Zofia Banet-Fornalowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal

Zofia BANET-FORNALOWA (naskiĝis en 1929 en Varsovio, mortis la 19-an de septembro 2012[1] samloke) estis pola esperantisto kaj historiistino.

Ŝi studis historion ĉe la Universitato de Varsovio. En 1954 ŝi magistriĝis per disertacio pri "Kleriga sistemo de minoritatoj en Pollando en la jaroj 1918-1939". Dum 25 jaroj ŝi instruis historion en mezlernejo kaj inter 1954 kaj 1956 ŝi laboris en la Universitato de Vroclavo.

Esperanton ŝi ekkonis en 1963 kaj tuj post la fino de Esperanto-kurso ŝi komencis instrui la lingvon al siaj lernantoj. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi estis estrarano de la Vroclava Vojevodia Filio de Pola Esperanto-Asocio (PEA). Ekde 1983 ŝi gvidis teatran grupon Espero. De 1983 ĝis 1986 ŝi prezidis la Varsovian Vojevodian Filion de PEA kaj en la jaroj 1986 ĝis 1989 ŝi estis membro de la Ĉefa Estraro de PEA kaj prezidantino de la Historia Komisiono.

Zofia Banet-Fornalowa estis kunlaborantino de diversaj Esperanto-gazetoj, interalie de Monato, Sennaciulo, Sennacieca revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, Pola Esperantisto. Ŝi publikigis politikajn, historiajn kaj kulturtemajn artikolojn. En la Jubilea Jaro 1987 ŝi publikigis ciklon da pri-esperantaj artikoloj en la pola gazetaro.

Ŝi estis historiistino de la Esperanta Teatro kaj zamenhofologino. Ŝi aktive prelegadis kaj verkis broŝurforme Skize pri Esperanto-Teatro en tri kajeroj eldonitaj de Alfred Conzeth (Mettmann, Germanio, 1992). Historiografie grava estas ŝia La familio Zamenhof (LF-koop, 2000, 2011).

Ŝi faris preleg-turneojn tra Svedio, Danlando, Norvegio, Finnlando, Nederlando, Britio kaj Germanio. Ŝi prelegis ankaŭ dum la OSIEK-konferenco 1992 en Ateno, Grekio kaj dum pluraj SAT-kongresoj.

De 1981 dum pluraj jaroj ŝi loĝis en la apudvarsovia vilaĝo Raszyn, poste en Varsovio, kun sia edzo Jerzy Fornal, kies teatran agadon ŝi forte subtenadis.

Verkoj

Kelkaj artikoloj

el Monato

greke CENZURADO: Tre danĝera Monato (2005/07-08, p. 15) greke EŬROPA UNIO: Kontraŭ eŭropo-centrismo (2004/05, p. 16) greke POLLANDO: Listo de Sendler (2004/11, p. 18) greke POLLANDO: Li semis bonon kaj belon (2003/09, p. 18)

el Sennacieca Revuo

greke La Granda Franca Revolucio - espero por poloj - (1989)

el Sennaciulo

greke K-do Władysław Lekowski, SAT-ano kaj hispana batalinto (1986)

Notoj kaj referencoj

  1. Laŭ Barbara Pietrzak, en 161a elsendo de Pola Retradio en Esperanto, 21/09/2012.