Candilichera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Candilichera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 2° 18′ U (mapo)41.704166666667-2.3013888888889Koordinatoj: 41° 42′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 004 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Candilichera (Provinco Sorio)
Candilichera (Provinco Sorio)
DEC
Candilichera
Candilichera
Situo de Candilichera
Candilichera (Hispanio)
Candilichera (Hispanio)
DEC
Candilichera
Candilichera
Situo de Candilichera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Candilichera [+]
vdr

Candilichera [kandiliĈEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Candilichera estas etimologie eble rilata al la hispanlingva vorto candil (olelampo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Candilichera en la provinco Sorio.
Preĝejo de Mazalvete.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 550 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 24 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Candilichera, Carazuelo, Duáñez, Fuentetecha y Mazalvete. Ĝi limas kun Renieblas, Aldehuela de Periáñez, Arancón, Alconaba, Cabrejas del Campo kaj Aldealafuente. Siavice la eksklavo Mazalvete, oriente, limas kun Arancón, Almenar de Soria kaj Cabrejas del Campo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Ĝi apartenis al la Comunidad de Ciudad y Tierra de Soria formante parton de la Sexmo de Arciel. En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 38 pecheros, tio estas, impostopagantaj familioj.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Carazuelo, Duáñez, Fuentetecha kaj Mazalvete.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]