Macapá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Macapá
Fotomontaĵo

Flago

[[

Flago [[|Blazono]]
municipo de Brazilo • urbego • setlejo
Datreveno 4-a de februaro
Fondiĝo 1758
Nomo de la loĝanto macapaense
Moto "Macapá, cidade forte."
Urbestr(in)o Roberto Góes (Demokrata Laborista Partio) ĝis 2012
Situo
Situo de Macapá
Situo de Macapá
Subŝtato Amapao
Mezoregiono Sul do Amapá
Mikroregiono Macapá
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 6.563,00 km²
Loĝantaro 355.000 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 52,40 loĝ./km²
Alteco 14 metroj
Klimato ekvatora
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,772 2000 [2]
MEP R$ 3.365.004.000 (95) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 9.135,00 2006 [3]
vdr


São José do Macapá aŭ simple Macapá [makapa], esperantigite Makapao, (00° 02′ N 51° 04′ U / 0.033 °N, 51.067 °U / 0.033; -51.067 (mapo)Koordinatoj: 00° 02′ N 51° 04′ U / 0.033 °N, 51.067 °U / 0.033; -51.067 (mapo)) estas municipo kaj urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Amapá. En 2005 ĝi havis 355.408 loĝantojn en 6563 km², loĝdenso 49,75/km². La suda parto de municipo estis tuŝata de la ekvatoro, sekve parto de municipo estas en norda kaj parto en suda hemisfero, samkiel la futbala stadiono.

Ĝiaj najbaraj municipoj estas Ferreira Gomes, Cutias, Amapá, Santana kaj Porto Grande.

Krom la portugalan, oni parolas en municipo la francan kaj indiĝenajn lingvojn.

Esperanto en Macapá[redakti | redakti fonton]

En Macapá estas nur kelkaj neorganizataj esperantistoj. Dank’al renkontiĝo okazinta en São Luís en 1987, kun la partopreno de kvindek du reprezentantoj de societoj de la Amazonio, Ramiro B. de Castro, de Esperantista Klubo Zamenhof el la ĉefurbo Belém, ricevis inviton por gvidi Esperanto-kurson en la urbo. Li bonvole akceptis la inviton kaj gvidis intensivan kurson, de la 23-a ĝis la 28-a de Novembro 1987. Partoprenis en la kurso tridek du lernantoj. Ĝi okazis en la subŝtata Sekretariejo de Administrado kaj meritis ampleksan disvastigon per la ĵurnaloj kaj televidkanaloj de Macapá.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2020-07-31. Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.