„ La poeto en fortikaĵa malliberejo. En la ĉelo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, neregulaj versoj, kortuŝa liriko, bona traduko. ”
— Enciklopedio de Esperanto
„ Toller estis komunisto, en 1923 li skribis malantaŭ la kradoj en la fortikaĵo-malliberejo Niederschönfeld. Meditigajn monologojn pri la esenco de l' vivo li diris al du hirundoj nestintaj en lia ĉelo en 1922. Ni sentas la amikecon kreski inter homo kaj birdoj. Kiam post kelka tempo, senkompataj gardistoj eksciis pri la idilio, ili kruele detruis la neston ne permesante ke la kaptito ĝuu la ĉeeston de vivanta estulo. Trifoje la forpelitaj hirundoj rekonstruis la neston; trifoje okazis la sama bruta kruelaĵo. Fine - pro obstino de l' birdoj- oni transloĝigis la kaptiton en alian ĉelon. Legu la versojn. Ne povas esti homo malbona kiu tiom kaj tiel arde amas la bestojn. Kaj la gardistoj? Ĉu ili havas koron? Laŭdinde estas la traduko klara kaj agrabla. Preso kaj bindo estas bonegaj, la kliŝaĵoj klaraj kaj artisme belaj. ”