Tufanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufanaso
Tufanasoj, maklo kaj ino
Tufanasoj, maklo kaj ino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. fuligula
Aythya fuligula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda arealo; verde : tutjare; flave : somere; blue : vintre
Tutmonda arealo; verde : tutjare; flave : somere; blue : vintre
Tutmonda arealo; verde : tutjare; flave : somere; blue : vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tufanasofuligulo (Aythya fuligula) estas birdo el la anasedoj, mezgranda specio de la grupo de la merganasoj, kun populacio de preskaŭ unu miliono da birdoj. Oni ne agnoskas subspeciojn.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Maskla Tufanaso
Ina Tufanaso

Ĝi grandas ĉ. 43 cm, sed 40 al 47 cm longa kun enverguro de 67 al 73 cm kaj pezo de 550 al 1000 g. Temas pri specio kun klare seksa duformismo. La tufanaso havas bone videblan longan, blankan flugilmakulon, kiu etendiĝas ĝis la flugilfino. La beko estas blugriza kun nigra pinto kiu finas per hoketo kaj kiu estas antaŭata de fajna blanka bendeto. Ambaŭ seksoj montras tre flavajn irisojn. Ankaŭ ambaŭ seksoj montras tufeton pendantan super la nuko, plej evidenta ĉe la maskloj, kio certe nomigas la specion laŭ la komuna nomo. La kruroj estas grizaj.

La viranaso havas nigran-blankan plumaron, ĉefe nigran, ekzemple videblajn dorson kaj tufon, sed ankaŭ kapon, kolon, voston kaj bruston. Nur la ventro (flankoj) kaj subflugiloj estas blankaj. La nigra plumaro estas ege brila kun foje purpuraj nuancoj. En eklipsa plumaro de masklo, la nigraj partoj iĝas malhelbrunaj, dum la blankaj flankoj iĝas makulece grizaj kaj la tufo malpliiĝas. La ununura anaso kiu estas simila estas la msklo de la nordamerika Kolumanaso, kiu tamen havas diferencan kapoformon, ne tufon kaj grizecajn flankojn.

La inanaso havas brunan koloron, plej malhelbrunan en kapo kaj dorso, pli ruĝecbruna ĉe flankoj; la tufo apenaŭ videblas, ĉe la bekobazo troviĝas malgranda blanka makulo ĉirkaŭa, kio similigas ŝin al inoj de Rokanasoj. Ŝi foje konfuziĝas kun inoj de aliaj merganasoj.

La viranaso havas molan, fajf-similan voĉon, dum la inanaso murmuras.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Masklo montranta purpurajn brilojn en kapo

Tiu palearktisa specio reproduktiĝas amplekse tra moderklimata kaj norda Eŭrazio el Germanio kaj Skandinavio norden ĝis Laplando kaj orienten. Ĝi eventuale povas troviĝi kiel vintra vizitanto laŭlonge de ambaŭ marbordoj de Usono kaj Kanado. Oni supozas, ke ili etendis sian tradician teritorion pro la pliiĝanta disponeblo de malfermaj akvejoj pro sablelfosado, kaj la etendo de fluantakvaj mituloj, preferata manĝo. Temas pri migranta birdo en plej parto de la teritorio, kaj vintras en la plej mildaj suda (suda Rusio, Balkanio) kaj okcidenta Eŭropo (Iberio, Francio), norda Afriko (kaj eĉ ĝis Etiopio) kaj suda Azio, kaj estas la tutan jaron en Germanio kaj plej parto de Brita Insularo. Ili formas grandajn arojn en malfermaj akvejoj vintre.

La Tufanaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

En Eŭropo estas el 250.000 al 300.000 paroj. En Rusio el 400.000 al 500.000.

Temas pri alloga specio, facila por birdobredado, ĉefe kiel ornama birdoj en parkoj ekde antaŭ longe. En la 17a jarcento jam estis en la ĝardenoj de Versajlo aŭ Londono. En 1848 en la londona bestoĝardeno oni bredis la unuajn tufanasidojn en kaptiveco.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Anasidoj

Ili vivas en interno de la kontinento ĉe lagoj, riveroj. Ties reprodukta habitato estas ĉe marĉoj kaj lagoj kun multa vegetaĵaro por kaŝi la neston. Ili troviĝas ankaŭ ĉe marbordaj lagunoj, strandoj, kaj ŝirmaj lagetoj.

Tiuj birdoj manĝas ĉefe per plonĝado ĝis 2 aŭ 3 m (sed povas atingi 7 m) kaj dum 10 al 20 sekundoj, sed ili ankaŭ plaŭdadas. Ili manĝas moluskojn (helikojn), akvajn insektojn (larvojn) kaj kelkajn plantojn kaj foje manĝas nokte. Ili povas ankaŭ paŝti surtere semojn el cerealoj, kaj eĉ povas akcepti manĝerojn ĵetitajn de homoj en urbaj parkoj.

Tiu specio ŝanĝas partnerojn ĉiujare. La reprodukta sezono estas en junio kaj julio; idozorgado ĝis aŭgusto. La ino demetas 8 al 11 ovojn en surgrunda nesto kaŝita inter vegetaĵaro kaj kovrita el patrina lanugo. La kovado daŭras 23 al 28 tagojn. Ekflugo okazas post 45 al 50 tagoj. La anasidoj manĝas ĉefe insektojn. Ili faras po ununuran ovodemetadon jare. Ili atingas seksan maturecon post 1 aŭ 2 jaroj.

Ili vivas ĝis 15 jarojn, foje ĝis 18.

Aythya fuligula - MHNT

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan kaj C. L. Wood., 2010, The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5 http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view Konsultita la 9a de majo de 2011.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]