Almazul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almazul
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Campo de Gómara
Poŝtkodo 42126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 2° 9′ U (mapo)41.573611111111-2.1463888888889Koordinatoj: 41° 34′ N, 2° 9′ U (mapo) [+]
Alto 982 m [+]
Areo 67,86 km² (6 786 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almazul (Provinco Sorio)
Almazul (Provinco Sorio)
DEC
Almazul
Almazul
Situo de Almazul
Almazul (Hispanio)
Almazul (Hispanio)
DEC
Almazul
Almazul
Situo de Almazul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almazul [+]
vdr

Almazul [almaZUL] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Almazul estas etimologie eble derivata el araba al-mahsul (elfluejo, alude al la rivero Henar).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Almazul en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 67,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 65 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 11 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Almazul, Mazaterón y Zárabes. Ĝi limas kun Mazaterón, Zárabes, Gómara, Ledesma de Soria kaj Villaseca de Arciel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Zárabes. En 1966 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Mazaterón.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo, gvatoturo Algarbe kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]