Vepreja eriko
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Erica arborea L. |
||||||||||||
La Vepreja eriko, aŭ Arba eriko ( Erica arborea ) estas arbedo aŭ arbeto kun tipa alto de 1-4m. Iuj specimenoj atingas 7m. La multnombraj etaj floroj estas blankaj. La vepreja eriko preferas acidajn grundojn. Ĝi troviĝas plejofte en la makisoj, sekaj ĉiamverdaj arbustaroj, ĉiuj en la Mediteranea ekoprovinco de la Palearkta ekozono, okcidente ĝis Portugalujo, Kanarioj kaj Madejro. Nekontinuaj partoj de la arealo de vepreja eriko ankaŭ troviĝas en iuj montaraj regionoj de la Afrotropika ekozono, inkluzive la Altaĵaroj de Etiopujo, Ruwenzori kaj la montaroj de Kameruno.
La ligno estas uzata por la fabrikado de pipoj.
Aliaj alt-kreskantaj erikaj specioj , inkluzive la Portugala eriko ( Erica lusitanica ) kelkfoje estas nomataj Arba eriko.
Bildaro [redakti]
Bibliografio [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Adams, W.M., A.S. Goudie & A. R. Orme (eds.) 1996 : 'The Physical Geography of Africa, Oxford University Press, p. 55.
- Métro A. & Ch. Sauvage 1955 : Flore des végétaux ligneux de la Mamora, Société des sciences naturelles et physiques du Maroc, Rabat, 498 pp. ( p. 406-406 ) france

