Ali Ŝariati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ali Ŝariati
Dr Ali Shariati.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1933 (1933-11-23)
en Mazinan
Morto 19-an de junio 1977 (1977-06-19) (43-jara)
en Southampton
Mortis pro murdoprovo [#]
Tombo Sayyidah Zaynab Mosque [#]
Religio islamo [#]
Lingvoj persa lingvoaraba lingvofranca lingvoangla lingvo [#]
Ŝtataneco Dinastio Pahlavi [#]
Alma mater Universitato de Parizo • Ferdoŭsia Universitato de Maŝhado [#]
Partio Movado por Liberigo de Irano [#]
Familio
Patro Q5555662 [#]
Profesio
Okupo sociologo • eseisto • filozofo • poeto • verkisto • politika aktivisto • tradukistolekcio [#]
Laborkampo filozofio • Islamic revival [#]
Aktivaj jaroj 1952– [#]
Oficiala retejo http://shariati.nimeharf.com [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
AliShariati.jpg

Seyyed Ali Shariati (perse: شریعتی سید علی; naskiĝis en 1933; mortis, verŝajne mortigita de Savak, la 19-an de junio 1977) estis irana islama pensisto kaj sociologio-docento. Li efikis grandan influon sur la moderna irana islama junularo.

Li naskiĝis en Mazinan, ĉirkaŭurbo ĉe Maŝado. Lia patro estis progresema naciismema predikanto. Li sekvis kurson de lernejo por instruistoj, dum kio li malkovris la suferplenan vivon de la plej mizeraj socitavoloj de tiama Irano. Ankaŭ la okcidentan penson kaj kulturon li ekkonis tiujjare.

Poste li iris lerni sociologion en la Pariz-a Sorbonne. Returne en sia lando li fariĝis docento, kaj rapide gajnis fortan popularecon inter la studentoj. Sed tiu populareco kaj liaj ideoj malserenigis la tiaman reĝimon de la Ŝaho kaj li suferis persekutojn. Finfine jare 1977 li forfuĝis en Francion, sed 3 semajnojn poste li estis mortigita, konjekteble fare de komisiistoj de la Shah-a sekreta polico.

Li iĝis unu el la ĉefaj inspirfontoj de la irana islama revolucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]