Distrikto Regensburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Palatinato
administra sidejo: Regensburg
areo: 1 395 km²
loĝantoj: 198 160
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: R (Regensburg)
Municipokodo: 09375
Komunumoj: 41
Administreja adreso: Altmühlstraße 3
93059 Regensburg
Retejo: www.landkreis-regensburg.de Arkivigite je 2006-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Regensburg situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma eksterdistrikta urbo Regensburg - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. Sur la distrikta areo de 592 km² fine de decembro 2022 vivis 198 160 loĝantoj; do meznombre 134 sur unu kvadrata kilometro. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato.

Najbaras la distriktoj Neumarkt nordokcidente, Schwandorf norde, Cham nordoriente (ĉiuj tri same en Supra Palatinato), Straubing-Bogen, oriente, Landshut sude kaj Kelheim sudokcidente. La eksterdistrikta urbo Regensburg, laŭ kiu nomiĝas la teritorio, komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta areo.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 41 komunumoj, el kiuj 3 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Hemau (8584)
  2. Neutraubling (12.567)
  3. Wörth an der Donau (4504)

Merkataj komunumoj:

  1. Beratzhausen (5677)
  2. Donaustauf (3761)
  3. Kallmünz (2896)
  4. Laaber (5191)
  5. Lappersdorf (12.896)
  6. Nittendorf (9054)
  7. Regenstauf (14.957)
  8. Schierling (7197)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Alteglofsheim (3182)
  2. Altenthann (1562)
  3. Aufhausen (1744)
  4. Bach an der Donau (1816)
  5. Barbing (4718)
  6. Bernhardswald (5649)
  7. Brennberg (1840)
  8. Brunn (1340)
  9. Deuerling (2094)
  10. Duggendorf (1639)
  11. Hagelstadt (1997)
  12. Holzheim am Forst (1013)
  13. Köfering (2337)
  14. Mintraching (4723)
  15. Mötzing (1498)
  16. Obertraubling (7361)
  17. Pentling (6099)
  18. Pettendorf (3259)
  19. Pfakofen (1579)
  20. Pfatter (3123)
  21. Pielenhofen (1380)
  22. Riekofen (814)
  23. Sinzing (6841)
  24. Sünching (1986)
  25. Tegernheim (4589)
  26. Thalmassing (3302)
  27. Wenzenbach (8209)
  28. Wiesent (2543)
  29. Wolfsegg (1494)
  30. Zeitlarn (5828)

Iuj urbaj kaj/aŭ neurbaj komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Aŭtokodo[redakti | redakti fonton]

La aŭtokoda signo kaj de la urbo kaj de la distrikto Regensburg estas la litero "R". Tamen eblas diferencigi, ĉu aŭto estas registrita en la urbo aŭ la distrikto: urbaj aŭtoj post la litero "R" kaj horizontala streketo havas ekzakte du pliajn literojn kaj post tio ekzakte tri ciferojn; por distriktaj aŭtoj rezervitas ĉiuj ceteraj kombinoj de literoj meze kaj ciferoj dekstre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]