Albert Škarvan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Škarvan
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1869 (1869-01-31)
en Tvrdošín
Morto 29-an de marto 1926 (1926-03-29) (57-jaraĝa)
en Liptovský Hrádok
Tombo Liptovský Hrádok
Lingvoj Esperantoslovakarusahungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlandoĈeĥoslovakio
Memorigilo Albert Škarvan
Okupo
Okupo verkistoesperantistotradukistokuracisto
vdr

Albert ŠKARVAN (naskiĝis la 31-an de januaro 1869 en Tvrdošín, norda Slovakio, mortis la 29-an de marto 1926 en Liptovský Hrádok, Slovakio) estis slovaka kuracisto, verkisto, pacisto kaj esperantisto.

Kun Nikolaj Evstifejev li verkis kaj eldonis la slovakan tradukon de la Fundamento de Esperanto en 1907, kiu estis la unua slovaklingva libro pri Esperanto.[1] En sia patrujo li ne estas tiom konata pro sia esperantisteco, kiom pro sia pacifismo, rifuzado de militservo kaj amikeco kun Tolstoj. En la publiko li famiĝis precipe kiel pensulo, literaturisto kaj intelekte elstara kaj konscia membro de la slovaka nacio.

La slovaka televido en 1994 preparis filmon pri la vivo de Albert Škarvan sub la nomo Albert, Albert kun la hungara aktoro János Bán kiel ĉefrolulo.

Škarvan kaj pacismo[redakti | redakti fonton]

Dum siaj medicinaj studoj li konatiĝis kun la verkoj de Lev Nikolaeviĉ Tolstoj, kaj sub ilia influo li fariĝis konsekvence militrifuzanto. Post sia doktoriĝo li devis soldatservi. La 6-an de februaro 1895 li skribe rifuzis esti soldato kaj deĵori en soldata malsanulejo, ĉar tio kontraŭis lian konsciencon kaj konvinkon. Lian agon sekvis aresto, senigo je la doktora titolo kaj kuracista diplomo.

Li sukcesis fuĝi en Rusujon. Tie li renkontis la admiratan Tolstoj. En februaro 1897 oni lin ekzilis el Rusujo kaj li ekloĝis en Anglujo.

Tie li eldonis ruslingvan verkon "Mia rifuzo de militservo. Notlibro de militkuracisto“, en kiu li priskribis siajn vivon kaj mondkoncepton.

Angluja klimato malbone efikis lian sanstaton, li do transloĝiĝis en Svislandon (1898), kle li restis ĝis 1910. En Svislando disvolviĝis lia Esperanto-agado, tie li preparis la menciitan slovakan lernolibron de Esperanto. De tie en 1907 li venis al la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Cambridge, kie li diris interalie:

Citaĵo
 Mi venis ĉi tien por saluti vin en la nomo de nacio malgranda, malmulte konata, kaŝita kaj kaŝigata, kvankam ĝi loĝas preskaŭ en la centro de Eŭropo. Mi parolas en la nomo de la nacio slovaka en Hungarujo, kiu iam formis grandan, memstaran Moravian regnon, sed ĝi perdis sian sendependecon... 
— Albert Škarvan

En 1910 li povis reveni hejmen, sed en 1915 li estis denove arestita ĝis la fino de la milito. Tamen li ĝisvivis la liberiĝon de sia nacio.

Biografio en datoj[redakti | redakti fonton]

  • 1869 - la 30-an de januaro Albert Škarvan naskiĝis en Tvrdošín ĉe Orava
  • 1872 - la familio transloĝiĝis al Hybe, kie Albert travivis la infanaĝon kaj vizitadis la elementan lernejon
  • 1878 - Albert foriris al gimnazio en Levoča, daŭrigis sian studadon en Spišská Nová Ves kaj abiturientiĝis en Kežmarok (1866)
  • 1872 - en februaro mortis lia patro en Hybe
  • 1886 - li komencis studis la unuan jaron de medicina fakultato en Budapeŝto
  • 1887 - foriris studi medicinon al Prago, kie li restis du jarojn kaj duonon. Tie li estis membro de societo Detvan kaj amikiĝis kun estonta verkisto Ladislav Nádaši, kiu influis liajn verkajn kaj legajn interesojn. En Prago okazis lia "interna transformiĝo".
  • 1891 - li foriris al Innsbruck, kie li doktoriĝis pri medicino la 24-an de julio 1894
  • 1895 - la 7-an de februaro li skribe rifuzis servi kiel milita kuracisto en Košice, pro kio li estis kondamnita al kvarmonata karcero kaj senigita de sia kuracista diplomo
  • 1896 - en junio li ricevis inviton de V. G. Ĉertkov, la persona sekretario de L. N. Tolstoj, en julio li foriris al Rusio, kie li vivis en Jasnaja Poljana, Moskvo kaj Petrogrado proksime de la granda verkisto kaj filozofo.
  • 1897 - en februaro ekzilita el Rusio, li foriris al Anglio kune kun Ĉertkov kaj vivis proksime de Londono.
  • 1898 - li transiras al Svislando kaj vivas en ĉirkaŭaĵo de Locarno. Ĉertkov eldonis en Anglujo ruslingve lian libron Mia rifuzo militservi - Notoj de milita kuracisto.
  • 1900 - li finis sian slovaklingvan tradukon de Resurekto de L. N. Tolstoj; la 16-an de julio li edziĝis al italino Assunta Ferrira, forlasis la kolonion de tolstojanoj kaj vivis kun la edzino en Minusio kaj Monti della Trinità.
  • 1901 - naskiĝis filo Albert.
  • 1902 - transloĝiĝo al Onex apud Ĝenevo.
  • 1903 - naskiĝis filo Alexander.
  • 1904 - ili ekloĝis en la ĝeneva antaŭurbo Grand-Lancy; en pitsburka Slovaka ĵurnalo aperas liaj Notoj de milita kuracisto.
  • 1905 - mortis la patrino de Škarvan.
  • 1907 - aperis lia slovaklingva traduko de la Fundamento de Esperanto.
  • 1909 - Škarvan petis la imperiestron pri pardono.
  • 1910 - Škarvan revenis al Slovakio kaj laboris kiel kuracisto en Dolné Terany; mortis lia edzino.
  • 1912 - li edziĝis al Mária Weiszová.
  • 1913 - nomumita distrikta kuracisto en Bátovce.
  • 1915 - Škarvan kaj lia edzino akuzitaj pri spionado kaj panslavismo, liberigitaj de milita tribunalo en Bratislava, tamen internigitaj al Eger kaj Verpelét.
  • 1917 - li konatiĝis kun Margita Sokolová, divorcis kun sia edzino.
  • 1918 - revenis al Liptovský Hrádok en Slovakio kaj edziĝis al Margita.
  • 1919 - laboris kiel distrikta kuracisto en Liptovský Hrádok.
  • 1920 - en Prago aperis lia libro Notoj de milita kuracisto'.
  • 1926 - la 29-an de marto mortas en Liptovský Hrádok, kie estas lia tombo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • FUNDAMENTO DE ESPERANTO. Slovaka eldono. La verkon de d-ro Zamenhof tradukis kaj eldonis N. P. Evstifejev kaj d-ro A. Škarvan. Turčianský Svätý Martin, 1907. La dua eldono aperis en Chicago (Usono), 1918.

En la slovaka[redakti | redakti fonton]

  • Zápisky vojenského lekára. (Notoj de milita kuracisto, Praha 1920, reeldono Bratislava 1991)
  • Vlastný životopis. (Propra biografio, Průsy, 1926)
  • Slováci. (Slovakoj, Martin 1969, Bratislava 1991)
  • Moja premena. (Mia transformiĝo, Martin 1973)

Plie aperis jam menciita traduko de Resurekcio (L.N.Tolstoj) kaj en gazetoj rakontoj el Ĉeĥov, Turgenev, Gorkij, Dostojevskij, Maupassant k.a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TASR (2017-07-26). Za vznikom esperanta stáli vzájomné nezhody národností na trhovisku (slovake). Teraz.sk. TERAZ MEDIA. Alirita 2018-04-25. “Na území dnešného Slovenska (vo vtedajšom Rakúsko-Uhorsku) vyšla v Turčianskom Svätom Martine (dnes Martin) prvá slovenská učebnica esperanta v roku 1907 pod názvom: "Základy medzinárodnej reči Esperanto". Zostavil ju lekár Albert Škarvan v spolupráci s ruským esperantistom Nikolajom P. Evstifejevom.”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]