a de septembro ĝis 21-a de novembro 1964) promulgis jenajn dokumentojn:

Kvara sesio[redakti | redakti fonton]

El la kvara sesio (14-a de septembro ĝis 8-a de decembro 1965) rezultis jenaj dokumentoj:

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj ne-rom-katolikaj kristanaj eklezioj estis reprezentataj ĉe la koncilio per observantoj; kelkaj malgrandaj eklezioj tiucele grupiĝis. Nura escepto estis la ortodoksa eklezio. La rus-ortodoksa eklezio sendis observanton, kvankam la Ekumena Patriarkejo en Istanbulo antaŭe anoncis, ke ĉiuj ortodoksaj eklezioj decidis ne sendi observantojn.

Sume estis 3.044 partoprenantoj, inter ili ankaŭ la postaj papoj Paŭlo la 6-a, sub kies gvidado la koncilio finiĝis, Johano Paŭlo la 1-a, Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Progresemaj kristanoj, kaj ankaŭ nekristanoj, ofte kritikis la limigitecon de reformoj deciditaj de la koncilio, kiu ekzemple ne tuŝis la demandojn de pastra edzeco, virina pastreco, eksedziĝo, samseksemo.

La italo Giorgio Gaber verkis satiran kanton pri la koncilio: "E la chiesa si rinnova" ("Kaj la eklezio renoviĝas").

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. O'Malley 2012, paĝo216.