Virginia vermivoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Virginia vermivoro
Virginia vermivoro, ino
Virginia vermivoro, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Vermivora
Specio: 'V. virginiae'
Vermivora virginiae
(Baird, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Virginia vermivoro, Vermivora virginiae, estas birdospecio de la amerika familio de Paruliedoj kaj genro de Vermivoroj, kio signifas “manĝantoj de vermoj”, tio estas de raŭpoj, kiuj estas grava parto de la dieto de kelkaj tiaj specioj.

Nomo kaj disvastiĝo

Spite tion kion la nomo povus sugesti, la Virginia vermivoro ne estis fakte nomata laŭ la usona ŝtato de Virginio, ĉar la birdoteritorio atingas orienten nur ĝis la ŝtato de Teksaso. La orienta birdoteritorio plej komuna estas centraj kaj sudaj montoj de Koloradio, centra Vajomingo, kaj centra kaj okcidenta Nov-Meksiko. La birdo estis nomata laŭ Virginia Anderson, edzino de armea kuracisto kiu malkovris la birdon ĉe Fort Burgwin, Nov-Meksiko, en 1858. Kiam Spencer Fullerton Baird de la Smithsonian Institution plene priskribis la birdon por la scienco en 1860 li honoris la dezirojn de la malkovrinto de la vermivoro kaj elektis la nomon de Virginia kaj por la komuna kaj por la scienca nomo.

Aspekto

La Virginia vermivoro estas malgranda birdo, nur 10 al 11,4 cm longa. Ĝi estas ĉefe griza, kun iom pli hela suba ventro kaj blanka okulringo. Pugo kaj subvosto estas flavaj. Maskloj havas ankaŭ flavan makulon en brusto kaj ruĝecan kronon, ambaŭ el kiuj forestas ĉe inoj kaj nematuruloj. La Virginia vermivoro povas esti facile konfuzata kun la Kolima vermivoro, sed ĝi estas pli malgranda kaj havas pli flavan pugon.

Ekologio

Virginia vermivoro estas komuna en densa arbaro de pinoj kaj arbustaroj ĉriveraj en montetoj je altitudoj el 2,000 al 2,700 m super marnivelo. Ĝi someras en Sudokcidenta Usono kaj migras tiom suden kiom ĝis Belizo dumvintre, kaj haltas ĉe kelkaj insuloj de Karibio kiaj Bahamoj, Kubo, kaj Turkoj kaj Kajkoj.

Nestojn oni konstruas surgrunde, kaŝe inter mortintaj folioj kaj tufoj el herbo ĉebaze de arbusto aŭ arbeto. Temas pri tasforma nesto konstruita el musko, herbo, arboŝeleroj kaj radiketoj. La ino demetas 3 al 5 ovojn, kiuj estas blankaj kun fajnaj brunaj makuletoj. Ambaŭ seksoj zorgas la idojn, sed apenaŭ oni konas pri kovado aŭ aliaj nestokutimoj.

Referencoj

Plia legado

Libroj

  • Olson, C. R., and T. E. Martin. 1999. Virginia’s Warbler (Vermivora virginiae). In The Birds of North America, No. 477 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Tezo

  • Conway, Courtney Joseph, Ph.D., (1998) Ecological and physiological constraints on avian incubation behavior and nest-site selection. University of Montana, 149 pages.

Artikoloj

  • Berry ME & Bock CE. (1998). Effects of habitat and landscape characteristics on avian breeding distributions in Colorado foothills shrub. Southwestern Naturalist. vol 43, no 4. p. 453-461.
  • Howard P. (1999). Virginia's Warbler at Kennesaw Mountain, Cobb County, Georgia. Oriole. vol 64, no 1-2. p. 5-6.
  • Martin PR & Martin TE. (2001). Behavioral interactions between coexisting species: Song playback experiments with wood warblers. Ecology. vol 82, no 1. p. 207-218.
  • Martin PR & Martin TE. (2001). Ecological and fitness consequences of species coexistence: A removal experiment with wood warblers. Ecology. vol 82, no 1. p. 189-206.
  • Sedgwick JA. (1987). Avian Habitat Relationships in Pinyon-Juniper Woodland. Wilson Bulletin. vol 99, no 3. p. 413-431.
  • Swanson DL, Palmer JS, Liknes ET & Dean KL. (2000). A breeding population of Virginia's warblers in the southwestern Black Hills of South Dakota. Southwestern Naturalist. vol 45, no 1. p. 39-44.
  • Voelker, Gary and Sara L McFarland. (2002) Molt patterns and molting grounds of Lucy's and Virginia's Warblers: Similar yet different. The Wilson Bulletin. Vol 114, no 2. p. 255 (9 pages).

Eksteraj ligiloj