Azmi Bishara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azmi Bishara
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1956 (1956-07-22) (67-jaraĝa)
en Nazareto
Lingvoj anglaarabagermanahebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Asembleo Nacia Demokratia • Partio Komunista de Israelo vd
Profesio
Okupo politikisto • romanisto • universitata instruisto • filozofo vd
Aktiva en DohoJerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Azmi BISHARA (arabe: عزمي بشارة, ʿAzmī Bischāra; naskiĝis la 22-an de julio 1956 en Nazaret) estas israel-araba politikisto.

Bishara fondis en 1976 la unuan nacian araban studentunion. Li engaĝiĝis kontraŭ la malposedigo de araba grundo.

Li studis filozofion ĉe la Humboldt-universitato en orienta Berlino, la tiama ĉefurbo de GDR, kaj gvidis ekde 1986 la fakon de filozofio kaj politikaj sciencoj en la Bir-Zeit-universitato ĉe Ramallah.

En 1996 li elektiĝis israel-araba deputito de la Kneset. Li fondis la Balad, nacian demokratan kunvenon, kiu reprezentis la araban malplimulton en Israelo. Li subtenas la opcion de "ŝtato de ĉiuj siaj civitanoj" kaj malreligion kontraŭe al la koncepto de "juda ŝtato", kaj kritikas la cionisman vidon de Israelo.

Azmi Bishara publikigis verkojn en la araba, la angla, la germana kaj la hebrea lingvoj, pri demokratio kaj civila socio, rajtoj de malplimultoj en Israelo, islamo kaj la palestina afero, ktp.

La 22-an de aprilo 2007, li demisiis de sia posteno de deputito de la Kneset, akuzante la aŭtoritatojn, ke ili persekutis lin pro liaj politikaj pozicioj. Celo de politika enketo, kies motivojn oni ignoras, li forlasis la landon antaŭ pluraj semajnoj.[1] Anstataŭis lin ĉe la Kneset Saïd Nafa, kvara sur la listo de la Balad.[2]

Bishara certigas, ke li forlasis la landon por familiaj ferioj kaj prelegoj en arabaj landoj, ne por eskapi la policon. Li deklaris al Al Jazeera, ke li reiros al Israelo, sen diri kiam, kaj ke li demisiis por malhelpi al siaj malamikoj forpreni de li la parlamentan imunigon.[1]

La 25-an de aprilo, la policeo deklaris, ke Bishara estas akuzita pri krimo kontraŭ la sekureco de Israelo, kunlaborinte kun la libana Hizbulaho dum la israela invado en 2006.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „Beitrag zur Kritik der zivilen Gesellschaft“
  • „Der Bruch im politischen Diskurs“.

Premio[redakti | redakti fonton]

2002: Ibn-Rushd-premio pri libera pensado, Berlino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Israeli Arab resigns from Knesset, BBC News, 22-an de aprilo 2007, angle
  2. Attorney Said Nafa to replace MK Bishara in case of resignation Arkivigite je 2007-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, Haaretz, 10-an de aprilo 2007, angle
  3. Israeli Arab 'helped Hezbollah', BBC News, 25-an de aprilo 2007, angle