Ombroludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ombroludo en Tajlando

La ombroludo estas spektaklo, dum kiu oni projekcias sur ekranon la ombrojn de la manoj, de moveblaj siluetoj aŭ de ajnaj objektoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Oni tradicie kredas ombroludon origina de Ĉinio (en multaj lingvoj, ĝi estas kromnomata « ĉinaj ombroj ». Pli verŝajne ĝi aperis en insulo Javo, ĉirkaŭ 5 000 a.k., aŭ Barato, el kie ĝi disvastiĝis en Sud-Orientan Azion.

La tradicio de la ombroludo estas precipe vigla en Azio, Malajzio, Javo, Balio, kaj ankaŭ en Grekio kaj Turkio, kie la Karagozo estas tre populara. La ombroludo aperas en Germanio kaj Francio en la mezo de la 18-a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]