Yuval Noah Harari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yuval Noah Harari
Persona informo
יובל נח הררי
Naskonomo יובל נח הררי
Naskiĝo 24-an de februaro 1976 (1976-02-24) (48-jaraĝa)
en Kiryat Ata
Religio juda ateismo • sekulara Budhismo vd
Lingvoj hebreaangla vd
Loĝloko Mesilat Zion vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Jesus CollegeHebrea Universitato de Jerusalemo vd
Subskribo Yuval Noah Harari
Profesio
Okupo historiisto • mezepokisto • sciencovulgarigisto • milita historiisto • filozofoverkisto vd
Laborkampo historio vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Verkado
Verkoj Sapiens ❦
Homo Deus: A Brief History of Tomorrow ❦
21 Lessons for the 21st Century vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yuval Noah Harari (hebree יובל נח הררי; naskita la 24an de februaro 1976) estas israela historiisto kaj profesoro en la Departemento de Historio ĉe la Universitato de Jerusalemo.[1] Li estas la aŭtoro de la internaciaj furorlibroj Sapiens (Saĝulo), nome mallonga historio de la homaro (2014) kaj Homo Deus (Dieca homo), nome mallonga historio de la morgaŭo (2016). Liaj skribaĵoj esploras liberan volon, konscion kaj intelekton.

Fruaj eldonaĵoj de Harari estas pri tio, kion li priskribas kiel la "kogna revolucio" okazinta ĉ. 50,000 jarojn antaŭe, kiam Homo Saĝa anstataǔis la rivalan Neandertalajn Homojn, majstris kognan lingvistikon, evoluigis strukturitajn sociojn kaj supreniris kiel pinta predanto, helpita pere de la agrikultura revolucio kaj pli poste akcelita pere de scienca metodologio kaj raciigo kiu permesis homojn alproksimiĝi al mastrado super sia medio.

Liaj lastatempaj libroj estas pli avertaj kaj pri la sekvaĵoj de futureca bioteknologia mondo kie sentivaj biologiaj organismoj estas superpasitaj de iliaj propraj kreaĵoj; li diris "Homo Sapiens kiel ni konas ilin malaperos post jarcento aŭ similtempe".[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Harari naskiĝis en Kiryat Ata, Israelo, en 1976 kaj kreskis en laika juda familio kun Libanaj kaj Orient-eŭropaj radikoj en Ĥajfo, Israelo.[3][4] En 2002 li renkontis sian edzon Itzik Yahav, kiun li vokas "mia interreto de ĉiuj aferoj".[5][6] Yahav estas ankaŭ persona manaĝero de Harari.[7] Ili edziĝis en civila ceremonio en Toronto en Kanado.[8] La paro vivas en moŝavo (tipo de kunlabora agrikultura komunumo de individuaj bienoj), Mesilat Zion, proksime al Jerusalemo.[9][10][11]

Harari diras ke Vipaŝjana meditado, kion li komencis kiam li estis en Oksfordo en 2000, "transformis mian vivon".[5][12] Li praktikas tion dum du horoj ĉiun tagon (unu horon ĉe la komenco kaj unu horon ĉe la fino de sia labor-tago), kaj ĉiun jaron entreprenas meditadan retiriĝon de 30 tagoj aŭ pli longe, en silento kaj kun neniuj libroj aŭ sociaj amaskomunikiloj, kaj li estas kunhelpa meditada instruisto.[13][14][15][16] Li dediĉis sian plej novan verkon Homo Deus (Homo Dieca) al "mia instruisto, S. N. Goenka, kiu amoplene instruis al mi gravajn aferojn" kaj diris "mi ne povus verki ĉi tiun libron sen la fokuso, paco kaj enrigardo, akiritaj pere de praktikado de Vipaŝjano por dek kvin jaroj."[17] Li ankaŭ rigardas meditadon kiel vojon por efika esplorado.

Harari estas vegetalisto kaj diras, ke tion ĉi rezultis lia esplorado, inkluzivanta lian opinion ke la fundamento de la laktaĵ-industrio estas la dis-rompado de la ligo inter bovinoj kaj bovidoj.[18] Nun, t.e. en septembro 2017, li ne havas saĝtelefonon.[19]

Akademia kariero[redakti | redakti fonton]

Harari unue specialistiĝis pri mezepoka historio kaj militista historio dum siaj studadoj ekde 1993 ĝis 1998 ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li kompletigis sian doktoriĝan gradon ĉe Jesuo Altlernejo (Angle: Jesus College), Oksfordo, en 2002 sub la superrigardo de Steven J. Gunn. Ekde 2003 ĝis 2005 li plutraktis postdoktoriĝajn studadojn en historio kiel Yad Hanadiv Akademia Esploristo.[20]

Li eldonis multnombrajn librojn kaj artikolojn, inkluzivanta Specialajn Operaciojn en la Epoko de Kavalirismo, 1100–1550; La Finfina Sperto: Batalejaj Riveladoj kaj la Formiĝo de Moderna Milita Kulturo, 1450–2000; La Koncepto de 'Decidaj Bataloj' en Monda Historio; kaj Brakseĝoj, Kafo kaj Aŭtoritato: Okul-atestantoj kaj Karno-atestantoj Parolas pri Milito, 1100–2000.[21][22][23][24] Li nun specialistiĝas pri monda historio kaj makro-historiaj procezoj.

Lia libro Sapiens: Mallonga Historio de la Homaro estis eldonita en la hebrea en 2011 kaj poste en la angla en 2014; ĝi pli poste estis tradukita en ĉ. 30 pliaj lingvoj.[25] La libro esploras la tutan tempolongon de la homa historio, ekde la evoluo de Homo Sapienso en la Ŝtona Epoko ĝis la politikaj kaj teknologiaj revolucioj de la 21a jarcento. La hebrea eldono fariĝis furorlibro en Israelo kaj kaǔzis multan interesiĝon kaj en la akademia komunumo kaj inter la ĝenerala publiko, transigante Harari en famulon.[26] YouTube filmetoj de hebreaj lekcioj de Harari pri la historio de la mondo estis viditaj per dekoj da miloj de israelanoj.[27]

Harari ankaŭ prezentas liberan/senpagan enretan kurson en la angla titolita Mallonga Historio de la Homaro.

Premioj kaj rekonoj[redakti | redakti fonton]

Harari dufoje ricevis la Polonsky Premion por "Kreivo kaj Originaleco", en 2009 kaj 2012. En 2011 li ricevis la Premion de la Societo por Moncado de Militista Historio por elstaraj artikoloj pri militista historio. En 2012 li estis elektita al la Juna Israela Akademio de Sciencoj.

Aperintaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Lia libro Homo Deuso (Dieca): Mallonga Historio de Morgaŭo estis eldonita en 2016, esploranta larĝajn eblecojn de la estonteco de Homo Sapienso (Saĝa).[28] La esenco de la libro skizas ke en la estonteco, homaro probable faros gravan provon por akiri feliĉon, senmortecon kaj Dio-similajn potencojn.[29] La libro daŭrigas malkaŝe konjekti diversajn vojojn por realigi ĉi tiun ambicion por Homo Sapienso en la estonteco bazita sur la pasinteco kaj estanteco. Inter pluraj eblecoj por la estonteco, Harari evoluigas terminon por filozofio aŭ pensmaniero kiu adoras Grandan Datumaron (angle: Big Data).[29][30]

Alia libro de Harari estas titolita "21 Lecionoj por la 21a Jarcento". (2018). Ĝi pli enfokusigas nuntelmpajn angorojn[31][32][33][34][35]. En ĉi tiu libro li elstarigas la ĉefajn temojn de la 21-a jarcento. La centra demando estas ĉu nova riĉa kasto de biologiaj superhomoj ricevas ĉiun potencon per la helpo de artefarita intelekto (AI). Du procezoj kune - bioteknologio kaj la kresko de AI - povus konduki al dividiĝo de la homaro en malgrandan klason de superhomoj, kiuj aĉetas kreivon kaj sanon kaj alian grandegan subklason de malriĉaj homoj, kiu perdas sian ekonomian valoron[36].

Vidpunktoj kaj opinioj[redakti | redakti fonton]

Harari estas interesita pri tio, ke kiel Homo Sapiens atingis sian nunan kondiĉon kaj pri ilia estonteco. Liaj esploraj fokusoj estas pri makro-historiaj demandoj kiel: Kio estas la rilato inter historio kaj biologio? Kio estas la esenca diferenco inter Homo Sapienso kaj aliaj bestoj? Ĉu ekzistas justeco en historio? Ĉu historio havas direkton? Ĉu homoj fariĝis pli feliĉaj kiam historio elvolviĝis?

Harari rigardas malkontentecon kiel la "profundan radikon" de homara realaĵo, kaj rilatita al evoluado.[37]

En 2017 artikolo de Harari argumentis ke tra daŭranta teknologia progresado kaj antaŭeniĝoj en la kampo de Artefarita intekekto, "ekde 2050 nova klaso de homoj povus aperi – la senutila klaso. Homoj kiuj ne estas nur senlaboruloj, sed kiuj estas ankaŭ nedungeblaj."[38] Li metis antaŭen la kazon ke traktado kun ĉi tiu nova socia klaso ekonomie, sociale kaj politike estos ĉefa defio por homaro en la venontaj jardekoj.[39]

Harari komentis pri la  mizera stato de bestoj, precipe hejmigitaj bestoj ekde la agrikultura revolucio kaj estas vegetalisto. En artikolo de 2015 aperinta en The Guardian sub la titolo "Industria agrikulturo estas unu el la plej malbonaj krimoj en historio" li nomis "La sorton de industrie breditaj bestoj (...) unu el la plej malĝojaj etikaj demandoj de nia tempo."[40]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • 21 Lecionoj por la 21a Jarcento (Londono: Jonathan Cape, 2018, (ISBN 1787330672)
  • Homo Deuso (Dieca): Mallonga Historio de Morgaŭo (2016), (ISBN 978-1910701881)
  • Sapienso: Mallonga Historio de Homaro (Londono: Harvill Secker, 2014) (ISBN 978-006-231-609-7)
  • La Finfina Sperto: Batalejaj Riveladoj kaj la Formixo de Moderna Milita Kulturo, 1450–2000 (Houndmills: Palgrave-Macmillan, 2008), (ISBN 978-023-058-388-7) [41]
  • Specialaj Operacioj en la Aĝo de Kavalirismo, 1100–1550 (Woodbridge: Boydell & Brewer, 2007), (ISBN 978-184-383-292-8)
  • Renesancaj Militistaj Memoraĵoj: Milito, Historio kaj Identeco, 1450–1600 (Woodbridge: Boydell & Brewer, 2004), (ISBN 978-184-383-064-1)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • "La Militista Rolo de la Frankish Turcopoles – Retaksado", Mediterranean Historical Review 12 (1) (junio 1997), pp. 75–116.
  • "Inter-Frontal Kunlaboro en la Dekkvara Jarcento kaj 1346a Kampanjo de Edward la 3a", War in Histiry 6 (4) (septembro 1999), pp. 379–395
  • "Strategio kaj Provizado en Kampanjoj de Dekkvar-Jarcenta Okcident-eŭropa Invado", La Revuo de Militista Historio 64 (2) (aprilo 2000), pp. 297–334.
  • "Okul-atestado en Klarigo de la Unua Kampanjo: La Gesta Francorum kaj Aliaj Nuntempaj Rakontoj", Kampanjoj 3 (aŭgusto 2004), pp. 77–99
  • "Militaj Iluzioj: Milito kaj Seniluziiĝo en Dudeka-Jarcento kaj Renesanco Militistaj Memoraĵoj", La Revuo de Militista Historio 69 (1) (januaro 2005), pp. 43–72
  • "Militistaj Memoraĵoj: Historia Superrigardo de la Varo de la mezepoko al la Lasta Moderna Epoko", Milito en Historio 14:3 (2007), pp. 289–309
  • "La Koncepto de ‘Decidaj Bataloj -a en Monda Historio", La Revuo de Monda Historio 18 (3) (2007), 251–266
  • "scio, Potenco kaj la Mezepoka Soldato, 1096–1550", je En Laudem Hierosolymitani: Studoj en Kampanjoj kaj Mezepoka Kulturo en Honoro de Benjamin Z. Kedar, ed. Iris Shagrir, Ronnie Ellenblum kaj Jonathan Riley-Forĝisto, (Ashgate, 2007)
  • "Milita Fluo: Militista, Politikaj kaj Etikaj Dimensioj de Subjektiva Puto-Estado en Milito", Review of Generala Psycology (septembro 2008)
  • Enkonduko al Peter Singer-a Liberigo de Animaloj, The Bodley Head, 2015.
  • "Yuval Noah Harari pri granda datumo, Google kaj la fino de libera volo", Financial Times (aŭgusto 2016).
  • "Kial Tio Estas Ne Plu Ebla por Ajna Lando Gajni en Milito", Times (junio 23, 2017).

TED Dialogoj[redakti | redakti fonton]

(en) En TED Dialogues li donis konversacias pri naciismo kontraŭ tutmondiĝo (Nationalism vs Globalism-the new political divide) substrekante ke ni bezonas supranaciajn pensmanierojn por solvi tutmondajn problemojn kiel klimata ŝanĝo kaj ke naciismo ne povas solvi tiujn, ĉar ĝi ne instigas al lojaleco preter la propra familio, la propra komunumo kaj la propra nacio. Li starigas la demandon kial homoj ne povus kulturi supernacian lojalecon ankaŭ se ili kapablas montri aliajn lojalecojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yuval Harari site, ĉe la retejo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo
  2. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. Les prédictions de Yuval Noah Harrari, L'arche magazine
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (5 July 2015).
  5. 5,0 5,1 Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (27a de Aǔgusto 2016).
  6. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (25 April 2012).
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-11. Alirita 2018-08-26.
  8. Arkivita kopio (October 14, 2015). Arkivita el la originalo je 2018-07-01. Alirita 2018-08-26.
  9. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (25a de Aprilo 2017).
  10. Arkivita kopio (31a de Aǔgusto 2014). Arkivita el la originalo je 2016-08-06. Alirita 2018-08-26.
  11. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (5a de Septembro 2014).
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-12. Alirita 2018-08-26.
  13. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  14. Arkivita kopio (Oktobro–Novembro 2015). Arkivita el la originalo je 2017-12-12. Alirita 2018-08-26.
  15. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (3a de Septembro, 2016).
  16. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (17a de Decembro, 2013).
  17. Homo Deus, dedication and Acknowledgements p. 426
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-30. Alirita 2018-08-26.
  19. Arkivita kopio (19a de Marto, 2017). Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2018-08-26.
  20. (en) "CV at The Hebrew University of Jerusalem". 2008.
  21. Yuval Noah Harari, Special Operations in the Age of Chivalry, 1100–1550 (Woodbridge: Boydell & Brewer, 2007)
  22. Yuval Noah Harari, The Ultimate Experience: Battlefield Revelations and the Making of Modern War Culture, 1450–2000 (Houndmills: Palgrave-Macmillan, 2008)
  23. Yuval Noah Harari, The Concept of 'Decisive Battles' in World History, in Journal of World History 18:3 (2007), 251–266.
  24. Yuval Noah Harari, "Armchairs, Coffee and Authority: Eye-witnesses and Flesh-witnesses Speak about War, 1100–2000", The Journal of Military History 74:1 (January 2010), pp. 53–78.
  25. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  26. Fast talk / The road to happiness, in Haaretz, 25 April 2012
  27. "A Brief History of Mankind course, in the Hebrew University of Jerusalem channel in YouTube (in Hebrew)
  28. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  29. 29,0 29,1 {{{Titolo}}}. ISBN 9781784703936. OCLC 953597984.
  30. . Yuval Noah Harari on big data, Google and the end of free will (2016-08-26). Alirita 2017-10-20.
  31. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (2018-08-15).
  32. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  33. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  34. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  35. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  36. (nl) Yuval Noah Harari, 'Se vi ne havas datumojn, vi estos forĵetita' en la nederlanda ĵurnalo Trouw, 1-a de septembro 2018, aldono Letter & Geest, temo-numero "La ebura turo de scienco. Al kiu apartenas la universitato? ', p.17-19. Ĉi tiu eseo venas de lia libro 21 lecionoj por la 21a jarcento (Amsterdamo: Thomas Rap, 2018; 448 paĝoj).
  37. Fast Talk The Road to Happiness (25a de Aprilo 2017).
  38. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  39. .
  40. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  41. Yuval Harari – YN Harari – Prof. Yuval Noah Harari – Official Site – Sapiens: A Brief History of Humankind.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]