Kaiserslautern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaiserslautern
urbo
Rigardo el la urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Kaiserslautern
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Situo Kaiserslautern
 - alteco 251 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 41″ N 7° 46′ 8″ O / 49.44472 °N, 7.76889 °O / 49.44472; 7.76889 (mapo)
Areo 139,72 km² (13 972 ha)
Loĝantaro 101 228 (fine de decembro 2022)
Denseco 724,51 loĝ./km²
urbestro Klaus Weichel (SPD)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 67655/67663
Tel. antaŭkodo +49 (0)63
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Kaiserslautern
Retpaĝo: www.kaiserslautern.de

Kaiserslautern estas germana industria kaj universitata urbo je la nord-okcidenta rando de la palatinata arbaro, en la suda parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Ĝi havas statuson de eksterdistrikta urbo kaj estas sidejo de la samnoma distrikto. La urbo konatas interalie pro sia futbala klubo 1 FC Kaiserslautern kaj estas unu de la eventourboj de la Futbala Mondpokalo 2006.

Fine de 2022-12-31 Kaiserslautern havis 101228 loĝantojn, kaj sekve kune kun la same granda komunumo Trier estas la kvara plej granda urbo de Rejnlando-Palatinato (post Mainz, Ludwigshafen kaj Koblenz).

La plej proksimaj pli grandaj urboj estas Ludwigshafen, ĉirkaŭ 70 kilometrojn oriente, Mainz ĉirkaŭ 80 kilometrojn nord-oriente kaj Saarbrücken ĉirkaŭ 70 kilometrojn okcidente.

eventa halo Fruchthalle
muzeo Wadgasserhof
muzeo Theodor Zink
Palatinata Teatro Kaiserslautern
Rotondo de la Palatinata Teatro
arta galerio Pfalzgalerie

Situo[redakti | redakti fonton]

Kaiserslautern situas 233 metrojn super marnivelo je la nord-okcidenta rando de la palatinata arbaro, en vasta valo kun nomo "bovlo de Kaiserslautern". Dum norde (Rothenberg), oriente kaj sude (Humberg, Kahlenberg) etendiĝas arbaraj montetoj, okcidente de la urbo komenciĝas marĉa (kaj do sen-monta) regiono. La rivereto Lauter trafluas la urbon, en la tuta urbocentro tamen subtere.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la tridekjara milito Kajzerslaŭterno estis preskaŭ detruita. En 1635, la urbon sieĝis la 7000-opa soldataro de la Katolika Ligo, konsistanta plejparte el Kroataj mercenarioj. La 17an de julio, ili sukcesis trabori la fortikaĵon, kaj post ebriiĝo per la lokaj vinrezervoj, ili buĉis 1500 homojn el la tiama 3200-a loĝantaro, kaj forbrulis parton de la urbo. La ceteraj loĝantoj fuĝis, plejparte al apuda vilaĝeto, kie ili estis post nelonge malkovritaj kaj grandparte neniigitaj. Post ĉi-tiu epizodo, konata kiel la "kroata sturmo", la urbo bezonis proksimume 150 jarojn por reatingi sian tiaman loĝantaronombron.

Dum la francia revolucio en la batalo de Kaiserslautern de la 28a ĝis la 30a de novembro 1793 la armeo de Karl-Wilhelm von Braunschweig venkis la armeon de Lazare Hoche.

Ekde la 19-a jarcento gravis la firmao Pfaff kiu konstruis ĉefe kudrajn maŝinojn. Por ĝiaj laboristoj malfermiĝis en 1924 la banejo Pfaffbad.

Najbararaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Otterbach, Otterberg, Mehlingen, Elmstein, Enkenbach-Alsenborn, Fischbach, Hochspeyer, Waldleiningen, Elmstein, Trippstadt, Stelzenberg, Schopp, Krickenbach, Queidersbach, Bann, Kindsbach, Landstuhl, Ramstein-Miesenbach, Weilerbach, Rodenbach (Pfalz), Katzweiler

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Urbaj partnerecoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Kaiserslautern havas tutan faskon da ĝemelurboj. La unua urba partnereco jam ekestis dum 1960.


Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Palatinata Teatro montras operojn, operetojn, muzikalojn, baledojn, klasikan kaj modernan teatron.

Je kinejoj ekzistas la kinocentro UCI Kinowelt, la Central Filmpalast kaj programo-kinejon kun la nomo Union-Kino.

En la eventohalo Fruchthalle okazas sociaj eventoj kaj koncertoj, en la kultura centro Kammgarn rok-, ĵaz- bluz- kaj pop-muzikaj koncertoj, kabaredo kaj kompareblaj eventoj. La iom pli eta Jugend- und Programmzentrum ofertas kabaredon kaj muzikon.

La gastejo Step's am alten Westbahnhof estas restoracio por iom-pli-aĝuloj, kie ĉiuvespere ludas muzikaj grupoj kaj foje okazas ĵazaj aŭ latinamerikaj muzikonoktoj. Kaj ankaŭ en la irlanda bierejo Irish House ofte muzikas (kelt-muzikaj) grupoj.

Muzeoj kaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

La arta galerio Pfalzgalerie montras ĉefe pentraĵojn de la 19a kaj 20a jarcentoj. En la muzeoj Wadgasserhof kaj Theodor-Zink-Museum oni peras urban kaj regionan historion. Bibliotekoj estas la Stadtbibliothek por ĉiu civitano, la universitataj bibliotekoj Universitätsbibliothek, Hochschulbibliothek, kaj Bibliothek der Fachhochschule, sed krome ankaŭ speciala regiona scienca biblioteko de la regiona organizo Bezirksverband Pfalz kun la nomo Palatinata biblioteko.

Germanlingve eblas serĉi tra la havaĵoj de ĉiuj tiuj bibliotekoj en la reta katalogo de publikaj bibliotekoj de Rejnlando-Palatinato.

Regulaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Dum la majo de ĉiu jaro okazas la tiel nomata kermeso Maikerwe. Dum junio sekvas studenta somera festo en la universitato kaj dum julio la malnovurba festo. Septembre okazas muzikaj eventoj en la tuta urbo, sub la nomo Barbarossafest "Swinging Lautern". La aŭtuna kermeso nomiĝas Oktoberkerwe, kaj dum novembro kaj decembro sekvas antaŭkristnaska bazaro.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas aktiva Esperanto-grupo, kiu kunvenas dufoje po monato. Je pentekosto 2010, la 87-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. En iom norda urbocentra kvartalo estas strato nomata "Esperantostraße".

Kaiserslautern estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Futbala Mondpokalo 2006[redakti | redakti fonton]

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Kaiserslautern. En la en 2005 tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 48 500 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]