Distrikto Heilbronn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stutgarto
Regiona ligo: Heilbronn-Frankonio
Administra sidejo: Heilbronn
Areo: 1 099 km²
Loĝantoj: 353 283 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 296 po km²
Aŭtokodo: HN (Heilbronn)
Oficiala kodo: 08125

La distrikto Heilbronn situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Heilbronn, kiu tamen ne apartenas al la distrikta teritorio. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio.

La distrikto havas areon de 1 099 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 353 283 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald norde, Hohenlohe kaj Schwäbisch Hall oriente, Enz sudoriente, Ludwigsburg sude, Rems-Murr sudokcidente kaj Karlsruhe kaj Rhein-Neckar okcidente. La eksterdistrikta urbo Heilbronn komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 46 komunumoj, el kiuj 17 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bad Friedrichshall (18.858)
  2. Bad Rappenau (20.636)
  3. Bad Wimpfen (6.897)
  4. Beilstein (6.140)
  5. Brackenheim (15.232)
  6. Eppingen (21.369)
  7. Güglingen (6.246)
  8. Gundelsheim (7.468)
  9. Lauffen am Neckar (11.120)
  10. Löwenstein (3.102)
  11. Möckmühl (8.228)
  12. Neckarsulm (27.346)
  13. Neudenau (5.179)
  14. Neuenstadt am Kocher (9.540)
  15. Schwaigern (11.095)
  16. Weinsberg (11.692)
  17. Widdern (2.005)
la urbaj kaj neurbaj komunumoj de la distriktoj
la urbaj kaj neurbaj komunumoj de la distriktoj

Neurbaj komunumoj:

  1. Abstatt (4.508)
  2. Cleebronn (2.751)
  3. Eberstadt (3.218)
  4. Ellhofen (3.393)
  5. Erlenbach (4.875)
  6. Flein (6.556)
  7. Gemmingen (4.909)
  8. Hardthausen am Kocher (4.087)
  9. Ilsfeld (8.296)
  10. Ittlingen (2.414)
  11. Jagsthausen (1.591)
  12. Kirchardt (5.492)
  13. Langenbrettach (3.550)
  14. Lehrensteinsfeld (2.102)
  15. Leingarten (10.564)
  16. Massenbachhausen (3.642)
  17. Neckarwestheim (3.539)
  18. Nordheim (7.490)
  19. Obersulm (13.876)
  20. Oedheim (5.978)
  21. Offenau (2.742)
  22. Pfaffenhofen (2.382)
  23. Roigheim (1.446)
  24. Siegelsbach (1.696)
  25. Talheim (4.749)
  26. Untereisesheim (4.080)
  27. Untergruppenbach (7.498)
  28. Wüstenrot (6.831)
  29. Zaberfeld (3.961)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]