La Hirundlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Hirundlibro
La Hirundlibro
Aŭtoro Ernst Toller
Eldonjaro 1924
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 64
Information icon.svg
vdr

La Hirundlibro [1], estas 64-paĝa poemaro de Ernst Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Germanujo [2]), kiun el la germana tradukis en Esperanton Helene Wolff en 1924.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La poeto en for­tikaĵa malliberejo. En la ĉelo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, ne­regulaj versoj, kortuŝa liriko, bona traduko. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Toller estis komunisto, en 1923 li skribis malantaŭ la kradoj en la fortikaĵo-malliberejo Niederschönfeld. Meditigajn monologojn pri la esenco de l' vivo li diris al du hirundoj nestintaj en lia ĉelo en 1922. Ni sentas la amikecon kreski inter homo kaj birdoj.
Kiam post kelka tempo, senkompataj gardistoj eksciis pri la idilio, ili kruele detruis la neston ne permesante ke la kaptito ĝuu la ĉeeston de vivanta estulo. Trifoje la forpelitaj hirundoj rekonstruis la neston; trifoje okazis la sama bruta kruelaĵo. Fine - pro obstino de l' birdoj- oni transloĝigis la kaptiton en alian ĉelon.
Legu la versojn. Ne povas esti homo malbona kiu tiom kaj tiel arde amas la bestojn. Kaj la gardistoj? Ĉu ili havas koron?
Laŭdinde estas la traduko klara kaj agrabla. Preso kaj bindo estas bonegaj, la kliŝaĵoj klaraj kaj artisme belaj. 
— 1929(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 690

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto
  2. Enciklopedio de Esperanto

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]