Laurent Boutonnat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurent Boutonnat
Persona informo
Naskonomo Laurent Pierre Marie Boutonnat
Naskiĝo 14-an de junio 1961 (1961-06-14) (62-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Dominique Boutonnat
Edz(in)o Mona Kalina
Okupo
Okupo komponisto • reĝisoro de muzikvideo • scenaristokantoverkisto
TTT
Retejo http://jodel.saint.marc.free.fr/boutonnat.htm
vdr

Laurent BOUTONNAT (naskiĝis la  14-an de junio 1961(nun 1961-06-14) (62‑jara) en Parizo) estas franca muzikisto, verkisto-komponisto kaj reĝisoro.

Kina debuto[redakti | redakti fonton]

Lia unua longdaŭra filmo, "Ballade de la féconductrice" (Balado de la konduka feino), nigra filmo, kun scenoj plenaj je perforto, estas projekciata dum nur du semajnoj en pariza kinejo. La filmo estas malpermesita al malpli ol 18-jaruloj, kvankam li mem estas nur 17-jaraĝa, tamen ĝi estas projekciita en Festivalo de Cannes, eksterkategorie.

Decida renkontiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiam 20 jaraĝa, li komponas kun Jérôme Dahan muzikon de Maman a tort kaj serĉas kantistinon por ĝin kanti. Li unue pensas pri ĉirkaŭ 15-jara knabino, sed fine rezignis pro jura kialo. Dum provado, li tuj estas ĉarmita de komencanta aktorino, pro ŝia psikopatia aspekto. Estis ŝi. Oni ankoraŭ ne aŭdis ŝin kanti tamen mi sciis ke estas ŝi. "Ŝi", estis Mylène Farmer, por kiu li subskribas ŝian unuan simplan diskon Maman a tort (Panjo malpravas) en marto 1984. La kanzono profitas el muzik-video filmita per eta monsumo de 5,000 Frankoj. Ekde tiam, la paro Farmer-Boutonnat estas nedisigebla.

Dank'al la sukceso de tiu unua unuopa disko, Laurent Boutonnat verkas kaj komponas la plejmulton de la kanzonoj de la unua albumo de la kantistino, Cendres de lune (Cindroj de Luno), en 1986. La dua eltiraĵo, Plus Grandir (Ne plu kreski), enkondukas kio parte faros la sukceson de la kantistino: muzik-videojn, kiujn Laurent filmos nun en 35 mm, kiel veraj mallongdaŭraj filmoj, kun listoj de partoprenintoj, originalaj bendoj kaj antaŭ-premieroj.

Gloro[redakti | redakti fonton]

Vera sukceso alvenas nur en 1986 per la tria eltiraĵo el Cendres de Lune, Libertine (Libertin') kaj lia eksterordinara muzik-video, inspirita el Barry Lyndon de Stanley Kubrick, konfirmita per la sekva unuopa disko, Tristana (Tristana) kies muzik-video estas nomumita en Victoires de la Musique. Laurent Boutonnat kaj Mylène Farmer, kiuj tiam estas paro en la vivo, fondas firmaon "Toutankhamon SA".

Printempe de 1988 eliras albumo Ainsi soit je... (Tiel estu mi...), entute komponita fare de Boutonnat, kiu forlasas verkadon profite al Mylène Farmer. Ili registras la muzik-videojn de Sans contrefaçon (Sen artifiko) kaj Pourvu qu'elles soient douces (Kondiĉe ke ili estu dolĉaj) [Libertine II, kiu estos la plej longdaŭra franca muzik-video iam filmita: 17 minutoj), kaj reĝisoras ŝian unuan turneon en 1989, el kiu li filmas memor-videon Mylène Farmer - En concert (Mylène Farmer - En koncerto), tute filmita en 35 mm, kiu eliros unu jaron poste.

En 1991 Boutonnat komponas la muzikojn de L'autre (La alia), nova albumo de Mylène Farmer, kaj filmas la muzik-videojn de Désenchantée (Disreviĝinta), Regrets (Bedaŭroj) kaj Je t'aime mélancolie (Mi amas vin melankolio). Désenchantée restas ĝis hodiaŭ unu el la plej popularaj kanzonoj en Francio. Ĝi ankaŭ estis la plej elsendata franca kanzono en la mondo en 2004 laŭ SACEM. La muzik-video de Beyond my control (Preter mia regpovo) (1992), cenzurita pro ties tro eksplicita enhavo, estas la lasta filmita de Laurent Boutonnat por Mylène Farmer ĝis 2001.

Giorgino[redakti | redakti fonton]

En 1994, li realigas sian revon, filmante Giorgino (kun ĉefrolanta Mylène Farmer). La malluma etoso de la filmo ne logas spektantojn, kiuj preferas Forrest Gump, Pulp FictionLéon. Afliktita pro la malsukceso de sia filmo, la reĝisoro reaĉetas ĉiujn rajtojn kaj depost tiam malpermesas ĉian elsendon.

Duobla DVD "Giorgino" aperis la 5-an de decembro 2007, 13 jarojn post aperdato de la filmo.

Muzika reveno[redakti | redakti fonton]

En 1995, li denove komponas por albumo Anamorphosée (Anamorfoziĝinta), kun pli rok'a sono. Kune kun Mylène Farmer, li konceptas novan turneon, kiun li senmortigos per Live à Bercy (POPB) (1997).

En 1998, Laurent Boutonnat komponas la muzikon de la unua longdaŭra filmo de Mario Luraschi Le Pèlerin, kaj eklanĉas ankoraŭ nekonatan junan aktorinon, Nathalie Cardone, kies kanzono Hasta Siempre (kanzono en la kastila pri legenda figuro de Che) estas granda sukceso. Postan jaron eliras la albumo de Nathalie, kaj ankaŭ Innamoramento de Mylène Farmer, albumo kiun li grandparte komponas. En 2000, kune kun Mylène Farmer, li eklanĉas junan kantistinon Alizée, komponas por ŝi muzikon de Moi... Lolita (Mi... Lolita) kaj filmas muzik-videon. La kanzono fariĝas monda suksceso (pli ol 4 milionoj da vendoj), sekvata per triumfa albumo: gourmandises (Frandaĵoj).

En 2001, li denove prenas kameraon por Mylène Farmer kaj filmas Les mots (Vortoj) kaj Pardonne-moi (Pardonu al mi). Li ankaŭ filmas la muzik-videojn de Alizée Parler tout bas (Flustre paroli) kaj J'ai pas vingt ans ! (Mi ne estas dudek!). En 2003, li surscenigas la spektaklon de la juna korsikanino kaj samjare ricevas la Grandan Premion de Verkisto-Reĝisoro de Aŭdo-Video, atribuita de SACEM.

En 2005, eliras Avant que l'ombre... (Antaŭ ol ombro...), sesa albumo de Mylène Farmer kun rememoroj pri L'autre..., dum li komencas la filmadon de nova longdaŭra filmo, adapto el romano de Eugène Le Roy, Jacquou le Croquant, kies eliro estas antaŭplanita en januaro 2007.

En 2008, eliras Point de Suture, la sepa albumo de Mylène Farmer kies muzikojn li komponas. Li produktas la albumon, faras aranĝojn, programadon kaj klavarojn.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Muzik-videografio[redakti | redakti fonton]

Mylène Farmer[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mylène Farmer.
  • 1984: Mylène Farmer - Maman a tort
  • 1985: Mylène Farmer - Plus grandir
  • 1986: Mylène Farmer - Libertine
  • 1986: Mylène Farmer - Tristana
  • 1987: Mylène Farmer - Sans Contrefaçon
  • 1987: Mylène Farmer - Ainsi soit je...
  • 1988: Mylène Farmer - Pouvu qu'elles soient douces
  • 1988: Mylène Farmer - Sans logique
  • 1989: Mylène Farmer - A quoi je sers...
  • 1989: Mylène Farmer - Allan (Live)
  • 1990: Mylène Farmer - Plus grandir (Live)
  • 1991: Mylène Farmer - Désenchantée
  • 1991: Mylène Farmer - Regrets
  • 1991: Mylène Farmer - Je t'aime mélancolie
  • 1992: Mylène Farmer - Beyond my control
  • 2001: Mylène Farmer - Les mots
  • 2002: Mylène Farmer - Pardonne-moi

Nathalie Cardone[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nathalie Cardone.
  • 1997: Nathalie Cardone - Hasta Siempre
  • 1998: Nathalie Cardone - Populaire
  • 1999: Nathalie Cardone - ... Mon Ange
  • 2000: Nathalie Cardone - Baila Si

Alizée[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alizée.
  • 2000: Alizée - Moi... Lolita
  • 2001: Alizée - Parler tout bas
  • 2003: Alizée - J'ai pas vingt ans

Kamal Kacet[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kamal Kacet.
  • 2004: Kamal Kacet - Ifkis

Komponado[redakti | redakti fonton]

  • 1986: Mylène Farmer - Cendres de Lune - produktas kaj komponas 9 el 10 kanzonoj (helpate de Jérôme Dahan por Maman a tort), verkas 5
  • 1989: Mylène Farmer - Ainsi soit je... - produktas kaj komponas 9 el 10 kanzonoj
  • 1991: Mylène Farmer - L'autre... - produktas kaj komponas la tutan albumon
  • 1992: Mylène Farmer - Dance Remixes - kompilado de remiksoj fare de Laurent Boutonnat kaj Thierry Rogen por la grandaj unuopaĵoj - produktita de Laurent Boutonnat
  • 1995: Mylène Farmer - Anamorphosée - produktas kaj komponas 11 el 12 kanzonoj
  • 1999: Nathalie Cardone - Nathalie Cardone - produktas kaj komponas 11 el 12 kanzonoj (helpate de Nathalie Cardone por Antonio kaj L'homme qui saura pleurer)
  • 1999: Mylène Farmer - Innamoramento - produktas kaj komponas 8 el 13 kanzonoj
  • 2000: Alizée - Gourmandises - produktas kaj komponas la tutan albumon
  • 2001: Mylène Farmer - Les mots - Best of - produktas kaj komponas la 3 neeldonitajn kanzonojn
  • 2003: Alizée - Mes courants électriques... - produktas kaj komponas la tutan albumon
  • 2005: Mylène Farmer - Avant que l'ombre... - produktas kaj komponas la tutan albumon (helpate de Mylène Farmer por L'amour n'est rien...)
  • 2008: Mylène Farmer - Point de Suture - produktas kaj komponas 10 el 11 kanzonoj

Krome, li estas la muzika aranĝanto de ĉiuj albumoj.

Kromaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: L'annonciation
  • 1989: Dernier sourire
  • 1989: A quoi je sers
  • 1989: La veuve noire
  • 1989: Puisque
  • 1991: Mylène is calling
  • 1992: Que mon cœur lâche
  • 1999: Effets secondaires
  • 2000: L'histoire d'une fée, c'est... (originala bendo de la filmo Les Razmokets à ParisRugrats in Paris)

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]