Victor Serge
El Vikipedio
Victor Serge (n. 30-an de decembro 1890; m. 17-an de novembro 1947) estis verkisto, revoluciulo, anarkiisto.
[redakti] Vivo
Victor Serge naskiĝis kiel Victor Lvoviĉ Kibalĉiĉ en Bruselo, filo de politikaj rifuĝintoj el Rusio. Li aniĝis junaĝe en la belga socialisma junulara organizo Jeunes Gardes, kiun li baldaŭ forlasis pro neado de la reformismo. Eb aĝo de 19, li translokiĝis al Paris kaj aliĝis al la anarkiistoj, iĝis kuneldonanto de la eldonaĵo L'Anarchie. Pro sia apogo je la Bonnot-bando (anarkiista grupo, kiu efektivigis senposedigojn kaj atakojn), li estis en 1912 enprizonigita je 5 jaroj. Post liberiĝo en 1917, translokiĝis li al Barcelona (tie li prenis la nomon Serge), kie li kunlaboris pri la anarki-sindikala gazeto Tierra y Libertad kaj partoprenis ribelon en julio de 1917.
Post eko de la rusa reolucio, li volis tienveturi, sed la franca registaro enprizonigis lin denove je unu jaro kiel suspektindan eksterlandanon. Li alvenis en Rusio nur en 1919 por apogi la revolucion. La problemojn li klarigis por si per la ekstera premo (blankgvardianoj, eksetra atako) kaj laboris kun Zinovjev.
Post matrosribelo de Kronstadt – en marto de 1921- li seniluziiĝis kaj retiriĝis al bieneto kun sia bopatro por konstrui agrikultutan komunumon proksime al Petrogrado. Tiu provo baldaŭ fiaskis pro malamika sinteno de la lokaj kamparanoj. Serge tiam eklaboris por Kominterno en Germanio kaj partoprenis en la ribelo de aŭtuno de 1923.
Post reveno en Rusio, li aliĝis al la maldekstra opozicio de Lev Trockij, sed post ties dibato kaj malpermeso li estis en 1927 ekskludita el la partio kaj semajnojn poste eĉ arestita. Serge liberiĝis pro solidara kamapanjo de la francaj geamikoj.
La sekvajn kvin jarojn plenumis li pri verkado de kelkaj romanoj kaj historiaj studaĵoj, kiujn li poste kontrabandis eĉ al Francio kaj li tie parte aperigis ilin. Inter 1928 kaj 1933 lin daŭre ĉiaknis la sekreta polico, kiu kaŭzis gravan malsanon ĉe sia amikino Liuba. Serge estis juĝita je trijara ekzilo al Orenburg/Uralo en 1933. Tie li organizis kun sia filo kaj aliaj ekzilintoj opozician grupon. En 1936 – danke al nova kampanjo – povis li forlasi la Sovetunion kaj li kaj lia familio ricevis azilon en Belgio, sed li baldaŭ pluveturis al Parizo.
Serge kontaktis Trockijon, sed ili baldaŭ malakordis pri la matrosribelo kaj la hispana enlanda milito. Pro okupo de Francio li fuĝis el Eŭropo al Meksiko (1940-41).
Tie li estis en daŭra danĝero pro la lokaj stalinistoj. Li mortis en 1947 izole kaj malriĉe je korinfarkto.
Liaj verkoj skizas antiaŭtoritatan socialismon.
Victor Serge estas patro de la meksika murales-pentristo Vladimir Rusakov (1922-2005).
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Victor Serge Home Page (angle)
- Tekstoj de Victor Serge en MIA (germane kaj france)

