Rudolf Virchow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Virchow
Persona informo
Rudolf Virchow
Naskonomo Rudolf Ludwig Carl Virchow
Naskiĝo 13-an de oktobro 1821 (1821-10-13)
en Świdwin, Province of Pomerania,  Reĝlando Prusio
Morto 5-an de septembro 1902 (1902-09-05) (80-jaraĝa)
en Berlino,  Germana Imperiestra Regno
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Würzburg vd
Partio Germana Libermensa Partio vd
Subskribo Rudolf Virchow
Familio
Patro Karl Christian Siegfried Virchow vd
Infanoj Hans Virchow • Anna Emilie Adele Virchow • Ernst Oswald Virchow vd
Profesio
Okupo biologo • antropologo • paleontologo • arkeologo • prahistoriisto • akademiulo • politikistokuracisto • universitata instruisto • patologo • paleoantropologo • verkisto vd
Laborkampo ĉelbiologiomedicino vd
Aktiva en Berlino vd
Doktoreca konsilisto Johannes Peter Müller • Robert Froriep vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Ludwig Karl VIRCHOW (13-a de oktobro 1821 en Świdwin5-a de septembro 1902 en Berlino) estis germana doktoro, patologo, sciencisto kaj socialpolitikisto. Oni konis Virchow kiel "papon de la berlina medicino", li estis la unua persono kiu donis al la koncepto de malsano solidan bazon. Li diris ke la malsano ne estas problemo de tuta korpo, sed nur individuaj ĉeloj aŭ grupoj de ĉeloj. Tiel, Virchow estis la fondinto de ĉela patologio. Lia plej fama frazo estis "omnis cellula ex cellula" – do ke ĉiuj ĉeloj povas estiĝi nur de aliaj ĉeloj.

La memorŝtono omaĝe al Virchow en Świdwin
Rudolf Virchow

Li studis en la Instituto Vilhelmo Frideriko de la Berlina Universitato, poste laboris en la Hospitalo Charité kiel patologo. Li skribis en 1845 artikolon pri leŭkemio.

Li ekis en 1847 kun sia amiko Benno Reinhardt sciencan eldonaĵon Archiv für pathologische Anatomie und Physiologie, und für klinische Medizin. Post la morto de Reinhardt (1852), Virchow redaktis la eldonaĵon dum ĉ. duonjarcento sole.

Komence de 1848, la prusa registaro komisiis lin serĉi la kaŭzon de la tif-epidemio en Supra Silezio. En sia raporto li kulpigis la malbonajn socialajn cirkonstancojn kaj la registaron. Virchow batalis sur barikadoj de Berlino en 1848. Post la revolucio li instigis je sanaferaj reformoj kaj redaktis la semajnan eldonaĵon Die Medizinische Reform.

En 1873 li iĝis honora membro de la Hungara Scienca Akademio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Post kiam li malkonsentis kun la prusa registaro - pro lia liberalismo - li eklaboris en Bavario, en la urbo Würzburg kiel anatomia profesoro. Li aperigis tie la unuajn partojn de la monumenta verko Handbuch der speziellen Pathologie und Therapie.

Oni kreis en la Berlina Universitato (1856) anatomian katedron por li, en 1859 li elektiĝis membro de la urba konsilio. Li okupiĝis pri plibonigo de publikaj sanaferoj (hospitaloj, lerneja higieno). Li planis la novan malpurakvan sistemon de Berlino.

Li iĝis membro de la Prusa Nacia Asembleo (1861), estis kunfondinto de Fortschrittspartei, parlamenta kontraŭbatalanto de Otto von Bismarck. Bismarck volis eĉ duelon kun li (1865), sed la sciencisto rifuzis tion. Dum la militoj de 1866 kaj 1870, li agadis por munto, provizo de militistaj hospitaloj, vagonaroj. Dum la franca-germana milito, li persone akompanis la unuan hospitalan vagonaron al la fronto. Inter 1880 kaj 1893, li estis parlamenta reprezentanto de Reichstag.

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

Virchow en 1848 dementis, ke plimulton de la malsanoj kaŭzas flebito (vejnito, phlebitis). Li rekonis fenomenon de trombozo.

Virchow verkis en 1858 Die Cellularpathologie in ihrer Begründung auf physiologische und pathologische Gewebenlehre, kiu transformis la patologian pensadon. Li kelkfoje eraris: li neis migradon de leŭkocitoj, malsanigan rolon de la bakterioj. Virchow ankaŭ instigis la antropologiajn esplorojn kaj eĉ partoprenis ekspediciojn, elfosadojn. Li estis kunfondinto (1869) de la Germana Antropologia Asocio. Unu lia instruisto estis Johannes Peter Müller.

Elektitaj verkoj:

  • Die krankhaften Geschwülste. Dreissig Vorlesungen, gehalten während des Wintersemesters 1862-1863. A. Hirschwald, Berlin 1863 - 1865. 3 Bde.
  • Canalisation oder Abfuhr? 1869.
  • Die Einheitsbestrebungen in der wissenschaftlichen Medicin. Berlin 1849.
  • Die öffentliche Gesundheitspflege. [en:] Die Medicinische Reform. 1.1848,5, 21-22; 7, 37-40; 8, 45-47; 9, 53-56.
  • Gesammelte Abhandlungen auf dem Gebiete der öffentlichen Medicin und der Seuchenlehre. 2 Bde. Berlin 1879.
  • Gegen den Antisemitismus. 1880.
  • Die Cellularpathologie in ihrer Begründung auf physiologische und pathologische Gewebelehre. Verlag von August Hirschwald, 1871.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li geedziĝis en 1850 kun Rose Meyert, ili naskiĝis 3 filoj kaj tri filinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]