Paul Gout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Gout
Persona informo
Naskonomo Paul Émile Antoine Gout
Naskiĝo 1-an de marto 1852 (1852-03-01)
en Parizo
Morto 4-an de aprilo 1923 (1923-04-04) (71-jaraĝa)
en 17-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Paul Gout
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Paul GOUT (naskiĝis en 1852; mortis en 1923) estis franca arkitekto.

Li studis al la École des Beaux-arts (lernejo pri belartoj), kie li estis lernanto de Constant-Dufeux, Laisné kaj Viollet-le-Duc.

Li eniras la administacion pri historiaj monumentoj en 1879 kaj renovigas la ponton Valentré de Cahors (palaco de Johano la 22-a), la preĝejon de Souillac, Aveyron (malnova kartuzianejo de Villefranche-de-Rouergue). Dum kelka tempo li laboras en la sudokcidenta parto de Francio antaŭ ol iĝi ĉefarkitekto de la bretonaj departementoj. En Bretonio li organizas multajn renovigojn, kiel ekzemple tiun de la preĝejo Notre-Dame du Kreisker, Saint-Pol-de-Léon, Finistère.

En 1898, post la morto de Petitgrand, li iĝis ĉefarkitekto de la Monto Sankta Mikaelo ĝis sia morto.

De 1904 ĝis 1915 li supervidis la laborojn de la katedralo de Reims. En 1913 li iĝis ĉefarkitekto de la katedralo de Parizo, anstataŭigante M. Selmersheim mortinta.

Li estis ankaŭ dioceza arkitekto de Vannes, Soissons, Troyes kaj Reims.

Laboroj[redakti | redakti fonton]

Paul Gout direktis inter aliaj jenajn renovigajn laborojn ĉe:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Paul Gout verkis plurajn librojn, inter ili:

  • L'œuvre de Viollet-le-Duc (verko de Viollet-le-Duc)
  • Histoire de l'architecture française au Mont Saint-Michel, (historio pri la franca arkitekturo sur la Monto Sankta Mikaelo)
  • Le Mont Saint-Michel (historio de la abatejo kaj de la urbo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu artikolo: