Filipo la 4-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Filipo la 4-a de Hispanio
Filipo la 3-a de Portugalio
Reĝo de Hispanio kaj Portugalio
Philip IV of Spain.jpg
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Full Ornamented Royal Coat of Arms of Spain (1621-1668).svg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1605 (1605-04-08)
en Valadolido
Morto 17-an de septembro 1665 (1665-09-17) (60-jara)
en Madrido
Tombo reĝa kripto de El Escorial [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco PortugalioHispanio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Subskribo Filipo la 4-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio [#]
Patro Filipo la 3-a [#]
Patrino Margareto de Aŭstrio [#]
Gefratoj Ferdinando de Aŭstrio, Kardinalo-Reĝido • Infante Charles of Austria • Anna de Aŭstrio • Maria Anno de Hispanio, Sankta Romia Imperiestrino • Infante Alonso of Austria • Infanta Margarita of Austria (1610-1617) • Infanta Maria of Austria (1603) [#]
Edz(in)o Izabela de BurbonoMariana de Aŭstrio [#]
Amkunulo María Calderón [#]
Idoj Baltasar CarlosMaria Tereza de AŭstrioMargareta Teresa de HispanioFilipo Prospero de HispanioKarlo la 2-aJohano Jozefo de Aŭstrio • Alonso Henríquez de Santo Tomás • Alonso Antonio de San Martín • Carlos Fernando de Austria y Manrique • Juan Cossío • Ferran Tomàs d'Àustria • Marie Margarita von Habsburg • Margarita Catalina von Habsburg • Maria Eugenia von Habsburg • Isabella Teresa von Habsburg • Francisco Fernando von Habsburg • Anna Antonia von Habsburg • Maria von Habsburg • Thomas Charles von Habsburg [#]
Parencoj Filipo la 2-a • Anno de Aŭstrio • Maria Anna of Bavaria • Karlo la 2-a, arkiduko de Aŭstrio • Filipo la 5-aLudoviko de Francio [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
Reĝo de Hispanio
Filipo la 4-a
Regado 1621 - 1665
Antaŭulo Filipo la 3-a
Sekvanto Karlo la 2-a
Reĝo de Portugalio
Filipo la 3-a
Regado 1621 - 1640
Antaŭulo Filipo la 2-a
Sekvanto Johano la 4-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Filipo la 4-a (hispanlingve Felipe IV) (naskiĝis la 8-an de aprilo 1605 en Valladolid - mortis la 17-an de septembro 1665) estis reĝo de Hispanio kaj ankaŭ, ĝis 1640, kiel "Filipo la 3-a" reĝo de Portugalio. Li estis la plej maljuna filo de Filipo la 3-a de Hispanio kaj de Margareto de Aŭstrio. Li estis kelkfoje nomigita la "Reĝo-Planedo", tio estas la Suno.

Lia reĝado estis ĉefe markita de militaj malvenkoj. Tamen, oni ne povas atribui al li la progresan falon de Hispanio, ĉar tiun situacion neniu povis kontroli. Fakte, Filipo estis verŝajne pli energiplena, kaj fizike kaj spirite, ol sia patro. Li tradukis la verkojn de Francesco Guicciardini el la itala, kaj li estis bona rajdanto aŭ ĉasisto.

Plie, li manifestis intereson pri arto per la aktiva subteno de la kortega pentristo Diego Velázquez, aŭ intereson pri literaturo per la kuraĝigo de Lope de VegaPedro Calderón de la Barca.

La filino de Filipo, Maria Teresa, edziĝis kun la franca reĝo Ludoviko la 14-a en 1660.