Ali Ŝariati
Ali Ŝariati | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1933 en Mazinan | |
Morto | 19-an de junio 1977 (43-jara) en Southampton | |
Mortis pro | murdoprovo [#] | |
Tombo | Sayyidah Zaynab Mosque [#] | |
Religio | islamo [#] | |
Lingvoj | persa • araba • franca • angla [#] | |
Ŝtataneco | Imperia Ŝtato Irano [#] | |
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo • Ferdousia Universitato de Maŝhado [#] | |
Partio | Movado por Liberigo de Irano [#] | |
Familio | ||
Patro | Mohammad-Taqi Shariati [#] | |
Profesio | ||
Okupo | sociologo • eseisto • filozofo • poeto • politika aktivisto • tradukisto [#] | |
Laborkampo | filozofio • aktivismo • Islama renaskiĝo [#] | |
Aktiva dum | 1952– [#] | |
Doktoreca konsilisto | Gilbert Lazard [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Seyyed Ali Shariati (perse: شریعتی سید علی; naskiĝis en 1933 en Mazinan[1], antaŭurbo de Maŝhado; mortis la 19-an de junio 1977 en Anglio[2]) estis irana islama intelektulo kaj revoluciulo. Li havis grandan influon sur la irana islama junularo. Li iĝis unu el la ĉefaj inspirfontoj de la irana islama revolucio kaj tial estis nomita "la ideologo de la Irana Revolucio"[3].
Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Mazinan, ĉirkaŭurbo ĉe Maŝado. Lia patro estis progresema naciismema predikanto. Li sekvis kurson de lernejo por instruistoj, dum kiu li malkovris la suferplenan vivon de la plej mizeraj sociaj tavoloj de tiama Irano. Ankaŭ la okcidentan penson kaj kulturon li ekkonis en tiuj jaroj.
Ali Ŝariati poste sukcesis akiri stipendion por studi en Francio ĉe la Universitato Sorbono en Parizo, kie li doktoriĝis pri Iranaj Studoj en 1964. Li estis arestita en Parizo dum manifestacio omaĝe al Patrice Lumumba la 17-an de januaro 1961. Reveninte en sia lando li fariĝis docento, kaj rapide gajnis fortan popularecon inter la studentoj. Sed tiu populareco kaj liaj ideoj malserenigis la tiaman reĝimon de la Ŝaho kaj li suferis persekutojn. Finfine en la jaro 1977 li forfuĝis al Anglio, sed 3 semajnojn poste li estis mortigita, konjekteble fare de komisiistoj de la Shah-a sekreta polico (SAVAK).
Laŭ li Imamo devas gvidi homojn ne laŭ sia deziro kiel diktatoro sed al islama ideologio kaj aŭtentaj valoroj[4].
Jean-Paul Sartre diris pri Ŝariati: "Al mi mankas religio, sed se mi elektintus unu, ĝi estus la religio de Ŝariati ".
Verkaro[redakti | redakti fonton]
Malgraŭ la frua morto de Ŝariati, li estis la verkinto de pli ol cent libroj[5], kaj la nombro da liaj publikaĵoj iras ĝis proksimume 200 se ĝi inkludas artikolojn kaj prelegseriojn.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Rahnema, Ali. 1998. An Islamic Utopian: A Political Biography of Ali Shariati. London: I.B. Tauris.
- Gheissari, Ali. 1998. Iranian Intellectuals in the Twentieth Century. Austin: University of Texas Press.
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) Rahnema, Ali. 1998, 2000. An Islamic Utopian. A Political Biography of Ali Shari‘ati. London: I.B. Tauris, p. 35.
- ↑ Noto: Ŝhariati estas entombigita en Damasko, Sirio, kie iranaj pilgrimantoj ofte vizitas la tombon.
- ↑ (en) Abrahamian, Ervand. 1993. ‘Ali Shariati: ideologue of the Iranian revolution’. In Edmund Burke and Ira Lapidus (eld.), Islam, politics, and social movements. Los Angeles: University of California Press. Unue publikigita en MERIP Reports (Januaro 1982): paĝoj 25-28.
- ↑ (en) Sayyed Javad Imam Jomeh Zadeh, Hosein Rouhani (2007). Comparative inquiry on western democracy and commitment democracy of Ali Sharity. Social sciences of Mashhad university. paĝoj 59–78.
- ↑ (en) Mohamed Hassanein Heikal, Irano, la nerakontita rakonto: interna raporto pri la irana aventuro de Ameriko kaj ĝiaj sekvoj por la estonteco, Pantheon Books (1982), p. 129
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
(angla) Oficiala retejo de Ali Ŝariati
(angla) David Zeidan: 'Ali Shari'ati: Islamic Fundamentalist, Marxist Ideologist and Sufi Mystic'
(angla) Lawrence Reza Ershaghi: 'The forgotten revolutionary: Ali Shariati'