Zalavár
Zalavár estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Keszthely. La loknomo signifas: Zala-fortikaĵo.
Bazaj informoj
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 8392
- Telefonprefikso: 83
- Koordinatoj: 46°40′12″N 17°09'25″E
Situo
Zalavár situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Zala (rivero) kun Eta Balatono. Zalakaros troviĝas 19, Pacsa kaj Nagykanizsa po 20, Letenye 28 km-ojn.
Historio
Proksime de la vilaĝo oni trovis restaĵojn el la bronzepoko. Poste la romianoj konstruis malgrandan fortikaĵon. Antaŭ la hungaroj vivis tie hunoj, frankoj kaj slavoj. Post 1000 la grava loko iĝis departementejo. En 1019 nova baziliko kaj abatejo konstruiĝis, la fortikaĵo pligrandiĝis. La komunumo en 1424 rajtis aranĝi tutlandan bazaradon, ekde 1474 ankaŭ ĉiusemajne. Dum la kontraŭturkaj bataloj la fortikaĵo graviĝis ĝis 1702. Tiam ĝi malkonstruiĝis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, poŝto, municipa administracio.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝino de Dipatrino de 1923
- kapelo de 1996
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario)
- monumento pri Cirilo kaj Metodo
- diversaj mezepokaj ruinoj
Famuloj
En Zalavár naskiĝis matematikisto Ferenc Gécseg.
|