Veroksa perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Veroksa perdriko
Veroksa perdriko
Veroksa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Subfamilio: Perdrikenoj
Genro: Tetraophasis
Specio: T. obscurus
Tetraophasis obscurus
(Verreaux, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Veroksa perdriko (Tetraophasis obscurus) estas specio de birdoj de la familio Fazanedoj. Ĝi troviĝas nur en centra Ĉinio (el centra Kansuo kaj orienta Cingajo al nordo (regiono Songpan) kaj okcidente de Seĉuan (regiono de Baoksing). ) kaj Barato. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj.

La komuna nomo rememoras la francan naturaliston Jules Verreaux.[1]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu perdriko loĝas montare, inter 3000 kaj 4100 m, en alpaj herbejoj situantaj sur la arbarlimo kie ili vivas inter arbustaro. Ili ŝatas ankaŭ la ŝtonecajn deklivojn kaj ravinojn. Madge & McGowan (2002) citas la kazo de ino portnata radielsendilon kiu faris migradon altitude de 2850 m printempe al 3000– 3350 m somere.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu perdrikoj estas malmulte konataj, kaj ĝenerale vidataj ĉu solaj ĉu pare, ĉiam en malferma medio. Kaze de alarmo, ili preferas fuĝi kure kaj krie.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas simila al tiu de Tetraophasis szechenyii, sufiĉe raŭkaj kaj gorĝeca. Birdo ekkrias kaj aliaj respondas; tiu brua koncerto aŭdeblas tre malproksime montare (Madge & McGowan 2002).

Statuso, konservado[redakti | redakti fonton]

La Veroksa perdriko ne estas konsiderata minacata (BirdLife 2010) ĉar loĝas sur prerioj de alta montaro. Tamen konstruado de altaj ŝoseoj povus okazigi estontajn danĝeron. Madge & McGowan (2002) konsideris tiun specion kiel preskaŭ minacata pro fragmentata distribuado kaj habitatodetruo, kiu izoligas la populaciojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hennache, A. & Ottaviani, M. (2011). Cailles, Perdrix et Francolins de l’Ancien Monde, 400 pages. Editions W.P.A. France, Clères, France.
  • Madge, S. & McGowan, P. J. K. (2002). Pheasants, Partridges & Grouse. Helm, London.
  • Zhao, Z. J., Zhang, S. & Feng, K.F. (1992). The biology of the Daurian Partridge (Perdix dauuricae suschkini) in northeastern China. First International Symposium on Partridges, Quails, and Francolins., Gibier Faune Sauvage, 9 : 597-604.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beolens, Bo; Watkins, Michael. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. Londono: Christopher Helm, p. 350–351.